1melodi/o PV

melodio

MUZ Sinsekvo da muzikaj sonoj agrablaj por la orelo kaj formantaj muzikan frazon: ili kantis, kaj Johano rekonis tre klare ĉiujn belajn melodiojn, kiujn li lernis [1]; ili kantis […] tre malgajajn melodiojn [2]; kreko kantis sian knaran krepuskmelodion sur la kampoj [3]; kantata laŭ la melodio de dormosignalo: Ĥore bruu niaj kantoj […] [4]; mi eĉ ekkantis la laŭmodan tangomelodion: Sub varmĉiel’ en Argentino […] [5]; se oni aŭskultas liajn poemojn sen kono de la lingvo oni estas kaptita de la versomelodio, kiu (rimarkinde!) ne apogiĝas pleje sur vokaloj, sed fortiĝas per intensa implikiĝo de la konsonantoj [6]; ŝi ekkantis valsan melodion: La, la, la! la, la, la [7]! alia kantis melodion el opero [8]; ree ludu la melodion, simple sen variacioj, mi petas [9]; la melodio plene harmoniu kun la vortoj [10]; li iras al la blindulo kaj igas lin ekludi vivan […] melodion kaj kune kun la kolego li improvizas gajan dancon [11]. VD:ario, motivo2
afrikanse:
melodie
albane:
melodi
amhare:
ዜማ
angle:
melody, tune
arabe:
لحن
armene:
մեղեդին
beloruse:
мэлёдыя
bengale:
সুর
birme:
တေးသွား
ĉeĥe:
melodie, nápěv
ĉine:
曲調 [qǔdiào], 曲调 [qǔdiào], 調子 [diàozi], 调子 [diàozi], 旋律 [xuánlù:], 調門 [diàomén], 调门 [diàomén]
dane:
melodi
estone:
meloodia
eŭske:
melodia
france:
mélodie
galege:
melodía
germane:
Melodie, Weise (Melodie)
guĝarate:
મેલોડી
haitie:
melodi
haŭse:
karin waƙa
hinde:
राग
hungare:
dallam, melódia
igbe:
Abụ olu ụtọ
irlande:
séis
islande:
lag
japane:
メロディー
jave:
melodi
jide:
ניגון
jorube:
aladun
kanare:
ಮಧುರ
kartvele:
მელოდიას
katalune:
melodia
kazaĥe:
әуен
kimre:
alaw
kirgize:
мелодия
kmere:
បត
koree:
멜로디
korsike:
quandu
kose:
uncuthu lwengoma
kroate:
melodija
kurde:
meqam
latine:
melodiam
latve:
melodija
laŭe:
ໄວ້ເພື່ອ
litove:
melodija
makedone:
мелодијата
malagase:
hira fiderana
malaje:
melodi
malajalame:
മാധുരമായ
malte:
melodija
maorie:
e waiata ana
marate:
गोडवा
monge:
suab
mongole:
аялгуу
nederlande:
melodie
nepale:
माधुर्य
njanĝe:
nyimbo
panĝabe:
ਭਜਨ
paŝtue:
موسيقی
pole:
melodia
portugale:
melodia, linha melódica
rumane:
aer
ruse:
мелодия
samoe:
fati
sinde:
ڪيترا سريلا
sinhale:
තනු නිර්මාණය
skotgaele:
fonn
slovake:
melódia, nápev, nôta
slovene:
melodijo
somale:
luuq
ŝone:
chuni
sote:
lipina tsa thoriso
sunde:
melodi
svahile:
kuimba
taĝike:
оҳанг
taje:
เมโลดี้
tamile:
மெல்லிசை
tatare:
көй
telugue:
శ్రావ్యత
ukraine:
мелодія
urdue:
میلوڈی
uzbeke:
kuy
vjetname:
giai điệu
zulue:
ihubo

melodia

MUZ Sonanta kiel melodio, pro flueco agrabla por la orelo: melodia kaj trankvila voĉo [12]; la muziko fariĝis pli kaj pli melodia kaj klara [13]; aŭdiĝis la melodia signalo, akompanata de la tamburtrilo Metrop ; la muzikoj varias de sufiĉe melodiaj ĝis tute senmelodiaj, sed ege frapaj [14]. VD:bonsona, belsona, harmonia, orelplaĉa
angle:
melodious, melodic, songful, tuneful
beloruse:
мэлядычны
ĉeĥe:
melodický, zpěvný
ĉine:
悠扬 [yōuyáng], 悠揚 [yōuyáng], 悅耳 [yuèěr], 悦耳 [yuèěr]
france:
mélodieux, mélodique
germane:
melodisch
hungare:
dallam-, dallamos, melodikus
japane:
旋律の [せんりつの], 旋律的な [せんりつてきな], 豊かな旋律の [ゆたかなせんりつの], 調べの美しい [しらべのうつくしい], 耳に心地よい [みみにここちよい]
katalune:
melòdic
nederlande:
melodieus
pole:
melodyjny
portugale:
melodioso, melódico, harmonioso
ruse:
мелодичный
slovake:
melodický
ukraine:
мелодійний, благозвучний

frazmelodio

LIN Vario de voĉalteco, kiu karakterizas la tuton de frazo; tono1.b: oni uzas voĉaltecon por frazmelodio, do por aldoni neleksikan signifon al diraĵoj [15]; li pretus ĵuri, ke Marta Bolomaj pasigis sian tutan vivon en Valĉefa […]: la frazmelodio, la neakademia uzo de prepozicia infinito kaj la eliziado, laŭ la fama regulo de l’ sanktavalaj lernejoj [16]. SIN:intonacio
beloruse:
інтанацыя (музычнай фразы)
ĉeĥe:
intonace věty
ĉine:
单声圣歌的初句 [dānshēngshènggēdechūjù], 單聲聖歌的初句 [dānshēngshènggēdechūjù], 咏唱 [yǒngchàng], 詠唱 [yǒngchàng]
france:
mélodie de phrase
germane:
Satzmelodie, Intonation
pole:
melodia zdania
slovake:
intonácia vety

administraj notoj