* -estr/ UV
- I.
-
-estr
- Sufikso signifanta tiun, kiu efektive direktas, funkciigas la aferon, montritan de la radiko: la ŝipanoj devas obei la ŝipestron [1]; la regnestro de nia lando estas […] saĝa reĝo [2]; imperiestrino FK ; militestro [3]; milestroj, centestroj, kvindekestroj, kaj dekestroj [4]; policestro [5]; Faraono koleriĝis kontraŭ siaj du korteganoj, kontraŭ la vinistestro kaj kontraŭ la bakistestro [6]; la palacestro kaj la urbestro kaj la plejaĝuloj […] sendis al Jehu [7]; la urbestro staris ĉe la malfermita fenestro [8]; la lokomotivestroj estas egale fieraj, kiam iliaj maŝinoj estas ornamitaj, kiel domestrino, kiam ŝiaj ĉambroj estas ordigitaj FK ; vilaĝano kreditas, vilaĝestro pruntas PrV .
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 21:22
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 18:25
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVI
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 40:2
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 10:5
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga- beloruse:
- суфікс са значэньнем «кіраўнік»
- ide:
- -estr
- signune:
- g@33
- II.
-
Samsignifa memstara vortero.
*estro
-
Iu, kiu estas ĉe supera kaj unua rango, kaj posedas
efektivan ordonpovon:
la estroj de la komunumo
[9];
la estroj de la triboj
[10];
ho filino de la Ĥaldeoj, ĉar oni ne plu nomos vin estrino de regnoj
[11];
Klaro turnis sin al la estrino de la laborejo
Marta
;
[la] estro de la korpogardistoj
[12];
la estro de la malliberejo
[13];
Jozef estis la estro super la lando, kaj li estis la vendanto de la greno por la
tuta popolo
[14];
Jozef ordonis al la estro de sia domo jene: plenigu la sakojn de tiuj homoj
per greno tiom, kiom ili nur povas porti
[15].
ĉefo
ano
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 4:34
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 1:16
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 47:5
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 37:36
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 39:21
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 42:6
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 44:1- angle:
- leader, boss, head (leader), chief
- beloruse:
- начальнік, кіраўнік, галава
- ĉeĥe:
- ředitel, náčelník, předseda, představený, vedoucí, šéf
- ĉine:
- 主席 [zhǔxí], 委员长 [wěiyuánzhǎng], 領袖 [lǐngxiù]
- france:
- chef, dirigeant, supérieur (chef), responsable (chef)
- germane:
- Leiter, Vorsitzender, Vorsteher
- hispane:
- jefe, dirigente, superior (jefe)
- hungare:
- vezető, irányító, főnök
- ide:
- chefo
- japane:
- 長 [なが], 長官 [かみ]
- nederlande:
- leider, hoofd (leider), baas, chef
- pole:
- szef, kierownik, zwierzchnik, naczelnik, zawiadowca, dowódca, wódz
- portugale:
- chefe, diretor
- ruse:
- начальник, руководитель, глава
- slovake:
- predstavený, vedúci
- tokipone:
- jan lawa
- ukraine:
- начальник, командир, директор, завідувач, ватажок
estri
(tr)-
Esti estro super, regi:
rigardinte la okulojn […] de homo, kiu kutimis estri milionojn, la
pastro kliniĝis ĝis la tero
[16];
li nun trograndaĝis por labori, kaj lia filo nun estris la ŝipon
Rob
;
vi pensas, ke li havas grandan influon je Anna Sergeevna? – jes, sed neniu povas
longe estri ŝin
PatrojFiloj
;
la diablo […] estras ilin kaj povas pereigi ankaŭ vin
[17].
komandi, mastri, direkti, gvidi, regi.
16. Internacia krestomatio, La Miraklo de Purun Bhagat
17. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj- angle:
- to lead, be the leader of, be the head of
- beloruse:
- кіраваць, быць начальнікам, вяршэнстваваць
- ĉeĥe:
- být představeným, ovládat, velet, vést
- ĉine:
- 带领 [dàilǐng], 导 [dǎo], 領導 [lǐngdǎo]
- france:
- commander (diriger), diriger (exercer le commandement)
- germane:
- leiten, vorstehen
- hebree:
- לנהל
- hungare:
- vezető, irányító, főnök, vezér
- japane:
- ~の長である [のちょうである], 率いる [ひきいる]
- nederlande:
- leiden, de leiding hebben over, besturen
- pole:
- zarządzać, rządzić, kierować, przewodzić, szefować (pot.)
