2ekvilibr/o PV

ekvilibro

1.
Stato de korpo, ĉe kiu kontraŭaj fortoj efikantaj sur ĝin sin reciproke nuligas: statika, dinamika ekvilibro; li povis bone observadi la malgrandan elegantan sinjorinon, kiu senlace staris sur unu piedo, ne perdante la ekvilibron [1]; ili penis per la flugiloj teni sin en ekvilibro kaj tamen ili ĉiam estis en danĝero fali malsupren [2]; fortike apogis sin dum momento unu al la alia, kaj almenaŭ en tia maniero ili povis konservi la ekvilibron [3]; la pesilo nur escepte […] troviĝis en ekvilibro [4]. SIN:egalpezo
2.
(figure) Bonorda egaleco de potenco aŭ de valoro inter kontraŭaj aferoj: li perdadis ĉian spiritan ekvilibron, se la maŝinisto faris eĉ la plej malgrandan eraron [5]; pro tuŝita, pure vira ambicio, Vitalij perdis la animekvilibron Metrop ; certigi la eŭropan ekvilibron kaj pacon [6]; la mono certigas la socian ekvilibron, por ke ĉiu sciu, kio estas lia propraĵo [7]; konfliktoj ne preteriris la novan organizaĵon, kaj […] ĝi ĉiam pene devis lukti por sia ekvilibro [8]; ekvilibro inter la duspecaj aŭtoritatoj ebligis al la svisaj respublikoj grandan ekonomian prosperon [9]; ekvilibro inter bezonoj kaj ebloj [10]; en li la psikaj fortoj mobiliziĝis por rekonkeri taŭgan ekvilibron kaj la plaĉan senton povi ami [11]; estas neelteneble lasi ŝvebi en la aero demandofrazon sen restarigi la ekvilibron per respondo [12]; ĉefministro Andrius Kubilius konsideras ekvilibron en la bilanco de la socia asekuro […] kiel la plej gravan atingon [13]; laŭ merkata enketo inter la oferto kaj bezono de laktaj produktoj jam estas ekvilibro, kaj plua kresko de la vendokvanto apenaŭ estas ebla [14]; leĝoj provas trovi ekvilibron inter individuaj kaj komunaj interesoj [15]; la ekvilibro inter fajna aromo kaj subtila amareco donas al tiu ĉi biero unikan lokon en la riĉa belga biertradicio [16]. VD:akordo1, egalanimeco, harmonio, stabileco
angle:
equilibrium, balance
beloruse:
раўнавага, балянс
ĉeĥe:
rovnováha
ĉine:
权衡 [quánhéng]
france:
équilibre
germane:
Gleichgewicht
hispane:
equilibrio
hungare:
egyensúly
japane:
均衡 [きんこう], 平衡 [へいこう], 釣合い [つりあい]
nederlande:
evenwicht
pole:
1. równowaga, balans 2. równowaga
portugale:
equilíbrio
ruse:
равновесие, баланс
slovake:
rovnováha
ukraine:
рівновага

ekvilibri

1.
(ntr)
Esti en ekvilibro: Ernest Mach klarigis al aŭskultantaro la esencon de la tiel nomata „nula komenco de termodinamiko“, nome: se du sistemoj A kaj B termike ekvilibras kun la tria sistemo C, do ili nepre termike ekvilibras inter si [17].
2.
(x)
Teni ekvilibron: mi tiris la hundon kaj samtempe mi devis ekvilibri pro la potoj en la dekstra mano [18]; finance ekvilibrita, senprofita kaj sendeficita [19]; la malfeliĉa virino estas tiel perfekte ekvilibrata, kiel se neniam ŝi estus malsaniĝinta [20]; li tiel bona, tiel kvieta, tiel ĝuste ekvilibrata, ne sciis kian sintenadon konservi antaŭ tiu fraŭlino kruela, kolerema, tute forportita de ŝia pasio [21]. VD:balanci, egaligi
17. La Ondo de Esperanto, 2000, No 3 (65)
18. J. Baghy: Sur Sanga Tero, 1933
19. La Ondo de Esperanto, 2000, No 4 (66)
20. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvara
21. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dua
angle:
be in equilibrium, be in balance
beloruse:
1. быць у раўнавазе, быць ураўнаважаным 2. трымаць раўнавагу
ĉeĥe:
být v rovnováze
france:
être en équilibre, se tenir en équilibre
germane:
1. im Gleichgewicht sein 2. das Gleichgewicht halten, ausgleichen
hebree:
לאזן
hispane:
estar en equilibrio
hungare:
1. egyensúlyban van 2. egyensúlyoz
japane:
釣り合っている [つりあっている], 平衡を保っている [へいこうをたもっている]
nederlande:
1. in evenwicht zijn 2. in evenwicht blijven
pole:
1. być w równowadze 2. balansować, utrzymywać w równowadze, utrzymywać równowagę
ruse:
1. быть в равновесии 2. держать равновесие
slovake:
držať v rovnováhe
ukraine:
знаходитися в рівновазі, балансувати

