*fianĉ/o PV

*fianĉo

1.
GEN Edziĝonto; viro interkonsentinta formale estontan edziĝon: je la noktomezo estis ekkrio: jen la fianĉo! eliru al li renkonte [1]; ŝi ja havas jam fianĉon kaj hodiaŭ oni festos la edziĝon [2]; la pastroj balancadis la fumilojn kaj la gefianĉoj donis unu al la alia la manon kaj ricevis la benon [3]; la fianĉo trompita estis avertota, ke lia estonta edzino apartenas al alia viro [4]; fianĉon de l' sorto difinitan forpelos nenia malhelpo PrV .
2.
Viro serĉanta konvenan parulon por geedziĝo: filino de urba ĝardenisto rifuzis al du bonaj fianĉoj nur tial, ke ili ne posedis poŝhorloĝon [5]; multe da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas PrV ; kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝis PrV .
angle:
1. fiance, fiancé
bulgare:
 годеник
france:
1. fiancé
germane:
1. Verlobter 2. Freier (auf Brautsuche)
hispane:
1. prometido, novio 2. hombre casadero, pretendiente
hungare:
1. vőlegény 2. házasulandó legény
ide:
 fiancitulo
itale:
1. fidanzato
katalune:
1. promés, xicot 2. casador
nederlande:
 verloofde (ma.)
pole:
1. narzeczony 2. kawaler do wzięcia
portugale:
 noivo, nubente
ruse:
 жених
ukraine:
 наречений, жених

*fianĉino [6]

1.
GEN Edziniĝonto; virino interkonsentinta formale estontan edziĝon: en la salono estis neniu krom li kaj lia fianĉino [7]; kiel bela estas via amo, […] mia fianĉino [8]! Jozef ankaŭ supreniris […al] Bet-Leĥem, ĉar li estis el la domo kaj familio de David, por esti registrita kun sia fianĉino Maria [9]; vi vidas, kian belan fianĉinon vi ricevis [10]; kaprica fianĉino restos eterne fraŭlino PrV .
2.
Virino serĉanta konvenan parulon por geedziĝo: por anstataŭigi la virinon, kiun vi perdis, vi tre facile trovos dek fianĉinojn [11]; sian edzinon Malanja'n, kiu fraŭline estis la plej riĉa kaj plej bela fianĉino en la tula vilaĝo, li amis pasie [12].
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, -in'
7. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 26
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta Kanto 4:10
9. La Nova Testamento, Luko 2:5
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
11. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dua
12. A. Edelmann, trad. I. Kaminski: La forgesita pipo, Fundamenta Krestomatio, 1904
angle:
1. fiancee, fiancée
bulgare:
 годеница
france:
1. fiancée
germane:
1. Verlobte 2. Freierin
hispane:
1. prometida, novia 2. mujer casadera
hungare:
 eladó lány 1. menyasszony
ide:
 fiancitino
itale:
1. fidanzata
katalune:
1. promesa, xicota 2. (noia) núbil
nederlande:
 verloofde (vr.)
pole:
1. narzeczona 2. panna na wydaniu
ruse:
 невеста
tibete:
 ཆང་ས་རྒྱག་ཡག་གི་མཛའ་གྲོགས་
ukraine:
 наречена

fianĉigi, fianĉinigi

(tr)
GEN Fari iun fianĉo aŭ fianĉino: ŝi volas fianĉigi mian fraton je ŝia fratino [13]; mi fianĉigis vin al unu edzo, por ke mi prezentu vin kiel ĉastan virgulinon al Kristo [14].
13. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
14. La Nova Testamento, II. Korintanoj 11:2
angle:
 affiance, betroth
bulgare:
 сгодявам
france:
 fiancer
germane:
 verloben
hispane:
 prometer en matrimonio
hungare:
 eljegyez
ide:
 fiancar
itale:
 fidanzare, promettere in sposo/a
katalune:
 prometre (la mà)
nederlande:
 verloven
ruse:
 обручить
ukraine:
 заручати (хлопця)

fianĉiĝi, fianĉiniĝi

(ntr)
GEN Promesi edziĝi aŭ edziniĝi al iu: li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto post tri monatoj estos la edziĝo [15]; mi fianĉiniĝis kun princo [16]; ĉu estas eble ke vi ambaŭ fianĉiĝis [17]? ne ĉiu fianĉiĝas, kiu svatiĝas PrV ; fianĉiĝis ― por ĉiam ligiĝis PrV .
angle:
 get engaged, become engaged
bulgare:
 се ангажирам
france:
 se fiancer
germane:
 sich verloben
hispane:
 prometerse en matrimonio
hungare:
 eljegyzi magát
ide:
 fianceskar
itale:
 fidanzarsi
katalune:
 prometre's
nederlande:
 zich verloven
pole:
 zaręczać się
ruse:
 обручиться
ukraine:
 заручатися (про хлопця)

fianĉiĝo, fianĉiniĝo, gefianĉiĝo

GEN Solena promeso por edziĝi aŭ edziniĝi al iu: heroldoj rajdadis tra la tuta urbo kaj sciigadis la fianĉiĝon [18]; oni festis la fianĉiĝon de la filino [19]; la florojn […] ŝi obstine rifuzis dum sia fianĉiniĝo [20]; nu, li diris, viŝante per sia poŝtuko sian frunton sangadantan, jen estas gefianĉiĝoj, kies elmontroj havas karakteron nekomunan [21]; oni asertis, ke li tuj edziĝos, kaj ke oni tiam festas lian fianĉiĝon [22]; fianĉiĝo ne estas edziĝo PrV .
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo
20. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekkvina
21. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dektria
22. A. Fournier, trad. R. Bernard: La Granda Meaulnes, p. 146
angle:
 engagement, betrothal
bulgare:
 ангажимент
france:
 fiançailles
germane:
 Verlobung
hispane:
 compromiso
ide:
 fianco
nederlande:
 verloving
pole:
 zaręczyny
ukraine:
 заручини (хлопця)

administraj notoj