*18centr/o PV

centro  

1.  
Meza parto de objekto aŭ loko: li estas riĉa homo, loĝas en la centro de la urbo, en grandega domo IK ; Saul kuŝis en la centro de la tendaro, kaj la tuta popolo ĉirkaŭ li [1]; la malordo en la dekstra flanko pligrandiĝis kaj proksimiĝis al la centro de la batala kampo [2]; en la centro de la korto staris la templo [3]; la centro de pezo FK ; (figure) la tutmonda politika pezocentro, dum jarcentoj situinta en Eŭropo, translokiĝis Usonen [4]. VD:akso, mezo, pivoto. ANT:rando
2.  
Ĉefa punkto, fokuso, plej aktiva parto: centro de komerco, de societo, de ribelo; Londono fariĝos unu el la plej gravaj centroj de nia afero por la tuta mondo [5]; Germanujo, la lando de la filozofoj kaj poetoj, […] estis iam la centro de la humanistoj [6]; vi vivas sekve en la […] centro de ŝia favoro Hamlet ? kulturcentro [7]; sportcentro [8]. VD:animo, esenco, kerno, koro, centraloANT:ekstremaĵo, periferio
3.  
MAT Rimarkinda punkto, interalie:
a)  
[9] (de cirklosfero) Tiu punkto egaldistanca de ĉiuj punktoj de la koncerna figuro.
b)  
(de triangulo aŭ regula plurlatero) La centro 3.a de ĝia enskribita cirklo.
c)  
(de elipso) Intersekco de ĝiaj du simetriaksoj.
d)  
(de afina rotacio en ebeno) La nura punkto senŝanĝa per ĝi.
e)  
VD:centra projekcio, globo, homotetio, inversigo, orta simetrio, simetricentro.
4.
POL Modera partio, kiu sidas meze inter la ekstremoj: vicministro pri eksteraj aferoj kaj ano de centra-dekstra partio [10].
angle:
center 3.a center 3.b center, incenter (of a regular polygon) 3.c center 3.d center
beloruse:
цэнтар
bretone:
kreizenn
ĉeĥe:
centrum, střed, ústředí
ĉine:
中心 [zhōngxīn]
france:
centre
germane:
3.a Mittelpunkt 3.b Inkreismittelpunkt 3.c Mittelpunkt 3.d Drehpunkt 3.e Mittelpunkt, Zentrum
greke:
κέντρο
hebree:
מֶרְכָּז
hispane:
centro
hungare:
központ, centrum
itale:
centro
katalune:
centre
nederlande:
middelpunt, centrum
norvege:
1. middelpunkt, sentrum 2. senter 3. middelpunkt 4. sentrum
okcitane:
centre
pole:
1. środek 2. centrum 3. środek 4. centrum, środek
portugale:
centro
ruse:
центр
slovake:
centrum, centrála, stred
tokipone:
insa

centra  

Rilata al centro; estanta ĉe la centro: centra punkto, kvartalo, regantaro; aŭtoritata centra institucio [11]; la centra Eŭropo [12]; en la centra kolono eksonis la komando [13]; mi estas nur la centra punkto, en kiu kolektiĝis ĉiuj gratuloj [14]; la Centra Oficejo [15]; MAT centra angulo; MAT centra simetrio.
11. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVIII
14. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
15. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
beloruse:
цэнтральны
bretone:
-kreiz
ĉeĥe:
ústřední, centrální, střední, středový, ústřední
france:
central
greke:
κεντρικός, κεντρώος
hebree:
מֶרְכָּזי
hungare:
központi, centrális
itale:
centrale (agg.)
katalune:
central, cèntric
nederlande:
centraal
norvege:
sentral
pole:
środkowy, centralny
portugale:
central
ruse:
центральный
slovake:
stredový, ústredný

