*komitat/o UV
*komitato
Grupo da personoj, elektitaj por konsistigi specialan kunvenon,
kiu havas difinitajn direktantajn kaj plenumantajn taskojn:
la Esperantistoj mem proponos al [la kongreso]
difini komitaton, kiu okupus sin je la trarigardo de la lingvo
EE
;
la vivo, la uzado, la plejmulto, jen estis la reguloj
Zamenhofaj,
ne decidoj teoriaj post sestaga komitato
(komitata kunveno)
[1];
la Konstanta Komitato de la Kongresoj.
- angle:
- committee
- beloruse:
- камітэт
- ĉeĥe:
- komitét, výbor
- ĉine:
- 委员会 [wěiyuánhuì]
- france:
- comité
- germane:
- Komitee, Ausschuss
- hispane:
- comité
- indonezie:
- komite
- japane:
- 委員会 [いいんかい]
- katalune:
- comitè
- nederlande:
- comité, raad van beheer
- pole:
- komitet
- portugale:
- comissão, junta, comitê
- rumane:
- comitet
- ruse:
- комитет
- slovake:
- výbor
- ukraine:
- комітет
komitatano
- Persono, kiu oficas en komitato: ĉiu fako estas direktata de unu komitatano, kiu elektas sub sia respondeco ĉiujn kunlaborantojn, kiujn li juĝas utilaj [2].
2.
H. Hodler:
Letero al Edmond Privat, 1908-06-09
- beloruse:
- чалец камітэту
- ĉine:
- 委员 [wěiyuán]
- france:
- membre de comité
- indonezie:
- anggota komite
- japane:
- 委員会委員 [いいんかいいいん]
- pole:
- członek komitetu
- rumane:
- membru al comitetului
- ukraine:
- член комітету
Lingva Komitato
Sendependa societo konservanta kaj kontrolanta la
principojn de la Lingvo Esperanto, funkciinta de 1905
ĝis 1948 kaj tiam iĝinta la
Akademio de
Esperanto:
lingvaj demandoj ... apartenas ne al la kongreso,
sed ekskluzive al la Lingva Komitato
[3].
3.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Antaŭ la Tria Kongreso 1907 en Cambridge
- beloruse:
- Моўны камітэт
- france:
- Comité linguistique
- indonezie:
- Komite Bahasa (Esperanto)
- pole:
- Komitet Językowy
- rumane:
- Comitetul Pentru Limbă
Loka Kongresa Komitato (LKK)
Grupo de preparantoj de okazonta kongreso,
kiuj laboras en la koncerna urbo aŭ regiono,
precipe se temas pri
Universala
Kongreso:
La estraro de UEA konfidas la aranĝon de kongreso
... al Loka Kongresa Komitato, kiu fondiĝas
por tiu celo
[4].
- france:
- Comité local du congrès
- indonezie:
- Komite-Kongres Lokal
- pole:
- Miejscowy Komitet Kongresowy
- rumane:
- Comitetul Congresului Local
plenumkomitato
Aro da personoj, kies tasko estas apliki la decidojn de kongreso,
de superaj instancoj aŭ plenumadi la praktikajn taskojn de iu
asocio.
- angle:
- executive committee
- beloruse:
- выканаўчы камітэт
- ĉeĥe:
- výkonný výbor
- ĉine:
- 執委會 [zhíwěihuì]
- france:
- comité exécutif
- indonezie:
- komite eksekutif
- japane:
- 執行委員会 [しっこういいんかい]
- katalune:
- comitè executiu
- nederlande:
- uitvoerend comité
- pole:
- egzekutywa
- rumane:
- executiv
- ruse:
- исполнительный комитет
- slovake:
- výkonný výbor
- ukraine:
- виконавчий комітет