- ruse:
- управлять, руководить, быть начальником, главенствовать
- slovake:
- byť na čele, ovládať
- tokipone:
- lawa
- ukraine:
- керувати, управляти, бути начальником, очолювати
estrado
-
Ago estri:
[li] devis akompani lin en la vojaĝo kaj en la estrado
[18];
Varsovia Akademio de Komputilaj Sciencoj kaj Estrado kaj Administrado
[19].
Rim.: Ne konfuzu kun estrad·o.
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXI
19. Monato, Julius Hauser: La slovaka komputile, 2012- beloruse:
- кіраваньне
- ĉeĥe:
- estráda, pódium
- ĉine:
- 經營方式 [jīngyíngfāngshì]
- france:
- direction (action de diriger)
- germane:
- Leitung
- hebree:
- דוּכָן
- hungare:
- vezetés, irányítás
- japane:
- 統率 [とうそつ], 采配 [さいはい]
- pole:
- zarządzanie, rządy, kierownictwo, przewodnictwo, zwierzchnictwo
- ruse:
- руководство (действие), управление (действие)
- slovake:
- vedenie, velenie
- ukraine:
- естрада, підмостки
*estraro
-
Grupo de homoj, kiuj kune estas la plej alta
gvida organo de
organizaĵo:
ĉu eble la estraro certe scias, ke ĉi tiu estas la Kristo?
[20];
[ŝi] neniun volis ofendi, precipe sian estraron
[21];
la alta estraro […] eldiris la verdikton
[22];
koran dankon al la Kembriĝa urbestraro, kiu gastame zorgis pri nia bono
[23];
mi ne scias, kiel la estraro povis konfidi al li tian oficon: li estas pli
malbona ol jakobeno
[24];
pri tio povas juĝi nur la estraro de la Lingva Komitato
[25];
la ŝlosilon […] li transdonadis poste nur al la germana poŝta
estraro en Bremeno
FK
;
skandalon en Irlando kaŭzis la kandidatigo de iama juĝisto al la estraro de la
Eŭropa Investobanko
[26].
ĵurio, komisio, komitato, partio1.a, prezidanto
20. La Nova Testamento, Johano 7:26
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova strata lanterno
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kuristoj
23. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
24. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
25. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Vortaroj
26. Garbhan MacAoidh/pg: Malbona investo, Monato, 2000/11, p. 12- angle:
- board of directors, executive board, board
- beloruse:
- начальства, кіраўніцтва
- ĉeĥe:
- předsednictvo, vedení
- ĉine:
- 监事会 [jiānshìhuì]
- france:
- direction (les dirigeants)
- germane:
- Vorstand, Leitung
- hebree:
- הנהלה
- hispane:
- junta directiva, conjunto de jefes
- hungare:
- vezetőség, főnökség
- ide:
- direktanta komitato
- japane:
- 幹部 [かんぶ], 役員会 [やくいんかい], 理事会 [りじかい]
- nederlande:
- bestuur, directie, raad van bestuur, bestuursorgaan
- pole:
- zarząd, dyrekcja, kierownictwo, zwierzchnictwo, władza (pot.)
- portugale:
- diretoria (os dirigentes)
- ruse:
- начальство, руководство, правление
- slovake:
- predsedníctvo, predstavenstvo, vrchnosť
- ukraine:
- правління, керівництво, начальство, старшина
estreco
- Ordonpovo de estro: Diotrefes […] amas la estrecon inter ili [27]; la patro baldaŭ fordonos al li la estrecon kaj vivos ripoze en siaj kasteloj [28]; la traveturanta oficisto volos antaŭ ĉio ĉirkaŭrigardi la kadukulejojn, kiuj estas sub via estreco [29].
