4ĝemel/o ZR

ĝemelo

PIV2 Dunaskito: montriĝis, ke ĝemeloj estas en ŝia ventro [1]; ni ekveturis en ŝipo Aleksandria, kiu travintris ĉe la insulo kaj ĝia insigno estis la Ĝemeloj (vd Dioskuroj) [2]; [li] havis du knabojn ĝemelojn, ili tiel similis unu la alian, kiel du akvaj gutoj [3]; mi havis kelkafoje okazon renkonti […] ĝemelojn aŭ ĝemelinojn [4].
Rim.: Troviĝas en PV pli ampleksa difino, nome „ĉiu el la idoj, naskitaj ĉe la sama akuŝo“, kiu difino ŝajnas allasi, ke ankaŭ trinaskitojn, kvarnaskitojn ktp oni nomu ĝemeloj. Tamen la koncernan difinon sekvas indiko „dunaskito“, kvazaŭ temus pri sinonimo. Ĉiuokaze la nedisputeblaj uzekzemploj kun pli ol du samtempaj naskitoj ne abundas, se ili entute ekzistas. Oni povas citi: jes, respondas la simplanimulino, mi havos kvin ĝemelojn [5] , sed ĝuste temas pri simplanimulino... En PIV2 oni revenis al la etimologia signifo, kiun ni ĉi tie prezentas.
angle:
twin
beloruse:
блізьняты
bretone:
gevell (ak.)
bulgare:
близнак
ĉeĥe:
dvojče
ĉine:
双晶 [shuāngjīng], 孖 [zī], 双筒枪 [shuāngtǒngqiāng]
france:
jumeau (subst.), besson
germane:
Zwilling
greke:
δίδυλος
hebree:
תאום
hispane:
gemelo
hungare:
iker
indonezie:
kembar
itale:
gemello
japane:
双生児 [そうせいじ], 双子 [ふたご]
katalune:
bessó
nederlande:
tweeling
perse:
دوقلو
pole:
bliźniak
portugale:
gêmeo
rumane:
geamăn
ruse:
близнец
svede:
tvilling
ukraine:
близнюк

Ĝemeloj (Gem) (♊︎)

AST
Stelfiguro kaj signo de la zodiako (Gemini): la signoj de la Zodiako en junio estas Ĝemeloj kaj Kankro [6]; M35 estas malfermita stelamaso en konstelacio Ĝemeloj [7].
angle:
Gemini
beloruse:
Блізьняты
bretone:
Gevelled
bulgare:
Близнаци
ĉeĥe:
Blíženci
ĉine:
双子座 [shuāngzǐzuò]
france:
Gémeaux
germane:
Gemini, Zwillinge
hebree:
תאומים
hispane:
Géminis
hungare:
Ikrek
indonezie:
Gemini, Jauza, Mintuna
itale:
Gemini, Gemelli
katalune:
(els) Bessons, gèmini
latinece:
Gemini
nederlande:
tweeling
perse:
دوپیکر، جوزا
pole:
Bliźnięta (gwiazdozbiór)
portugale:
Gêmeos
rumane:
Gemenii (constelație)
ruse:
Близнецы
svede:
Tvillingarna

administraj notoj