9stir/i SPV
9stiri
(tr)
- 1. ↝
Direkti veturilon, ŝipon, avion ktp: ekveturante ili ne rapidis, stiris ŝanĝante unu la alian, babilis, ridis Monato ; ili ne facile alkutimiĝas al la maldekstraflanka stirado aŭ al la multaj mallarĝaj kaj ofte danĝeraj kamparaj ŝoseoj en Irlando [1]; mi atendas la tagon, ekde kiam mi mem devos stiri tramon, buson kaj trajnon [2]; la unua matena tramo, kiun ĉiam stiris tra la geto la sama tramvojisto [3]; se vi estas tro ebria por stiri la aŭton, la elektronika aparato blokas la veturilon kaj vi ne povas starti [4]; la piloto apenaŭ kapablis stiri etan unumotoran flugmaŝinon [5]; per salikbranĉoj oni ligis 15 arbotrunkojn kaj sur tiuj kruce pliajn trunkojn, tia floso povis porti ĝis 150 trunkojn […] kvar aŭ kvin flosistoj stiris [6]; la arkitekto stiris sian novan sport-aŭton je 200 km/h tra laborista kvartalo, kiam li fatale trafis familion [7]; li kulpis pri danĝera stirado; ekzameno por stirrajtigo [8].
direkti2
- 2. ↝
- (figure)
Direkti, gvidi2:
lernejanoj, kies gepatroj mem ĝuis universitatan edukadon
[…] pli bone
povas sin prepari, ĉar ili komprenas la universitatan ĵargonon,
ili estas mense stirataj ĝis la universitato
[9];
la balotoj montras, ke la slovena popolo premiis
Drnovek-on pro lia ĝisnuna stirado de la ekonomio
[10];
la landparto sentas la bezonon stiri sin mem kaj ataki siajn
proprajn problemojn laŭ propra maniero
[11];
dum sia antaŭa prezidanteco Adamkus sukcese stiris
sian landon al Eŭropa Unio kaj al membriĝo en Nord-Atlantika
Traktat-Organizaĵo
[12];
per poŝtelefono kaj interreto oni ne plu devas senti sin en
fremdejo,
sed povas eldistance stiri siajn hejmajn familianojn, akciojn
kaj bezonaĵojn
[13];
normale la programo mem stiras la skanilon, por tio necesas dum la instalo indiki, kiu skanilo estas konektita al la komputilo [14].
1.
