*verŝ/i PV

*verŝi

(tr)
1.
Fluigi fluaĵon el ujo: verŝi vinon el botelo en glason, inkon en inkujon; verŝi ies sangonZ ; verŝi larmojn; verŝi akvon al maroZ (vane peni).
2.
Abunde meti aŭ ĵeti sur: la suno verŝis oran lumonB ; la luno verŝis bluan lumon sur la arbaronB ; de la tuta ĉielo alaŭdoj verŝis siajn kantetojnB ; (figure) verŝi sian koleron egale sur malamikojn kaj sur amikojnZ ; verŝi insultojn sur iunZ ; verŝi ĉiujn favorojn sur iu(n); la 30-jara milito verŝis multajn malfeliĉojn kaj suferojn sur la lando(n). SIN:pluvigi.
3.
Abunde meti aŭ ĵeti en: ŝia boneco rapide verŝis en la koron de l' infano kuraĝon kaj konfidonB ; tiu sukceso verŝis freŝajn fortojn en la animojn; la Eternulo verŝis en ilin spiriton de konfuzo[1].
angle:
to pour, spill
beloruse:
ліць, выліваць, разліваць, зьліваць, наліваць, разьліваць, уліваць
france:
1. verser 2. répandre 3. emplir, remplir
germane:
1. gießen, vergießen, schütten, verschütten
hebree:
לשפוך 1. למזוג
hispane:
1. verter, derramar (un líquido) 2. derramar 3. llenar, rellenar
hungare:
1. önt 2. ont, eláraszt 3. tölt
itale:
versare, riversare, mescere, spargere (versare)
japane:
注ぐ [つぐ], 流す [ながす], こぼす
nederlande:
1. schenken, gieten
pole:
1. lać, wylewać 2. zalewać 3. wlewać, zalewać
portugale:
derramar, verter, despejar
ruse:
лить, выливать, вылить, разливать, разлить, наливать, налить, вливать, влить
slovake:
1. liať 3. liať
tibete:
བླུགས་
ukraine:
лити, розливати, розсіювати (світло і т.п.)

Verŝisto (Aqr)

AST Ekvatora stelfiguro kaj signo de la zodiako (Aquarius). SIN:Akvisto
angle:
Aquarius
beloruse:
Вадалей, Вадаліў
france:
Verseau (constellation)
germane:
Wassermann (Sternbild)
hebree:
מזל דלי
hispane:
Acuario (constelación)
hungare:
Vízöntő
itale:
Acquario (costellazione)
japane:
宝瓶宮 [ほうへいきゅう]
latinece:
Aquarius
nederlande:
Waterman (sterrebeeld)
perse:
دلو (صورت فلکی)
pole:
Wodnik (gwiazdozbiór)
portugale:
Aquário
rumane:
Vărsătorul (constelație)
ruse:
Водолей
slovake:
Vodnár

ĉirkaŭverŝi

(tr)
Ĉirkaŭigi verŝante: (figure) la hela suno [...] ĉirkaŭverŝis la homojn per varmoondoj [2].
angle:
to engulf
beloruse:
абліваць
hungare:
eláraszt (átv.)
pole:
oblewać
ruse:
облить, обливать

disverŝi

(tr)
Disigi per verŝado: disverŝi inkon sur paperojnB ; la larĝe disverŝita Volgo; (figure) disverŝi koloniojn en tutan mondon VD:semi.
angle:
to pour out, spill, diffuse
beloruse:
разьліваць
france:
répandre
germane:
ausschütten, verschütten
hispane:
derramar
hungare:
szétönt, szétlocsol
itale:
spargere (un liquido)
japane:
撒き散らす [まきちらす], ぶちまける
nederlande:
naar alle kanten uitgieten
pole:
rozlewać
ruse:
разлить, разливать
slovake:
rozliať
ukraine:
розливати

elverŝi

(tr)
Malplenigi per verŝado: edzino pli elverŝas per funelo ol edzo enverŝas per sitelo PrV ; valora rekompenco por via elverŝita sangoZ ; de la manoj ĝis lipoj la sup' elverŝiĝis PrV ; (figure) elverŝi sur iun sian koleron PrV .
angle:
to pour out, spill out (emptying)
beloruse:
выліваць, зьліваць
france:
déverser
germane:
ausschenken, ausgießen, ausschütten
hispane:
verter
hungare:
kiönt, kiont
itale:
sversare
japane:
注ぎ出す [そそぎだす], 流し出す [ながしだす], 吐露する [とろする], ぶちまける
nederlande:
uitgieten
pole:
wylewać
ruse:
вылить, выливать
ukraine:
виливати