27. La Nova Testamento, IIi. Johano 1:9
28. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
29. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua- beloruse:
- вяршэнства
- ĉeĥe:
- vedoucí postavení, vůdcovství
- ĉine:
- 經營方式 [jīngyíngfāngshì]
- france:
- autorité, direction (pouvoir de diriger)
- germane:
- Leitung
- hungare:
- vezetés, irányítás
- japane:
- 威信 [いしん]
- pole:
- władza, rządy, zwierzchność
- ruse:
- главенство
- slovake:
- vedúce postavenie
- ukraine:
- верховенство
estrigi
-
Enpostenigi kiel estro:
li estrigis lin super sia domo, kaj transdonis en liajn manojn ĉion, kion li
havis
[30];
kial do vi estrigas vin super la komunumo […]
[31]?
kiun mi estrigu super ili? – estrigu min, sinjoro – diris Domitius
QuV
.
avancigi, enoficigi, instali3, kroni3, plirangigi, promocii1
30. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 39:4
31. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 16:3- beloruse:
- прызначыць кіраўніком
- germane:
- als Vorstand einsetzen, die Leitung übergeben
estrarano
- Membro de estraro: la ministro pri edukado [estas] estrarano de la separatisma partio [32]; ja dum pli ol 40 jaroj li okupis ŝlosilajn poziciojn […] kiel prezidanto aŭ estrarano de TEJO kaj UEA [33]; la teknikan funkciigon faris [li] kadre de sia agado kiel estrarano de Universala Esperanto-Asocio pri informado [34]; li […] volas silentigi la kritikon per revizio de la interna regularo pri la estraranoj de Japana Banko [35]; estontece 35 % de la estraranoj estu virinoj [36].
32. IRL: Ĉu paŝoj al paco?, Monato, 2000/06, p. 7
33. Monato, Nikolao Gudskov: Opinioj plej kompetentaj, 2007
34. Monato, Grigorij Arosev, Andrej Grigorjevskij: Abonu!, 2004
35. Monato, Hori Jasuo: Prezidanto de la japana centra banko profitis, 2006
36. Monato, Evgeni Georgiev: Koalicia kompromiso, 2011- angle:
- board member, director
- beloruse:
- чалец рады дырэктараў
- ĉine:
- 董事 [dǒngshì], 董事会成员 [dǒngshìhuìchéngyuán]
- japane:
- 役員 [やくいん], 理事 [りじ]
- nederlande:
- bestuurslid
- ukraine:
- член правління
urbestraro
-
La plenuma potenco, la direktanta organo de urbo:
koran dankon al la saksa registaro kaj precipe al la Dresdena urbestraro por
la tuta helpo, kiun ili donis al nia kongreso
[37];
urbestraro lin akceptis en la urbodomo
[38];
la Departemento pri Edukado de la Urbestraro de Tel Aviv-Jaffa
[39];
la brusela urbestraro eĉ kreis ŝtopiĝojn, mallarĝigante vojojn, komplikante
vojkruciĝojn kaj limigante rapidecon en la urbocentro al 30 km hore
[40];
la landa registaro forte kritikis la lokan socialistan urbestraron
[41].
magistrato
Rim.: Iom konfuzige, grandaj urboj foje havas urbestr·aron, t.e. plurajn urbestrojn kaj urb·estraron, konsistigatan ekz-e el la elektita urba deputitaro. Pli klare oni povus do paroli pri „la urbestroj“ de la urbo unuflanke kaj la „urba estraro“ aŭ „urba deputitaro“ aliflanke.37. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
38. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
39. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
40. Monato, Ivo Durwael: Tamtamas ŝtopiĝoj, 2011
41. Monato, Bardhyl Selimi: Placo Skandal-erbeg, 2010- beloruse:
- муніцыпалітэт, гарадзкая рада
- germane:
- Stadtrat
-
Iu, kiu estas ĉe supera kaj unua rango, kaj posedas
efektivan ordonpovon:
la estroj de la komunumo
[9];
la estroj de la triboj
[10];
ho filino de la Ĥaldeoj, ĉar oni ne plu nomos vin estrino de regnoj
[11];
Klaro turnis sin al la estrino de la laborejo
Marta
;
[la] estro de la korpogardistoj
[12];
la estro de la malliberejo
[13];
Jozef estis la estro super la lando, kaj li estis la vendanto de la greno por la
tuta popolo
[14];
Jozef ordonis al la estro de sia domo jene: plenigu la sakojn de tiuj homoj
per greno tiom, kiom ili nur povas porti
[15].