partner/o PIV1
partnero
-
Kunulo:
- a)
Kunpartoprenanto en entrepreno, en ludo: Ligo de Nacioj […] havigis al la Movado unuafoje ian partneron sur internacia kampo [1]; kiam temas pri partnereco: se malhonestulo estas partnero de honestulo, kiam la partnereco finiĝis oni neniam trovas ke la honestulo ricevas pli ol la malhonestulo [2]; koaliciaj partneroj de LDP spertis malvenkojn [3]; ni serĉas partnerojn por eŭropa projekto [4].
- b)
- Parulo: la ĉefa malfacilaĵo de la paro kuŝas en la fakto, ke oni tute ne scias kia estas la partnero, ĉar oni ignoras kia oni mem estas [5]; kelkaj poloj ĉirkaŭ ni ne normale tenas sian partnerinon, sed metis siajn brakojn trans ŝiajn ŝultrojn, por senti pli senperan proksimecon [6]; grandaj viraj misoj: troa memfido, maltroa atento pri la partnerino, ronkado kaj mensoga elokvento [7].
1.
Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
2. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Unu
3. Igarasi Takeo: Koalicio kontuzita, Monato, 2000/09, p. 7
4. R. G. Fröhlich: Eŭropaj Partneroj serĉataj..., 2007-03
5. IVI: Ĉu ni scias ami nian partneron?, 2007
6. Ulrich Matthias: Fajron sentas mi interne, IV
7. Monato, last: Virtoj geviraj, 2005
2. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Unu
3. Igarasi Takeo: Koalicio kontuzita, Monato, 2000/09, p. 7
4. R. G. Fröhlich: Eŭropaj Partneroj serĉataj..., 2007-03
5. IVI: Ĉu ni scias ami nian partneron?, 2007
6. Ulrich Matthias: Fajron sentas mi interne, IV
7. Monato, last: Virtoj geviraj, 2005
- angle:
- partner
- ĉeĥe:
- partner, společník
- france:
- associé, partenaire
- germane:
- Partner
- nederlande:
- partner
- pole:
- partner
- portugale:
- parceiro
- rumane:
- partener
- slovake:
- partner, spoločník
- ukraine:
- партнер
partneri
- france:
- être associé avec, avoir pour partenaire
- germane:
- in Partnerschaft treten
- nederlande:
- partner zijn
- pole:
- partnerować
- portugale:
- ser parceiro de
- rumane:
- parteneriat
- ukraine:
- бути партнером, виступати партнером