enverŝi

(tr)
Verŝi en: trinku el la vino, kiun mi enverŝis[3]; rivero enverŝiĝis en la sovaĝan maronZ ; (figure) de la momento, kiam li aliĝis al nia anaro, en nian aferon enverŝiĝis ia nova energio[4].
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 9:5
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado super la Tombo de Karlo Bourlet, 1913
angle:
to pour in
beloruse:
наліваць, уліваць
france:
remplir, verser dans
germane:
eingießen, einschenken
hispane:
rellenar, verter en
hungare:
betölt, beönt
japane:
注ぎ込む [つぎこむ]
nederlande:
ingieten, inschenken
pole:
wlewać
ruse:
налить, наливать, влить, вливать
slovake:
vliať, naliať
ukraine:
вливати, наливати

priverŝi, surverŝi

(tr)
Malsekigi verŝante: priverŝi florojnZ , vojonB ; ĉiun nokton mi priverŝas mian liton[5]; tiuj, kiuj ĉiutage surverŝas sian panon per larmoj[6]; (figure) la okcidentan horizonton surverŝis ora koloro [7].
angle:
to water, to wet
beloruse:
заліваць, паліваць, абліваць
france:
arroser
germane:
begießen
hebree:
לשטוף, להרטיב
hispane:
regar
hungare:
megöntöz, eláztat
japane:
水をまく [すいをまく], 水をかける [みずをかける]
nederlande:
begieten
pole:
podlewać, polewać
ruse:
поливать, полить, обливать, облить
slovake:
poliať
ukraine:
обливати, поливати

superverŝi

(tr)
Tute kovri per verŝado: la plej malaltaj kampoj estis superverŝitaj[8]; Nilo superverŝas tutan Egipton[9]; (figure) la landon Gosen superverŝis ruĝo[10]; pejzaĝo superverŝita per la sunaj radioj; blanka maro superverŝita de l' pala lumo de la lunoB ; fremdaj elementoj superverŝis kaj dronigis en siajn ondojn la antaŭajn loĝantojnB . VD:bani, dronigi, inundi, saturi
angle:
to spill over, overflow, flood
beloruse:
заліваць, пераліваць
france:
inonder
germane:
überfluten
hebree:
להציף
hispane:
inundar
hungare:
elönt, eláraszt
japane:
水浸しにする [みずびたしにする]
nederlande:
overgieten
pole:
zalewać
ruse:
заливать, залить
slovake:
zaliať
ukraine:
заливати, наводнювати

korelverŝo

Klarigado, esprimado, konfido de siaj sentoj: libere elverŝi sian koronZ (senĝene diri, kion oni pensas); paroli kun korelverŝadoZ ; la prelego pri tabako transformiĝas en patosan korelverŝon pri lia malfeliĉa vivo [11].
11. -: Kalejdoskopa Serio da Eventoj, Florenca Lilio, 2006-08-04 (5)
angle:
outpouring of the heart
france:
effusion
germane:
Herzausschüttung, Offenbarung
hispane:
efusión
japane:
吐露 [とろ]
pole:
wylewność

sangoverŝo, sangoverŝado

1.
(poezie) Perfortado, batalado en kiu homoj estas mortigataj aŭ vundataj: Ve al tiu, kiu konstruas urbon per sangoverŝado kaj pretigas fortikaĵon per maljusteco! [12]; sangoverŝado neniam kondukos al la feliĉo de popolo Iŝtar ; avido […] puŝis nin […] al sangoverŝado [13]. VD:masakro
2.
REL Sanga ofero: kaj laŭ la leĝo, preskaŭ ĉio puriĝas per sango kaj sen sangoverŝado ne fariĝas absolvo [14].
VD:buĉado
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ĥabakuk 2:12
13. trad. senlime: La Granda Diktatoro, 2005
14. La Nova Testamento, Al la Hebreoj 9:22
angle:
1. bloodshedding, spilling of blood
france:
1. effusion de sang
germane:
1. Blutvergießen
hispane:
1. derramamiento de sangre
japane:
流血 [りゅうけつ], 殺戮 [さつりく]
pole:
1. przelanie (czyjejś) krwi
ruse:
1. кровопролитие 2. пролитие крови
ukraine:
кровопролиття

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
V~isto: Mankas dua fontindiko.
V~isto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
dis~i: Mankas verkindiko en fonto.
el~i: Mankas verkindiko en fonto.
en~i: Mankas verkindiko en fonto.
pri~i, sur~i: Mankas verkindiko en fonto.
super~i: Mankas verkindiko en fonto.
korel~o: Mankas verkindiko en fonto.