*konstru/i UV
*konstrui
(tr)
- 1.
Firme kunigi el iuj partoj laŭ plano ion daŭran por utiligo:
konstrui domon
[1]
[2]
[3],
turon
[4]
FK
[5],
ponton
[6],
kanalon
[7],
altaron
[8]
[9],
sunhorloĝon
FK
;
li konstruis urbon, kaj li donis al la urbo nomon
laŭ […] sia filo: Ĥanoĥ
[10];
(figure)
konstrui kastelojn en la aero
(priparoli aferojn belajn sed neeblajn)
;
kiu ĉe l' vojo konstruas, tiun ĉiu
instruasPrV
;
konstrui neston
[11]
[12]
[13],
vojon
[14],
ŝipon
[15]
[16];
ili konstruis multe da simplaj sed efikaj hidraŭlikaj maŝinoj, per kiuj oni
povis ĉerpi akvon
[17];
la sateliton […] konstruis spertuloj de la teknologia universitato de
la urbo Kaunas
[18];
teamo de la [instituto…] konstruis homan-komputilan
interfacon
[19];
speciala pafilo […] laŭcele konstruita
ChR
;
kiu ĉe l' vojo konstruas, tiun ĉiu instruas
PrV
;
al pec' pecon algluas, kiu neston konstruas
PrV
.
projekti,
ĉarpenti1,
masoni1,
munti1
elfari,
fasoni2,
produkti2- 2.
-
Aranĝi erojn de tuto laŭ ia ordo:
konstrui teorion sur la firma fundamento de esploritaj faktoj
Ret
;
la Eternulo konstruis el la ripo […] virinon
[20];
bone konstruita homo
BdV
[21];
bestoj konstruitaj kiel la homo
EE
;
bonege konstruitaj organoj de voĉo
Marta
;
ĉiu lingvo natura konstruiĝis blinde per la vojo de
amasiĝado de la plej diversaj kaj pure okazaj
cirkonstancoj
EE
.
kombini1,
komponi,
konsistigi,
kunmeti,
sintezi,
verki - 3.
- (figure)
Organizi ion abstraktan laŭ difinita formo:
konstrui sian fizikan ekzistadon sur io
Marta
;
tiu tutmonda amo, kiu ĉion konstruas, konservas
kaj feliĉigas
[22];
firma fundamento, sur kiu estas konstruita la moderna Universala Esperanto-Asocio
EeP
;
necesas konstrui la federacion ne nur sur bazo de aliĝantaj ŝtatoj, sed samtempe
sur bazo de aliĝantaj individuoj
FSp
.
establi,
fondi - 4.
Regule kunmeti vorton kun alia vorto aŭ speciala formo de
vorto:
oni konstruas ĉiujn esperantajn verbojn kun la helpa verbo
„esti“;
tiu prepozicio latine konstruiĝas kun la akuzativo.
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 3:3
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Zeĥarja 5:11
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
4. La Nova Testamento, Luko 14:28
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro X
6. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VI
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 22:23
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 24:21
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 4:17
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 20:36
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
18. Monato, last: Kosma kubo, 2014
19. Monato, Oliver Kim: Robota mano regata de pensoj, 2007
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 2:22
21. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro III
22. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Zeĥarja 5:11
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
4. La Nova Testamento, Luko 14:28
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro X
6. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VI
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 22:23
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 24:21
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 4:17
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 20:36
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
