*ĉef- PV

I.

ĉef-  

Prefikso formanta substantivajn radikalojn al kiuj ĝi atribuas la sencon „la plej grava“ aŭ „la plej altranga“:
a)
Ĉe la ulaj radikaloj ĉef- indikas personon unuarangan, eventuale kun ordona potenco super la aliaj samgrupanoj: ĉefinĝeniero, la brita ĉefministro [1]; la ĉefredaktoro tre zorgas pri la lingvaĵo de la revuo [2] ― aŭ kun nur ranga supereco: li atingis la rangon de ĉefserĝento [3]; ĉefkelnero [4]; ĉefesperantisto en Francujo VivZam ; verkoj de ĉefmajstroj VivZam ; la ĉefanĝelo Miĥaelo [5]; kunveniginte ĉiujn ĉefpastrojn kaj skribistojn de la popolo, li demandis al ili, kie la Kristo devas naskiĝi [6]; la ĉefepiskopo mem devis meti al ŝi la kronon sur la kapon [7]; ĝenerala ĉefmilitestro [8]; la generalo Nitager, la ĉefestro de la armeo [9]; li ekzekutigis sian ĉefpolicanon [10].
Rim.: Kontraste al ĉef-, la sufikso -estr ja neprigas ordonan potencon kaj krome, -estr aplikiĝas al la estrata tuto, dum ĉef- al ties anoj; do, laŭ la ekzemplo de PAG, bandestro = ĉefbandano.
Rim.: Miaopinie estr/ ne estas sufikso (vidu la artikolon pri estro). Kunmetitaj vortoj kiel grupestro estas ordinaraj kunmetaĵoj samkiel dompordo, taglibro aŭ matenmanĝo, kie pordo, libro kaj manĝo ne estas sufiksoj. [Ulriko]
b)
Ĉe la aĵaj radikaloj ĉef- indikas aferon plej gravan aŭ unuarangan inter la samspecaj: ĉefaltaro [11]; ĉefideo VivZam ; rivero eliras el Eden […] kaj de tie ĝi dividiĝas kaj fariĝas kvar ĉefpartoj [12]; [ili] amas la ĉeflokojn ĉe festenoj, kaj la ĉefseĝojn en la sinagogoj [13]; la ŝipo ennaĝis en la havenon de la belega ĉefurbo [14]; politikaj ĉefartikoloj [15]; la nuna kastelo, kaj precipe ĝia ĉefturo, estis rekonstruita [16]; la ĉefpreĝejo de la malnova flandra urbo Dendermondo [17]; atingi la ĉefvojon al la vilaĝo [18].
beloruse:
~inĝeniero: галоўны інжынэр ~ministro: прэм'ер-міністар ~redaktoro: галоўны рэдактар ~urbo: сталіца
germane:
~urbo: Hauptstadt
nederlande:
hoofd-
norvege:
hoved-
pole:
~ministro: premier ~redaktoro: redaktor naczelny 1.a główny ..., naczelny ... ~urbo: stolica 1.b główny ...
ruse:
1.a арх(и)-, обер-, прото-, главный, старший 1.b главный, ведущий, передовой
II.
Samsignifa memstara vortero.

*ĉefo  

Ĉefulo, persono havanta superan, honoran rangon, kutime ordonpova: tio estas la filoj de Esav, kaj tio estas iliaj ĉefoj [19]; kun li iris ĉiuj servantoj de Faraono, la ĉefoj de lia domo kaj ĉiuj ĉefoj de la lando Egipta [20]; iru, kaj kunvenigu la ĉefojn de Izrael [21]; Herodo pro sia naskotago faris vespermanĝon al siaj nobeloj kaj milestroj kaj ĉefoj de Galileo [22]; la ĉefo de la familio [23]; la soldatoj rigardis lin kun fiero […] la ĉefoj kun miro [24]; konstanta ĉefo […] prezentas gravan maloportunaĵon por nia afero [25]; ĉefo de oficejo (= oficejestro); kaj kun vi estu po unu homo el ĉiu tribo, homo, kiu estas ĉefo en sia patrodomo [26]; la ĈefoPIV (diktatoro en totalisma ŝtato). SIN:estro, mastro, princo3, kapitano
Rim. 1: Pro nacilingvaj tradicioj, el ĉiuj eblaj sencoj de la derivaĵo „ĉefo“: „ĉefaĵo“, „ĉefeco“, „ĉefulo“, reale estas uzata nur la malplej regula (kvankam ja ne malregula) senco ĉefulo.
Rim. 2: Sekve de tiu streĉo la aŭtoroj de PV prezentas la vortelementon ĉef kiel substantivan radikon kun la senco ĉefulo. Tio kreas aliajn problemojn: ĉefmanĝo, ĉefartikolo, ĉefaĵo ktp ne redukteblas al „ĉefula manĝo“ ktp; PIV kaj PAG tiun prezenton malakceptis. Fakte temas pri du sendependaj pruntoj, do pri homonimoj. [Sergio Pokrovskij]
angle:
chief
beloruse:
шэф, начальнік, галава, правадыр
bulgare:
шеф, началник, глава, вожд
ĉeĥe:
šéf, vedoucí
france:
chef, supérieur (personne)
germane:
Chef
hebree:
מנהיג, בוס
hispane:
jefe
itale:
capo
nederlande:
baas, chef
norvege:
sjef
pole:
szef, naczelnik, przełożony, głowa (np. rodziny), wódz
portugale:
chefe
rumane:
şef
ruse:
шеф, начальник, глава, вождь
volapuke:
cif

