8koncentr/i PV

koncentri

(tr)
1.
Kunigi dense ĉirkaŭ komuna centro; alcentrigi: koncentri trupojn, ŝipojn, kaptitojn; (figure) koncentri sian atenton; (figure) ni koncentru niajn klopodojn kaj penadojn sur la junularon; oni turnas sablon kun akvo kaj la centrifuga forto koncentras sablerojn pli pezajn ol kvarco en unu lokon [1]; Tokio aparte vundeblas pro siaj dense starantaj lignaj domoj kaj tro koncentritaj institucioj politikaj, financaj kaj kulturaj [2]; Kromio troviĝas koncentrite en kelkaj areoj [3]; la tuta materio en la universo estis koncentrinta sin en sendimensian punkton kaj eksplodis laŭ leĝoj fizikaj [4]. VD:kolekti, akumuli, amasigi, arigi, fokusigi.
2.
KEM Pliigi la proporcion de solvita substanco en solvaĵo per relativa forigo de la fluaĵoj: koncentrita acido, KUI lakto, infuzaĵo; KUI koncentri saŭcon (per boligo forigi akvon el ĝi). SIN:maldilui
angle:
concentrate
beloruse:
канцэнтраваць
ĉeĥe:
koncentrovat, soustředit
ĉine:
[zhù], 集中 [jízhōng]
france:
1. concentrer, centraliser, condenser, faire converger, focaliser, masser, rassembler, regrouper, réunir 2. concentrer (chim.), réduire (tr., cuis.)
germane:
konzentrieren
hispane:
concentrar
hungare:
összpontosít, koncentrál
japane:
集中させる [しゅうちゅうさせる], 集結させる [しゅうけつさせる], 濃縮する [のうしゅくする]
nederlande:
concentreren
pole:
koncentrować, skupiać, zagęszczać, ześrodkować, zogniskować
portugale:
concentrar 1. concentrar
rumane:
concentra
ruse:
сосредоточить, концентрировать
slovake:
koncentrovať, sústrediť

koncentri sin

Streĉi la intelektajn fortojn super solvota problemo: mi koncentris min sur la okazontaĵoj malantaŭ la vojturniĝo [5]; ĉu sinokupo pri malsano estas obstaklo por sinkoncentrado de ĉarpentisto kaj aliaj metiistoj? [6].
5. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉap. 29
6. Platono trad. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 3
angle:
concentrate
beloruse:
канцэнтравацца, засяроджвацца, скупчацца
ĉine:
运神 [yùnshén], 集中 [jízhōng], 凝神 [níngshén]
france:
se concentrer, s'appliquer
germane:
sich konzentrieren
hispane:
concentrarse (esfuerzo intelectual)
nederlande:
zich concentreren
pole:
skupiać się na sobie
rumane:
se concentrează pe sine
ruse:
сосредоточиться, сконцентрироваться

koncentro

1.
Ago koncentrikoncentriĝi.
2.
Koncentriteco: impona verko malgraŭ la simpligoj kaj pro la forta koncentro [7]; KEM se imagi ke la vivo en la oceano malaperis, la koncentroj de substancoj ĉe surfaco kaj en profundoj devus egaliĝi [8].
7. Poul THORSEN: La oceano kaj ni ‐ La arto de Mikines, Norda Prismo, 1956:3
8. V. Gorŝkov: La strategio de elvivado, http://www.esperanto.mv.ru/Arkivoj/Ekologio/elviv.html
angle:
concentration
beloruse:
засяроджванне, канцэнтраваньне, канцэнтрацыя
france:
concentration
germane:
Konzentration 1. Fokussierung 2. Konzentriertheit, Konzentriertsein
hungare:
koncentráció, összpontosítás, összpontosulás
nederlande:
concentratie
pole:
koncentracja
rumane:
concentrare
ruse:
концентрация

koncentra

Rilata al koncentrado: la koncentra funkcio de la viva substanco; koncentraj piloj galvanaj; koncentra procezo, fluo.
Rim.: Ne konfuzu kun: koncentra (samcentra).
angle:
concentrated
beloruse:
канцэнтрацыйны
ĉine:
专心 [zhuānxīn], 集中 [jízhōng], 专 [zhuān], 潛心 [qiánxīn]
france:
de concentration
germane:
konzentriert, Konzentrations-
hungare:
összpontosító, koncentráló
japane:
集中的な [しゅうちゅうてきな], 濃厚な [のうこうな]
nederlande:
concentrerend
pole:
koncentryczny, współśrodkowy
rumane:
concentric
ruse:
концентрационный