Monato, Garbhan MacAoidh: Enmigrado anta kaj
inta
2. Monato, Stefan Maul: Aŭtomat-homo
3. Monato, Zofia Banet-fornalowa: Listo de Sendler
4. Monato, S. Maul: Finfine oni povas diboĉi sen pento
5. Monato, Jomo Ipfelkofer: Ni neniam konos la veron
6. Monato, Walter Klag: Vakeroj de Alpoj
7. Monato, Garbhan Macaoidh: Malbona investo
8. Monato, Carlo Minnaja: Kiu ĉi mi?
9. Monato, Guido Van Damme: Studentoj universitaton soifantaj
10. Monato, P. Gubbins: Slovenio: Ordo tordita -- dekstren maldekstren
11. Monato, Guido Van Damme: Lando disfalos
12. Monato, Last: Prezidinto prezidantas
13. Monato, Franz-Georg Rössler: Strato de la eŭropa kulturo
14. Monato, Roland Rotsaert: De papero al komputilo: bitigo de presitaj dokumentoj
2. Monato, Stefan Maul: Aŭtomat-homo
3. Monato, Zofia Banet-fornalowa: Listo de Sendler
4. Monato, S. Maul: Finfine oni povas diboĉi sen pento
5. Monato, Jomo Ipfelkofer: Ni neniam konos la veron
6. Monato, Walter Klag: Vakeroj de Alpoj
7. Monato, Garbhan Macaoidh: Malbona investo
8. Monato, Carlo Minnaja: Kiu ĉi mi?
9. Monato, Guido Van Damme: Studentoj universitaton soifantaj
10. Monato, P. Gubbins: Slovenio: Ordo tordita -- dekstren maldekstren
11. Monato, Guido Van Damme: Lando disfalos
12. Monato, Last: Prezidinto prezidantas
13. Monato, Franz-Georg Rössler: Strato de la eŭropa kulturo
14. Monato, Roland Rotsaert: De papero al komputilo: bitigo de presitaj dokumentoj
- angle:
- steer
- ĉeĥe:
- řídit, směrovat
- france:
- conduire (piloter), piloter
- germane:
- lenken, steuern, führen
- hispane:
- conducir, manejar, pilotar, navegar (pilotar una nave)
- hungare:
- kormányoz, irányít, vezet (járművet)
- itale:
- condurre (guidare), pilotare, guidare
- nederlande:
- besturen
- ruse:
- вести (автомобиль и т.п.), управлять (машиной)
stirejo
Ejo el kiu oni stiras, ĉeeste (ekzemple sur ŝipo) aŭ defore (ekzemple pri senpilota avio aŭ raketo): por rigardi la motoron, oni formovas la stirejon laŭ ĉarniroj antaŭen [15]; estis trovita la stireja son-registrilo, kies analizo konkludigis, ke je la tempo de la akcidento la kapitano estis ekster la stirejo [16]; li verkontrolis la pozicion de ŝipo, ties kurson kaj rapidecon, li komparis tiujn ĉi indikojn kun registro sur tabulo en stirejo kaj kun mapo, li ekaŭskultis de la ĵus fininta oficiro informojn pri vetero, sendratajn depeŝojn kaj ĉiujn pluajn faktojn [17].
- ĉeĥe:
- lodní můstek
- france:
- cabine de pilotage
- germane:
- Fahrerhaus, Cockpit, Führerhaus, Kommandobrücke, Brücke (Schiff)
- hispane:
- cabina de pilotaje
- hungare:
- vezetőfülke, vezetőállás
- itale:
- cabina (di pilotaggio)
- nederlande:
- stuurhut, cockpit
- ruse:
- рубка (корабля), центр управления (полётом и т.п..)
- slovake:
- miestnosť kormidelníka
stirilo
↝ 
Aranĝaĵo por stirado, ekzemple stirrado de aŭtomobilo, stirstango de avio ktp: metu mian manon sur la stirilon, mi estas tro malforta [18]; pro la difektiĝo de la veturilo […] li ne plu povis bone teni la stirilon [19]; starveturilo konsistas el eta platformo kun elektra motoro, du flankaj radoj, antaŭa vertikala stango kun horizontala biciklosimila stirilo por ambaŭ manoj [20]; kvar elektraj motoroj troviĝas sub la ŝipo: rezulte, neniu stirilo kaj neniu helicoŝafto povas vibrigi kaj bruigi la ŝipon [21].
18.
trad. senlime:
La Granda Diktatoro, 2005
19. Monato, Gerrit Berveling: Katastrofa reĝinotago
20. Monato, Evgeni Georgiev: Veturilo elstara
21. Monato, Christian Bertin: Reĝino de la maroj
19. Monato, Gerrit Berveling: Katastrofa reĝinotago
20. Monato, Evgeni Georgiev: Veturilo elstara
21. Monato, Christian Bertin: Reĝino de la maroj
- ĉeĥe:
- kormidlo, volant, řídítka
- france:
- dispositif de guidage, volant subst.
- germane:
- Lenkrad, Steuer
- hispane:
- volante, manillar, mando (de dirección de un vehículo), timón
- hungare:
- kormány
- nederlande:
- stuur, stuurstang
- ruse:
- устройство управления, руль
- slovake:
- kormidlo, riadidlá, volant
stiristo ↝
- ĉeĥe:
- kormidelník, pilot, řidič
- germane:
- Fahrer
- hispane:
- piloto, chófer
- pole:
- kierowca
- slovake:
- pilot, vodič, šofér, kormidelník
stirglobo ↝
- angle:
- track ball, rolling ball
- ĉeĥe:
- trackball
- france:
- boule de commande
- germane:
- Rollkugel, Trackball
- hispane:
- mando con forma de bola (para aparatos informáticos), ratón de bola
- hungare:
- pozicionáló gömb
- itale:
- trackball
- ruse:
- шаровой манипулятор
stirlernejo
- Lernejo pri aŭtomobilstirado.
