kupl/i Z

kupli

(tr)
1.
TEK Funkciigi kune du aŭ plurajn similajn partojn de maŝino, maŝinojn aŭ elektrajn elementojn por la sama kaj komuna laboro: li aĉetis taksion de la marko Volkswagen, kaj muntis kameraon sur ties tegmento, kuplante ĝin al la distanc-mezurilo de la aŭto [1]; (figure) en la kazo de la Komodo-varano, ĝia malmulteco, kuplita al ĝia giganteco, stimulas la intereson de multaj homoj [2]; VD:kluĉi
2.
ELE Trapasigi la radioelektran energion de unu cirkvito en alian per alproksimigo de tiuj cirkvitoj aŭ de ilia interkonekto. VD:komuti, konekti, kun(igi), (kun)ligi
3.
(figure) Kunigi, parigi: observi la neston de blanka cikonio – de kuplado, dum elkovado de ovmetadoj ĝis elflugado de junaj cikonioj el la nesto [3]; iaj marsupi-havaj bestoj kupliĝas tiel intense kaj energie, ke ili ofte mortas dum la seksa agado [4]. VD:svati
1. Monato, István Ertl: Perspektivoj el rubujo, 2011
2. Wim de Smet: La „drakoj” de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo, Monato, 2000/06, p. 18
3. Monato, Julius Hauser: Cikonioj interrete, 2012
4. Monato, Roberto Pigro: Nekovrilaj malkovroj, 2014
angle:
1. couple, unite, join up 2. couple
beloruse:
счапляць, счэпліваць, зьвязваць, злучаць
ĉeĥe:
pářit (se), přivěsit, spojovat, spřáhnout, řadit rychlost
france:
coupler
germane:
1. kuppeln, koppeln 2. koppeln 3. paaren, verkuppeln
hungare:
csatol, összekapcsol (energiaátvitelre)
katalune:
1. acoblar 2. connectar
nederlande:
koppelen
pole:
łączyć
rumane:
conecta, combina
ruse:
1. сцеплять, соединять 2. соединять
slovake:
pripojiť, privesiť, spojiť
ukraine:
з’єднувати, зв’язувати, зчіплювати, спаровувати, парувати, злучати (тварин)

kuplo

Ago kupli kaj la rezulto de tiu ago: kvankam la [forcej]efiko estas fizike simple komprenebla kaj konata de pli ol cent jaroj, la detaloj kun la multaj kontribuoj kaj kelkaj kontraŭagantoj, retrokuploj, nestabilecoj, prokrastotempoj kaj regionaj diferencoj estas komplikaj [5].
beloruse:
счапленьне (дзеяньне), злучэньне
ĉeĥe:
páření, spínání, spřažení
france:
couplage
germane:
Kuppeln, Koppelung
hungare:
csatolás, összekapcsolás (energiaátvitelre)
katalune:
acoblament
nederlande:
koppeling
pole:
łącze, sprzęg
rumane:
conexiune, cuplaj
ruse:
сцепление, соединение
slovake:
párenie, spriahanie, spínanie

kuplilo

Aparato por kupli: faliga kuplilo [6]; centrifuga kuplilo [7].
angle:
coupler, coupling
beloruse:
счапленьне (прылада), сашчэп
ĉeĥe:
spojka, spínací zařízení, spřáhlo
germane:
Kupplung
hungare:
csatoló, tengelykapcsoló, kuplung
katalune:
acoblador
nederlande:
koppelstang
pole:
sprzęgło
rumane:
ambreiaj
ruse:
сцепление (устройство), сцепляющая муфта
slovake:
spojka, spriahadlo
ukraine:
зчіпка, сполучний/з’єднувальний пристрій/прилад, зчіпна муфта

administraj notoj