18. Monato, last: Kosma kubo, 2014
19. Monato, Oliver Kim: Robota mano regata de pensoj, 2007
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 2:22
21. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro III
22. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
- afrikanse:
- bou
- albane:
- ndërtuar
- amhare:
- መገንባት
- angle:
- 1. build, construct, erect, make, put up, set up 2. establish, organize 3. construct, craft
- arabe:
- بناء
- armene:
- կառուցել
- azerbajĝane:
- qurmaq
- beloruse:
- будаваць, пабудаваць
- bengale:
- নির্মাণ
- birme:
- တည်ဆောက်
- bosne:
- graditi
- bulgare:
- строя, построявам, изграждам
- ĉeĥe:
- budovat, konstruovat, sestrojit, stavět, stavět
- ĉine:
- 修 [xiū], 修建 [xiūjiàn], 修筑 [xiūzhù], 建 [jiàn], 建构 [jiàngòu], 建筑 [jiànzhù], 建設 [jiànshè], 打造 [dǎzào], 搭建 [dājiàn]
- dane:
- bygge
- estone:
- ehitada
- eŭske:
- eraikitzeko
- filipine:
- magtayo
- france:
- construire 1. bâtir, édifier ~i kastelojn en la aero: bâtir des châteaux en espagne. 2. former, organiser 3. former, organiser 4. former (un mot, une phrase)
- galege:
- construír
- germane:
- 1. errichten, aufbauen, konstruieren 2. bilden, konstruieren 3. bilden, errichten 4. bilden, formen
- guĝarate:
- બિલ્ડ
- haitie:
- bati
- haŭse:
- gina
- hinde:
- बनाना
- hispane:
- construir
- hungare:
- képez, alakít 1. épít ~i kastelojn en la aero: légvárakat épít . kiu ĉe l' vojo ~as, tiun ĉiu instruas: ki az úton épít, sok bírálóra talál. 2. szerkeszt, összeállít 3. épít, alakít
- ide:
- konstruktar
- igbe:
- ewu
- indonezie:
- membangun, mendirikan
- irlande:
- a thógáil
- islande:
- byggja
- itale:
- costruire
- japane:
- ビルド
- jave:
- mbangun
- jide:
- בויען
- jorube:
- kọ
- kanare:
- ನಿರ್ಮಿಸಲು
- kartvele:
- ავაშენოთ
- katalune:
- 1. construir
- kazaĥe:
- салу
- kimre:
- adeiladu
- kirgize:
- куруу
- kmere:
- កសាង
- koree:
- 구축
- korsike:
- custruisce
- kose:
- ukwakha
- kroate:
- graditi
- kurde:
- avakirin
- latine:
- ædificabis
- latve:
- būvēt
- laŭe:
- ການກໍ່ສ້າງ
- litove:
- statyti
- makedone:
- изградба
- malagase:
- hanorina
- malaje:
- membina
- malajalame:
- പണിയുക
- malte:
- jibnu
- maorie:
- hanga
- marate:
- तयार
- monge:
- tsim
- mongole:
- барих
- nederlande:
- bouwen
- nepale:
- निर्माण
- njanĝe:
- kumanga
- okcidentfrise:
- bouwe
- okcitane:
- 1. bastir
- panĝabe:
- ਨੂੰ ਬਣਾਉਣ
- paŝtue:
- د جوړولو
- pole:
- konstruować, budować 1. konstruować, budować
- portugale:
- construir, edificar, erigir, arquitetar, fabricar
- ruande:
- kubaka
- rumane:
- construi 1. construi
- ruse:
- строить, построить
- samoe:
- fau
- sinde:
- کپن
- sinhale:
- ඉදි
- skotgaele:
- togail
- slovake:
- budovať, konštruovať, stavať, zostrojiť
- slovene:
- graditi
- somale:
- dhiso
- ŝone:
- kuvaka
- sote:
- haha
- sunde:
- ngawangun
- svahile:
- kujenga
- taĝike:
- сохтан
- taje:
- 1. สร้าง, ก่อสร้าง
- tamile:
- கட்ட
- tatare:
- төзү
- telugue:
- నిర్మించడానికి
- tibete:
- རྩིག བརྩིགས བརྩིག རྩིགས་
- ukraine:
- будувати
- urdue:
- تعمیر
- uzbeke:
- qurish
- vjetname:
- xây dựng
- zulue:
- ukwakha
konstruo
- 1.
- Ago konstrui: la konstruo daŭris tri jarojn; nenia konstruo povas esti sen bruo PrV .
- 2.
-
Maniero, laŭ kiu io estas konstruita:
regna konstruo
FK
;
tio venas de la konstruo de liaj organoj de parolo
FK
;
konstruo de la korpo
[23],
de la koro
FK
,
de lingvo
FK
;
vi ne scias la konstruon de tiu verbo.
arĥitekturo,
tektona1 - 3.
