1zodiak/o

zodiako

AST
1.
Ĉiela zono, kies mezon okupas la ekliptiko, kaj kiu enhavas ĉiujn poziciojn de la planedoj, kaj krome la 13 stelarojn, kiujn ŝajnas trairi la suno dum sia jara rondiro.
2.
La sama ĉiela zono, dividata ekde la printempa ekvinokso en 12 samlarĝajn partojn (signoj de zodiako) uzatajn en astrologio: oni ne devas forgesi kiu stelo kaj kiu signo de la Zodiako estras la malsanulon [1].
Rim.: La zodiakaj signoj ricevis siajn nomojn antaŭ ĉ. 2000 jaroj de la stelaroj kiuj tiutempe videblis en la koncernaj ĉielpartoj. Pro la malrapida movo de la ekvinoksoj laŭlonge de la ekliptiko, la astronomia kaj astrologia zodiako ne plu koincidas.
PRT:Bovo, Fiŝoj, Ĝemeloj, Kankro, Kaprikorno, Leono, Pesilo, Pafisto, Skorpio, Ŝafo, Verŝisto, Virgulino
angle:
zodiac
beloruse:
задыяк
ĉeĥe:
zodiak, zvířetník, zvěrokruh
france:
zodiaque
germane:
Tierkreis
greke:
ζώδιο
hebree:
גלגל המזלות
hispane:
zodiaco, zodíaco
hungare:
állatöv, zodiákus
itale:
zodiaco
japane:
黄道帯 [こうどうたい], 獣帯 [じゅうたい]
katalune:
zodíac
nederlande:
dierenriem
perse:
دایرةالبروج، منطقةالبروج، فلک‌البروج
portugale:
1. zodíaco 2. zodíaco
ruse:
зодиак
slovake:
zodiak, zverokurh, zvieratník
svede:
zodiak, djurkrets
turke:
burçlar kuşağı, Zodyak
ukraine:
зодіак

Signoj de zodiako
CC BY-SA 4.0  [2]
2. Eugenio Hansen, OFS, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Zodiako.svg

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.