koncentrado

Ago koncentri: EKON koncentrado de kapitalo; [tiuspeca gimnastiko postulas] altan koncentradon de la spirito [9]; sinkoncentrado kaj sindediĉo [10]; por esplori la mintavolon la litova kompanio akiris kanadan aparaton por metalkoncentrado [11]; koncentrado de solidahttps://www.strato.de/faq/article/2304recaj fortoj de mondaj civitanoj [12].
angle:
concentration
beloruse:
засяроджванне, канцэнтраваньне, канцэнтрацыя
ĉeĥe:
koncentrace, soustřeďování
ĉine:
专心 [zhuānxīn]
france:
concentration
germane:
Konzentration, Fokussierung
japane:
集中 [しゅうちゅう], 集結 [しゅうけつ], 濃縮 [のうしゅく]
nederlande:
concentratie
pole:
koncentracja
rumane:
concentrare
ruse:
концентрация
slovake:
koncentrácia

koncentrejo

Barakaro aŭ tendaro, en kiu homoj estas koncentritaj 1, aŭ por faciligi ilian proviantadon, aŭ por amaspunadi ilin: oni akceptis la viktimojn de la tertremo en apuda koncentrejo ManPol ; dum la milito milionoj mortis en la koncentrejoj ManPol .
angle:
concentration camp
beloruse:
канцэнтрацыйны лягер, канцлягер
ĉeĥe:
koncentrační tábor, koncentrák
ĉine:
集中營 [jízhōngyíng]
france:
camp de concentration
germane:
Konzentrationslager
hispane:
campo de concentración
hungare:
koncentrációs tábor
japane:
強制収容所 [きょうせいしゅうようじょ], 捕虜収容所 [ほりょしゅうようじょ]
nederlande:
concentratiekamp
pole:
koncentracyjny (obóz)
portugale:
campo de concentração
rumane:
concentrare (tabără)
ruse:
концентрационный лагерь, концлагерь
slovake:
koncentračný tábor

koncentrigi

Igi koncentri.
Rim.: Ne konfuzu kun: koncentrigi (samcentrigi).
angle:
concentrate, make concentrated
beloruse:
выклікаць канцэнтраваньне
germane:
konzentrieren
pole:
centralizować (koncentrować)
rumane:
centralizați (focalizați)
ruse:
сконцентрировать

koncentriĝi

1.
Iĝi koncentrita 1, 2: senteraj kamparanoj koncentriĝis tre frumatene en centra loko, en kondiĉoj tre similaj al sklavomerkatoj [13]; ĉiuj rigardoj koncentriĝis al li; li estas la sola, kiu dependas de neniu, kaj en kies manoj koncentriĝas ĉiu suferigo [14]; vigla komerca vivo koncentriĝis laŭlonge de la dekstra bordo de Vltava [15]; speciale en la valo de la rivero Zenne koncentriĝas "sovaĝaj gistoj" en la aero, kiel „Brettanomyces lambicus“, kiuj interalie mildigas la acidan guston [de biero] [16]; ĉiu teknologio sur ĉi tiu mondo koncentriĝis en la manojn de tiu ordeno, la Nigraj Monaĥoj [17].
2.
Koncentri sin: la vido de viaj streĉitaj mienoj malhelpas min serioze koncentriĝi [18].
angle:
concentrate, become concentrated
beloruse:
канцэнтравацца
ĉine:
[níng], 运神 [yùnshén], 主抓 [zhǔzhuā], 集中 [jízhōng], 凝神 [níngshén]
france:
1. se concentrer, se condenser, converger, se focaliser, se masser, se rassembler, se regrouper, se réunir 2. se concentrer, s'appliquer
germane:
sich konzentrieren
hungare:
összpontosul, koncentrálódik
japane:
集中する [しゅうちゅうする], 濃縮される [のうしゅくされる]
nederlande:
1. samenkomen 2. zich concentreren
pole:
koncentrować się, skupiać się, skupić uwagę
rumane:
concentra, atenția focaliza
ruse:
концентрироваться, сконцентрироваться

