3centraliz/i JED
centralizi
(tr)
En centran lokon kunigi decidopovon,
regadon, rimedojn...:
centralizi administradon
VdE
;
pri nia movado […] ni havas nek centralizitajn arkivojn nek reton de
serĉistoj
[1];
Albanio forlasis la centralizitan, izolitan kaj aŭtarcian ekonomian sistemon de la
„reala socialismo“
[2];
la komunismo […] necese kondukas al la centralizo de la propraĵo en la
manoj de la ŝtato
[3].
centrigi,
koncentrigi
Rim.:
Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri centrigi.
1.
La Ondo de Esperanto, 1999, No 4 (54)
2. Monato, Bardhyl Selimi: Venkis malŝparemo kaj koruptado, 2005
3. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 17
2. Monato, Bardhyl Selimi: Venkis malŝparemo kaj koruptado, 2005
3. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 17
- angle:
- centralize
- beloruse:
- цэнтралізаваць
- bretone:
- kreizennañ
- ĉeĥe:
- centralizovat
- ĉine:
- 統攬 [tǒnglǎn]
- france:
- centraliser
- germane:
- zentralisieren
- greke:
- συγκεντρώνω
- hebree:
- לרכז
- hispane:
- centralizar
- hungare:
- központosít, centralizál
- itale:
- centralizzare
- japane:
- 中央に集める [ちゅうおうにあつめる], 集中する [しゅうちゅうする]
- katalune:
- centralitzar
- pole:
- centralizować
- portugale:
- centralizar
- ruse:
- централизовать
- slovake:
- centralizovať
- ukraine:
- централізовувати
centralizita
- Aranĝita aŭ funkcianta kun superrego de centro super aliaj partoj: Francio havas tre centralizitan rigardon super la publika instruado [4].
4.
F. Grin:
Instruado de la Fremdaj Lingvoj..., Prelego en la UK de Florenco, 2006
- beloruse:
- цэнтралізаваны
- france:
- centralisé
- germane:
- zentralisiert
centralizismo
Politiko, kiu rezervas decidpovon al centra loko, al centra instanco:
en neoficialaj rondoj, la diskuto ĉiam alvenas al la formulo „unu ŝtato, unu lingvo“,
kiu estas la historia sonĝo de centralizismo
[5].
federaciismo
5.
N. Dols:
Lingvoj en la eŭropa vojkruciĝo, libera folio, 2025-06-17
- france:
- centralisme
- germane:
- Zentralismus