centre de

(prepoziciaĵo)
En la centro, en la ĉefpunkto de...: ni konatiĝis en iu kafejo centre de la urbo [16]; sep personoj estis mortigitaj en Kinŝaso kaj alia en Kanango, centre de la lando [17]; interrilatoj kun unuiĝinta Eŭropo kaj libera komerco kuŝas centre de la naciaj kaj regionaj interesoj [18].
16. Monato, Geraldo Mattos: Kota Akvo: Konstanten Krysakov
17. -: Demokratia Respubliko Kongo: ok mortintoj en manifestacioj, Neniam milito inter ni, 2017-01-02
18. Monato, Bardhyl Selimi: Hirundoj de la estonteco, 2004
france:
au centre de

centri, centrigi, alcentrigi, kuncentrigi  

(tr)
Kolekti, kunigi en la centron, centralizi, koncentrigi: Marta alcentrigis la tutan forton de sia komprenado Marta ; tro ofte oni centrigas la agadon sole al instruado [19]; la reganta partio emas centrigi ĉirkaŭ si potencojn, kiuj apartenis al malcentraj lokaj instancoj [20]; la industria revolucio fine de la 18a jarcento centrigis laboron, labormezuradon kaj profiton [21]; ili starigas projektojn multcelajn centritajn sur servado [22]. VD:fokusi
19. I. Lapenna: Por pli efika informado, 1974
20. Monato, W. H. Simcock: Iom da proporcio, 2005
21. Monato, Zlatko Tišljar: Survoje al alia mondo, 2006
22. Monato, Gbeglo Koffi: Ventreligio, dua r aldoniĝu, 2010
beloruse:
цэнтралізаваць
bretone:
kreizennañ
france:
centrer
greke:
συγκεντρώνω, κεντροθετώ
hebree:
למרכז
hungare:
központosít, centralizál
itale:
accentrare
katalune:
centrar, centralitzar, concentrar
pole:
centrować, centralizować, dośrodkowywać
portugale:
centrar, centralizar
ruse:
централизовать

altocentro  

MATPIV2
Ortocentro: en ĉiu triangulo, la centro de ĉirkaŭskribita cirklo, la pezocentro kaj altocentro estas ĉiam sur la sama rekto [23].
angle:
orthocenter
beloruse:
артацэнтар
bretone:
ortokreizenn
ĉeĥe:
ortocentrum
france:
orthocentre
germane:
Höhenpunkt, Orthozentrum
hungare:
magassági pont, ortocentrum
itale:
ortocentro
katalune:
ortocentre
pole:
ortocentrum
portugale:
ortocentro
ruse:
ортоцентр
slovake:
ortocentrum

butikcentro, butikumcentro, aĉetocentro, aĉetcentro

ARKI Vasta konstruaĵo entenanta multajn, diversajn butikojn: vi estas nur kelkajn minutojn for de la Dubaja Butikcentro, kiu nuntempe estas la plej granda komerca centro en la mondo [24]; la granda vendejo de IKEA estas nur parteto de la enorma aĉetcentro [25].
24. -: Provident, [vidita en 2019]
25. K. Kniivilä: Homoj de Putin, 2016
france:
centre commercial

discentra, elcentra

TEKPIV1
Kies centro ne koincidas kun la centro de aliaj pecoj: discentra rado (movata per ŝafto ne trairanta ĝian centron); malavantaĝo de kejla junto povas esti la elcentra forto de la elemento sur la ŝafto [26]; 2938 Hopio estas nebone konata asteroido de la asteroida zono, kun discentra kaj k[l]inita orbito [27].
beloruse:
эксцэнтрычны (тэхн.)
bretone:
eskreizek
ĉeĥe:
excentrický, nesoustředný
france:
excentrique (subst., tech.), excentré (tech.)
hungare:
excentrikus, külpontos, körhagyó
itale:
eccentrico (tec., mat.)
katalune:
descentrat, excèntric (posició)
pole:
niecentryczny, mimośrodowy
ruse:
эксцентрический (тех.)
slovake:
výstredný

