8paraŝut/o Z PV

paraŝuto

AVISPO Ombrelforma flugaparato, kiu malrapidigas la defalon en aero, uzata kiel savilo aŭ sportilo: ŝi klare distingis la aerveturiston, kiu ellasis malsupren la kuniklon en la paraŝuto [1]; „Sen paraŝuto“ (poemaro de P. Thorsen) [2].
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, kolo de botelo
2. P. Thorsen: Sen paraŝuto, 1963
angle:
 parachute
beloruse:
 парашут
bulgare:
 парашут
france:
 parachute
germane:
 Fallschirm
hispane:
 paracaídas
hungare:
 ejtőernyő
itale:
 paracadute
katalune:
 paracaigudes
nederlande:
 parachute
perse:
 چتر نجات
pole:
 spadochron
portugale:
 paraquedas
ruse:
 парашют
svede:
 fallskärm
ukraine:
 парашут

paraŝuti

(ntr)
Flugi, ŝvebi per paraŝuto: ĉu ili faros frakasetan alteriĝon kiam la benzino estos uzita, aŭ ĉu ili paraŝutos? [3].
3. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
beloruse:
 скакаць з парашутам
france:
 sauter en parachute
ukraine:
 стрибати з парашутом

paraŝutisto

AVISPOMIL Fluganto per paraŝuto.
beloruse:
 парашутыст
france:
 parachutiste
itale:
 paracadutista
katalune:
 paracaigudista
pole:
 spadochroniarz
ukraine:
 парашутист

glisparaŝuto

AVISPO Flugaparato, granda paraŝuto kun fakoj, uzata por sin levi en aeron dank' al vorticoj; paraglisilo: ĉe Kanas-lago okazis 4-taga konkurso de la Ĉina Glisparaŝuta Klubo [4].
4. Zhao Xi, Zhang Xiaotong: Ĉinio okazigis konkurson..., 2011-08-11
angle:
 paraglider
beloruse:
 параплян
france:
 parapente (véhicule)
itale:
 parapendio
katalune:
 parapent
pole:
 paralotnia
portugale:
 parapente

glisparaŝutado

SPO Sporto konsistanta en uzado de glisparaŝuto; paraglisado: meze de la 1980-aj jaroj la glisparaŝutado pli kaj pli populariĝis pro taŭgaj konstruaj plibonigoj [5].
beloruse:
 параплянэрызм
france:
 parapente (sport)
itale:
 parapendio
katalune:
 parapent (esport)
pole:
 paralotniarstwo
portugale:
 parapente (esporte)

administraj notoj