koncentriteco

1.
Eco de iu aŭ io koncentrita 1, aŭ koncentriĝinta.
2.
KEM Proporcio en solvaĵo de la solvita substanco: akva solvaĵo el natria klorido kun koncentriteco je 2 g/l (legu: du gramoj en litro); sulfata akvo ‐ akvo kun pliigita koncentriteco de solveblaj sulfatoj [19]; vitamino „C“ post aplikado en la samaj kvantoj havas pli malaltan koncentritecon en la sango ĉe tabakfumantoj ol ĉe tiuj kiuj ne fumas [20]. VD:enteno
19. J. Werner: Terminaro de betono, http://mujweb.cz/Kultura/malovec/BETONO.HTM
20. Tr. Gabor Lazar: Fumado kaj la metabolo de kelkaj medikamentoj, Eventoj, n-ro 207
angle:
concentration 1. being focused 2. titer, titre
beloruse:
канцэнтрацыя
ĉine:
专心 [zhuānxīn], 浓度 [nóngdù], 专注 [zhuānzhù]
france:
2. concentration (teneur), teneur (quantité, proportion), titre (teneur)
germane:
Konzentration 1. Konzentriertheit, Konzentriertsein 2. Titer
hungare:
koncentráció
japane:
濃度 [のうど]
nederlande:
concentratie
pole:
koncentracja
rumane:
concentrare
ruse:
концентрация

malkoncentri

(tr)
Disigi, maldensigi: laŭ iuj fakuloj, preferindas koncentri kapitalon por disvolvi la lokon, kie estas la tri havenurboj, ol malkoncentri ĝin aparte por ĉiu el ili [21]. ANT:koncentriSUB:dilui
21. Wei Guoxiong: Trafikreto en Guanĝi, EPĈ
angle:
dilute
beloruse:
разасяроджваць, разбаўляць
ĉeĥe:
rozředit
ĉine:
冲淡 [chōngdàn], 稀释 [xīshì], 变尖 [biànjiān], 变细 [biànxì], 掺水 [chānshuǐ], 搀杂 [chānzá]
france:
diluer, allonger (diluer), couper (diluer), délayer, déconcentrer, étendre (diluer)
germane:
verdünnen
hispane:
desconcentrar, dispersar, diluir
hungare:
szétforgácsol, fellazít, felhígít
japane:
分散させる [ぶんさんさせる], 希釈する [きしゃくする]
nederlande:
deconcentreren, verdunnen
pole:
dekoncentrować
rumane:
zăpăcit
ruse:
рассредоточить, уменьшить концентрацию
slovake:
zriediť
Rim.: La radiko estis difinita en la 1a OA kiel adjektiva, kun la signifo „samcentra“. La Scienca Revuo, la Teknika Komisiono (Scienca Gazeto, dec. 1913) kaj la kompetentaj teknikistoj Vérax kaj Wüster unuvoĉe rimarkigis, ke estante tute samsignifa, kiel „samcentra“, ĝi estas senutila, kaj ke pli utilus verba radiko kun signifo „plidensigi solvaĵon, pliigi la kvanton de solvita substanco en solvaĵo“, alidire „maldilui“. Sekve, la unua senco estis eksoficialigita kaj la radiko redifinita kiel verba en la 8a OA. Tial, sekvante la ekzemplon de PIV1, ni prezentas la aferon, kvazaŭ temus pri du homonimaj radikoj, koncentr kaj koncentr, sed tio estas grandparte konvencia, precipe se konsideri la derivaĵon „koncentriĝi“, kiu havas samajn formon kaj signifon por ambaŭ radikoj, aŭ la fakton, ke kelkaj aŭtoroj, kiel ekz-e en [22], uzas samtempe „koncentrita“ kun la senco de la 8a OA kaj „koncentrigi“ kun la senco de la 1a OA.
22. H. Sienkiewicz trad. L. Zamenhof: Quo vadis?

administraj notoj

pri ~o 2.:
      La unua ekzemplo ne aspektas klara.
      [MB]
    
pri ~a :
      Mi ne komprenas la ekz-on kun "plioj galvanaj".
      [MB]
    
pri ~iteco 1.:
      Tio estas teorie ebla senco, sed sxajne malofte uzata.
      Cxu ekzistas ekz-oj de la tipo "la ~iteco de trupoj cxirkaux
      siegxita urbo", "lia ~iteco (= sinkoncentrinteco) vidigxis
      sur la strecxita vizagxo" k.s.?
      [MB]
    
pri ~iteco 2.:
      Al la sama familio apartenas ankaux "titro" (PIV1), ne en REVO.
      [MB]
    
~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~igi: Mankas dua fontindiko.
~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.