discentreco

1.
TEK Eco de io discentra: regula satelito estas natura satelito kiu sekvas relative proksiman orbiton kun malgranda klinangulo aŭ discentreco [28].
2.  
MATMatVort (de koniko) La konstanta rilato inter la distanco de ĉiu punkto de la koniko al ĝia fokuso kaj la distanco de tiu punkto al la direktanto.
Rim.: En MatVort troveblas du sinonimoj: „disfokuseco“ (uzata en PIV1 ) kaj „fokusdiseco“ (uzata en PIV2 ). Bricard [29] uzas „decentreco“, kiu ŝajne ne konserviĝis. „Discentreco“ havas la avantaĝon de proksimeco kun la nacilingvaj ekvivalentoj kaj la intuicia sento, ke ĝi mezuras la malproksimecon de la fokuso al la simetricentro.
angle:
2. eccentricity
bretone:
2. eskreizegezh
ĉeĥe:
excentricita, výstřednost
france:
1. excentricité (tech.) 2. excentricité (d'une conique)
germane:
2. Exzentrizität
hungare:
excentricitás, külpontosság
itale:
eccentricità (mat., tek.)
katalune:
excentricitat
pole:
1. niecentryczność, mimośród 2. mimośród
portugale:
2. excentricidade
ruse:
эксцентрицитет, эксцентриситет
slovake:
excentricita

kuncentriĝi  

Koncentriĝi: en literaturo kaj eklezio kuncentriĝas la naciaj sentoj [30].
30. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, ĉapitro 7a, p. 73a
beloruse:
канцэнтравацца
france:
se concentrer
itale:
concentrarsi (radunarsi), raccogliersi (radunarsi)
katalune:
concentrar-se, convergir, reunir-se
pole:
koncentrować się
ruse:
концентрироваться

kurbecocentro  

MAT[31]
(de ebena kurbo, ĉe punkto `a` de ĝi) Intersekcopunkto de la ortanto ĉe `a` kaj de la ortanto ĉe punkto „tre proksima“ al `a`: la kurbecocentro de cirklo ĉe ajna punkto de ĝi estas ĝia centro. VD:kurbeco.
Rim.: En MatVort kaj [32] aperas la sinonima formo „centro de kurbeco“.
angle:
center of curvature
beloruse:
цэнтар крывіні
bretone:
kreizenn krommder
france:
centre de courbure
germane:
Krümmungsmittelpunkt
hungare:
görbületi középpont
katalune:
centre de curvatura
pole:
środek krzywizny
portugale:
centro de curvatura
ruse:
центр кривизны

malcentra

1.  
Ne proksima al centro, flanka, periferia.
2.
Sencentra, dissemita, reteca: ni bezonas malcentran produktadon kaj provizadon de energio [33].
33. A. Oberndorfer: Energikonzernoj cedos potencon, 2012-11-27
france:
1. périphérique 2. décentralisé, en réseau

pezocentro  

1.
FIZ La punkto, en kiu oni povas imagi koncentrita la tutan pezon aŭ mason de korpo.
2.  
MATMatVort (de `n` punktoj `M_i` en afina spaco, kun respektivaj skalaraj koeficientoj `alpha_i`, kies sumo ne egalas 0) La ununura punkto `G`, veriganta `sum_i alpha_i*(M_i-G)=0`: kiam `sum_i alpha_i=1`, tian pezocentron oni foje simbole signas per `sum_i alpha_i*M_i`; la pezocentro de du punktoj kun egalaj koeficientoj estas la mezo de la streko, kies randoj ili estas; pezocentro de plurlatero aŭ pluredro (pezocentro de ĝiaj verticoj kun egalaj koeficientoj); la aron de ĉiuj pezocentroj de `n` punktoj oni nomas afina subspaco naskita de tiuj punktoj.
Rim.: Kvankam la terminologio devenas de fiziko, la matematika nocio tute ne rilatas al pezo aŭ maso. Ĝi estas pure afina nocio, ne bezonanta metrikan strukturon, kvankam en elementa geometrio similaj nocioj estas difinitaj uzante distancojn. Cetere, notu, ke Bricard [34] ĉi-sence proponis la ŝajne internacian terminon „baricentro“, kiu ne enradikiĝis, kaj samtempe uzis „pezocentro“ aliloke [35] en kunteksto pli fizika.
angle:
2. centroid (of n points)
bretone:
1. kreizenn gravitet 2. barikreizenn
ĉeĥe:
těžiště
france:
1. centre de gravité 2. barycentre (de n points)
germane:
2. Schwerpunkt (von n Punkten)
hungare:
súlypont
itale:
baricentro
katalune:
1. centre de massa 2. baricentre
pole:
1. środek ciężkości, środek masy 2. środek ciężkości
ruse:
1. центр тяжести 2. центр тяжести (n точек)
slovake:
2. ťažisko

