4helic/o JED
helico
- 1.
[1]
Tia neebena kurbo, ke la
angulo inter ĝia tanĝanto
ĉe punkto M kaj la rekto kun difinita direkto
trairanta punkton M ne dependas de M:
cirkla helico (situanta sur cirkla
cilindro);
duobla helico de DNA
[2];
li malfermis la pordon kaj vidis malvastan
helican ŝtuparon
[3].
Ne konfuzu kun:
spiralo;
paŝo.
- 2.
Rotacianta ŝafto aŭ
nabo kun radiaj
aloj1.b
aranĝitaj tiel, ke ĉiu el ili formas parton de
ŝraŭbforma surfaco, kiu movas ŝipon en akvo aŭ flugmaŝinon
en aero:
per kiu meĥanismo tiu speco de ŝipo estas movata,
ĉar nek velo nek remilo aŭ helico ekzistis
[4];
la pasaĝeraj avioj, kiuj funkciis per helicoj, estis relative
malrapidaj
[5].
1.
Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 35
2. Steĉjo Norvell: Vivo: Riboj, Monato, 2000/11, p. 16
3. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Vidanta Mano
4. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Urbo de Imperiestroj
5. Gilbert Ledon: https://www.monato.be/2000/007089.php, Monato, 2000/08, p. 5
2. Steĉjo Norvell: Vivo: Riboj, Monato, 2000/11, p. 16
3. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Vidanta Mano
4. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Urbo de Imperiestroj
5. Gilbert Ledon: https://www.monato.be/2000/007089.php, Monato, 2000/08, p. 5
- angle:
- 1. helix duobla ~o: double helix. 2. propeller
- beloruse:
- 1. сьпіраль, шрубавая крывая 2. шруба (карабля, самалёта), вінт, прапэлер
- ĉine:
- 推进器 [tuījìnqì], 螺旋 [luóxuán], 螺旋形 [luóxuánxíng], 螺旋線 [luóxuánxiàn]
- france:
- hélice
- germane:
- 1. Schraubenlinie, Helix, Wendel duobla ~o: Doppelhelix. 2. Schiffsschraube, Luftschraube, Propeller
- greke:
- έλικας
- hispane:
- hélice
- hungare:
- 1. csavarvonal 2. hajócsavar, légcsavar, propeller
- indonezie:
- 1. heliks 2. baling-baling, propeler
- itale:
- elica
- japane:
- つるまき線 [つるまきせん], スクリュー, プロペラ
- katalune:
- hèlix
- nederlande:
- 1. schroefdraad 2. propeller
- pole:
- 1. linia śrubowa
- portugale:
- hélice
- ruse:
- 1. спираль, винтовая кривая 2. винт (движитель), пропеллер
- ukraine:
- спіраль, ґвинтоподібна нарізка, ґвинт, пропелер