ekvilibrigi

(tr)
Meti en staton de ekvilibro: fine la glaciejo submetiĝas, kaj la akvo torente eniras la fendojn por ekvilibrigi la nivelon [22]; ekvilibrigi la ŝtatan buĝeton [23]; ekvilibrigi enspezojn kaj elspezojn [24]; nur per drastaj ŝparoj en la konsumo oni povos ekvilibrigi postuladon kaj proponadon [25]. VD:kompensi, reguligi1, stabiligi
22. G. Pons: Admirinda rezervejo, Monato, jaro 1997a, numero 3a, p. 13a
23. Monato, Roland Rotsaert: Evitenda evoluo, 2005
24. La Ondo de Esperanto, 2003, № 8-9 (106-107)
25. R. Rotsaert: Nehaltigeblaj prezaltiĝoj, Monato, jaro 2000a, numero 11a, p. 8a
angle:
balance, stabilize
beloruse:
ураўнаважыць, збалянсаваць
ĉeĥe:
uvést do rovnováhy, vyvážit
france:
équilibrer, stabiliser
germane:
ins Gleichgewicht bringen, ausbalancieren, austarieren
hebree:
לאזן
hispane:
equilibrar
hungare:
kiegyensúlyoz, egyensúlyba hoz
japane:
釣り合わせる [つりあわせる], 均衡をとる [きんこうをとる]
nederlande:
in evenwicht brengen, uitbalanceren
pole:
zrównoważyć, stabilizować
ruse:
уравновесить, сбалансировать
slovake:
uviesť do rovnováhy
ukraine:
урівноважувати

ekvilibristo

TEA Cirka artisto, speciale lerta por konservi la ekvilibron en gimnastikaj ludoj: Olego Popov […] laboris en moskva cirko kiel ekvilibristo sur drato [26]. VD:ĵonglisto, ŝnurdancisto
angle:
equilibrist
beloruse:
эквілібрыст
ĉeĥe:
ekvilibrista, provazochodec
france:
équilibriste
germane:
Äquilibrist, Gleichgewichtsakrobat, Seiltänzer
hebree:
לוליין
hispane:
equilibrista
hungare:
egyensúlyozóművész
japane:
軽業師 [かるわざし], 曲芸師 [きょくげいし]
nederlande:
koorddanser, equilibrist
pole:
ekwilibrysta
ruse:
эквилибрист
slovake:
artista (povrazolezec)
ukraine:
еквілібрист

malekvilibrigi

(tr)
Detrui ekvilibron de io: la animo pelas vin super aŭ sub aliajn, […] kiuj vin malekvilibrigas [27]; socia situacio povas dum longa tempo resti stabila [sed] enkonduko de unuopa nova faktoro sufiĉas por malekvilibrigi kaj transformi ĝin [28]; la atakoj en Usono de la 11a de septembro malekvilibrigis la tutan mondan ekonomian sistemon [29]. VD:malstabiligi, renversi, ŝanceli, skui
27. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Kvina Ĉapitro
28. Monato, Garvan Makaj: Punkto de malekvilibrigo, 2008
29. R. Rotsaert: Attac ― Atakata de sia idolo, Monato, jaro 2002a, numero 1a, p. 12a
angle:
unbalance, destabilize
beloruse:
парушыць раўнавагу, дэстабілізаваць
ĉeĥe:
porušit rovnováhu
ĉine:
失去平衡 [shīqùpínghéng]
france:
déséquilibrer, déstabiliser
germane:
aus dem Gleichgewicht bringen, destabilisieren
japane:
不均衡にする [ふきんこうにする]
nederlande:
uit evenwicht brengen, destabiliseren
pole:
wybijać z równowagi, destabilizować
slovake:
porušiť rovnováhu

administraj notoj

pri ~igi :
      Vd diskuton en la dissendolisto. Necesas pliaj ekz. Meti
      ref al kontrauxpezi (kreota). [MB]