ĉefa

1.
Precipa, plej grava: havi la ĉefan voĉon PrV ; la ĉefa ceremoniestro [27]; ĉefa momento [28]; la ĉefa kortegestrino [29]; la ĉefa ĉapitro [30]; [li] ludis la ĉefan rolon [31]; la ĉefa linio de la Danaj fervojoj [32]; la ĉefan kaj plej bonan lokon okupis maljuna dika viandisto [33]; la ĉefa masto rompiĝis en la mezo kiel kano, kaj la ŝipo kuŝiĝis sur flanko [34]; rostitaj kokokrestoj estis la ĉefaj manĝaĵoj [35]; nia ĉefa zorgado devas konsisti en tio, ke en la momento de la sunsubiro ni havu sub niaj piedoj firman grundon [36]; la ĉefa trajto de la egipta klimato estas la varmego [37]; strato tridek paŝojn larĝa […] formis la ĉefan arterion [38]; la ĉefa celo de la vojaĝo ne estis atingita [39]; la lingva ŝovinismo estas unu el la ĉefaj kaŭzoj de malamo inter la homoj [40]; la malplej ĉefa estis tio, ke la afero […] daŭris tre longe [41]; la ĉefaĵo estas kaj restas ĉefaĵo [42].
2.
MAT
a)  
[43] (p.p. idealo) Tia, ke sufiĉas unu elemento por ĝin naski: la aro de ĉiuj obloj de iu entjero estas ĉefa idealo en la ringo de entjeroj. VD:ĉefideala.
b)  
[44] (p.p. cirklo de sfero) Estanta ĉefcirklo de ĝi.
angle:
2.a principal (ideal) 2.b great (circle)
beloruse:
галоўны, найвышэйшы, асноўны
bulgare:
главен, основен
france:
1. principal 2.a (idéal) principal 2.b grand (cercle)
germane:
1. Haupt- 2.a Haupt-(ideal) 2.b Haupt-(kreis)
hebree:
רָאשִׁי
hispane:
1. principal
itale:
1. principale (agg.)
nederlande:
1. hoofd-
norvege:
1. hoved-
pole:
1. główny, naczelny, zwierzchni, pierwszorzędny 2.a (ideał) główny 2.b (okrąg) wielki
rumane:
1. capital, central
ruse:
главный, старший, высший, основной, ведущий 2.a главный (идеал) 2.b большой (круг)
slovake:
hlavný
tokipone:
lawa

malĉefa  

Ne ĉefa, duaranga, aŭ eĉ malgrava: la cezuro, kiu difinas, kie devas finiĝi vorto meze de verso, havas en la greka poezio tute malĉefan signifon [45].
45. K. Kalocsay: La klasika metriko kaj Esperanto, Nica Literatura Revuo, 1959-05 ĝis 06, numero 4/5, p. 164-171a
france:
mineur (moins important)
itale:
accessorio (meno importante - agg.)
pole:
podrzędny, podwładny, drugorzędny

ĉefe

Precipe: ĝojo regis […] kaŭzita ĉefe de la bona manĝaĵo [46].
beloruse:
галоўным чынам, пераважна, перад усім
bulgare:
преди всичко, главно, основно
france:
surtout, au premier chef
hebree:
בעיקר
hispane:
principalmente
itale:
principalmente, soprattutto
pole:
głównie, przede wszystkim, nadrzędnie
ruse:
главным образом, прежде всего
slovake:
najmä

ĉefi

(ntr)
Esti ĉe unua rango: ĝi estis akompanata per muzikaj instrumentoj […] sed ĉefis la versa kantado [47].
beloruse:
вяршэнстваваць, першынстваваць
bulgare:
оглавявам
france:
diriger
hebree:
לעמוד בראש
pole:
zarządzać (kimś, czymś), rządzić (kimś, czymś), dowodzić (kimś, czymś), przewodzić (komuś, czemuś), być szefem, być naczelnikiem, być zwierzchnikiem
ruse:
главенствовать, первенствовать

ĉefuloZ  

Ĉefa persono: sed cervinoj estas malpli multaj ol indianoj en la korvotribo kaj ĉasi al cervinoj rajtas nur kelkuloj, al kiuj la ĉefulo permesas [48].
48. S. Szathmári: La guarbo.
bulgare:
шеф, началник, глава, вожд
hebree:
מַנהִיג
itale:
capo
pole:
szef, naczelnik, przełożony, głowa (np. rodziny), wódz
ruse:
шеф, начальник, глава, вождь

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~ulo: Mankas verkindiko en fonto.