rotacia centro  

angle:
center of rotation
bretone:
kreizenn troiadur
france:
centre de rotation
germane:
Drehpunkt
itale:
centro di rotazione
katalune:
centre de rotació
pole:
środek obrotu
ruse:
центр вращения

simetricentro  

MATMatVort
1.  
Punkto, kiu difinas centran simetrion.
2.  
(de geometria figuro) Punkto, rilate al kiu la figuro estas simetria.
angle:
symmetry center
beloruse:
цэнтар сымэтрыі
bretone:
kreizenn simetriezh
france:
centre de symétrie
germane:
Symmetriezentrum
hungare:
szimmetria-középpont
itale:
centro di simmetria
katalune:
centre de simetria
pole:
środek symetrii
portugale:
centro de simetria
ruse:
центр симметрии
slovake:
stred súmernosti

samcentra  

MATPIV1
(p.p. geometriaj figuroj kun centro) Havantaj saman centron: samcentraj cirkloj, kvadratoj, sferoj...
angle:
concentric
beloruse:
канцэнтрычны
bretone:
kengreiz
ĉeĥe:
se stejným středem, soustředný, stejného středu
france:
concentrique
germane:
konzentrisch
itale:
concentrico
katalune:
concèntric
pole:
współśrodkowy, koncentryczny
ruse:
концентрический
slovake:
koncentrický, sústredný

suncentra, sunocentra  

AST Havanta la sunon kiel sian centron: Aristarko el Samoso starigas la bazojn de suncentra teorio [36].
36. Vikipedio, Astronomio, 2011-04-19
ĉeĥe:
heliocentrický
france:
héliocentrique
katalune:
heliocèntric
nederlande:
heliocentristisch
slovake:
heliocentrický

suncentrismo, sunocentrismo  

AST Astronomia priskribo de la sunsistemo, kiu difinas la sunon kiel ĝian centron: nur en 1822 la katolikaj ekleziaj aŭtoritatuloj permesis la legadon de la libro de Koperniko pri suncentrismo [37].
france:
héliocentrisme
katalune:
heliocentrisme
nederlande:
heliocentrisme

tercentra, terocentra  

ASTHIS Havanta la teron kiel sian centron: la antikvaj astronomoj modelis en terocentra sistemo la planedmovojn vidatajn de la tero [38].
38. W. Ruff: Cikloidoj kaj epicikloj, [2008?]
france:
géocentrique
katalune:
geocèntric
nederlande:
geocentristisch

tercentrismo, terocentrismo  

ASTHIS Astronomia priskribo de la sunsistemo, kiu difinas la teron kiel ĝian centron: astrologio ... baziĝis sur tercentrismo [39].
39. E. Krieg, trad. K. Lendon: Mallonga Astrologia Deklaro, 1999-01-11
france:
géocentrisme
katalune:
geocentrisme
nederlande:
geocentrisme

administraj notoj

pri ~o 3.a:
      Mi korektis "egaldistanca al" al "egaldistanca de" por koherigi
      kun
      la difino de "mezo"... sed mi preferas al unuan dirmanieron.
      Rekontroli post momento. [MB]
      
pri ~i, ~igi, al~igi, kun~igi:
    Precizigi la sencon. Mi ne certas, ke ĉiuj vortoj havas la
    saman. "Centri" povus signifi "meti en la centron".
    [MB]
  
pri pezo~o 1.:
    Mi simple reprenis la difinon de PIV1, sed necesas ĝin
    fake plibonigi, konsiderante ankaŭ la proksimajn terminojn:
    masocentro, gravitocentro. [MB]
    
kurbeco~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
pezo~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
rotacia ~o: Mankas dua fontindiko.
rotacia ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
simetri~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sam~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.