- ĉeĥe:
- autoškola
- france:
- auto-école
- germane:
- Fahrschule
- hispane:
- autoescuela
- hungare:
- autósiskola
- itale:
- autoscuola, scuola guida
- nederlande:
- autorijschool
- ruse:
- автошкола
- slovake:
- autoškola
stirpermesilo,
stirrajtigilo
↝ 
Dokumento pruvanta sukcesan ekzamenadon pri stirado kaj permesanta stiradon de veturilo en publika trafiko: montru al mi vian stirorajtigilon [24]; renovigi sian stirpermesilon [25]; aŭtomobila stirpermesilo estas postulata por aŭtovojaĝantoj [26].
24.
Monato, Sergeo Dereviannykh: Kiu
instigas nin al farado, kiel plej multe faras
25. Monato, Roberto Pigro: Hundo ĉe la fundo
26. Monato, Alice Liu: Bicikle al Nord-Koreio
25. Monato, Roberto Pigro: Hundo ĉe la fundo
26. Monato, Alice Liu: Bicikle al Nord-Koreio
- angle:
- driving licence
- ĉeĥe:
- řidičský průkaz
- germane:
- Fahrerlaubnis, Führerschein
- hispane:
- carnet de conducir, licencia de conducción
- slovake:
- vodičský preukaz
stirsigno
↝ 
Signo uzata por stiri enigon, eligon aŭ datumtransmeton (kaŭzanta ekigon, reĝimŝanĝon, haltigon); ekzemple la stirsigno CR (aŭ ĈR, dekume 13) kaŭzanta la „ĉaret-revenon“: la nullarĝa spaceto estas stirsigno en la cifereca kompostado por marki vortlimojn per distanco, kiu ĝenerale ne estas videbla [27]; la eventuala streketo estas la stirsigno kies bildigo dependas je la linifaldo: [nur] se [ne la tuta] vorto lokeblas sur la linio, okazas vortotransporto kaj la bildigo de eventuala streketo egalas tiun de vortodivida streketo [28].
- angle:
- control character
- ĉeĥe:
- řídicí znak
- france:
- caractère de commande
- germane:
- Steuerzeichen
- hispane:
- carácter de control
- hungare:
- vezérlőkarakter
- itale:
- carattere di controllo
- nederlande:
- stuurteken
- pole:
- znak sterujący
- ruse:
- управляющая литера
- slovake:
- ovládacia klávesa
stirstango 
- angle:
- joystick
- ĉeĥe:
- knipl letadla, řídicí páka, joystick
- france:
- 1. manche à balai (avion) 2. joystick
- germane:
- Steuerhorn, Joystick
- hispane:
- 1. palanca de mando 2. joystick
- hungare:
- 1. botkormány 2. botkormány, joystick
- itale:
- 1. cloche, barra di comando 2. joystick
- nederlande:
- 1. stuurknuppel
- ruse:
- 1. рычаг управления 2. координатная ручка, рычажный указатель, джойстик
- slovake:
- knipel lietadla, riadiaca páka, joystick
memstira
Kiu mem sin stiras: memstira raketo.
- france:
- autoguidé
- germane:
- selbststeuernd, selbstfahrend
- hispane:
- autoguiado
- hungare:
- önirányító, önvezérelt
- itale:
- autoguidato, intelligente (autoguidato)
- ruse:
- с автоматическим управлением
defora stirado ↝
Stirado de ekstere kaj de malproksime: defore stirata raketo, avio, procezo.
teleregi
- angle:
- remote control
- france:
- commande à distance
- germane:
- Fernsteuerung
- hispane:
- teledirigido
- hungare:
- távirányítás
- itale:
- teleguidato
- nederlande:
- afstandsbediening
- ruse:
- дистанционное управление
administraj notoj
~globo:
Mankas dua fontindiko.
~globo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~lernejo: Mankas dua fontindiko.
~lernejo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mem~a: Mankas dua fontindiko.
mem~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
defora ~ado: Mankas dua fontindiko.
defora ~ado: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~globo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~lernejo: Mankas dua fontindiko.
~lernejo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mem~a: Mankas dua fontindiko.
mem~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
defora ~ado: Mankas dua fontindiko.
defora ~ado: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.