- Konstruaĵo: ni ekvidis altan konstruon; en la granda blanka konstruo [24]; ĉiu povas alporti sian ŝtonon por la kreskanta konstruo EE ; sed — ho vanta infaneco — nun mi staras ĉe la rando de terura vivo, kaj plorkriante kaj dentofrapante mi nun ekscias, ke du tiaj homoj, kiel mi, ruinige renversus la tutan konstruon de la morala mondo [25].
23.
La Nova Testamento, Al la Efesanoj 4:12
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
25. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
25. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
- angle:
- 1. construction 2. construction
- beloruse:
- 1. будоўля, будаваньне 2. канструкцыя, будова, пабудова, структура 3. будынак, збудаваньне
- bulgare:
- 1. строене, изграждане 2. конструкция 3. сграда, постройка
- ĉeĥe:
- konstrukce, stavba, výstavba
- ĉine:
- 1. 施工 [shīgōng]
- france:
- construction 1. édification 2. bâti, structure 3. bâtiment, édifice
- germane:
- 1. Errichtung, Konstruieren 2. Bau, Aufbau 3. Gebäude, Konstruktion
- hispane:
- 3. edificio
- hungare:
- 1. építés nenia ~o povas esti sen bruo: az építés zajjal jár. 2. konstrukció, felépítés, szerkezet 3. épület
- ide:
- 2. konstrukto
- indonezie:
- 1. pembangunan 2. konstruksi 3. bangunan
- itale:
- costruzione
- japane:
- 建築 [けんちく], 建設 [けんせつ], 構造 [こうぞう], 構成 [こうせい]
- katalune:
- 2. edifici
- nederlande:
- 1. constructie 2. constructie 3. gebouw
- okcitane:
- 2. bastiment
- pole:
- 1. budowanie 2. konstrukcja, budowa 3. konstrukcja, budowla
- rumane:
- 2. structură 3. construcție
- ruse:
- 1. строительство 2. конструкция, построение 3. здание, постройка
- slovake:
- stavba, výstavba
- taje:
- การก่อสร้าง
konstruaĵo
Io konstruita, ekzemple
domo,
stalo,
hangaro,
budo...
:
nia konstruaĵo neniam disfalu
[26];
lia konstruaĵo supervivas milojn da ĝiaj loĝantoj
Hamlet
;
en la plej supra pinto de alta urba konstruaĵo staris kvar muroj
malvastaj
Marta
;
en la centro de la korto staris la templo: ortangula konstruaĵo,
kvardek kvincent paŝojn longa kaj kvincent larĝa
[27];
kunvenaj kaj oficaj konstruaĵoj
CKv
;
formika konstruaĵo
[28];
(figure)
UEA prezentiĝas fine de 1972 kiel fortika moderna konstruaĵo
EeP
.
aranĝo,
kreaĵo,
trabaĵo,
verko
26.
L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. La Fundamento
27. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 8a
28. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
27. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 8a
28. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
- beloruse:
- будынак, збудаваньне, канструкцыя
- bulgare:
- сграда, постройка
- ĉine:
- 建筑 [jiànzhù], 楼 [lóu], 房屋 [fángwū], 房 [fáng], 房子 [fángzi], 楼宇 [lóuyǔ], 作图 [zuòtú], 作图法 [zuòtúfǎ], 施工設計 [shīgōngshèjì]
- france:
- bâtiment, construction (bâtiment), édifice
- germane:
- Gebäude, Konstruktion
- hungare:
- épület
- ide:
- konstrukturo
- indonezie:
- bangunan
- itale:
- costruzione (edile)
- japane:
- 建造物 [けんぞうぶつ], 建築物 [けんちくぶつ], 建物 [たてもの]
- nederlande:
- gebouw
- pole:
- budynek, budowla, konstrukcja
- rumane:
- clădire, construcție
- ruse:
- здание, постройка, конструкция (металлическая и т.п.)
- taje:
- สิ่งก่อสร้าง, อาคาร
- tibete:
- ཁང་པ་
- tokipone:
- tomo
konstruejo
Loko, en kiu oni estas konstruanta domojn, grandajn
maŝinojn...:
trapasante konstruejon de la centra korpuso,
Ivagin respondis tion per la mangesto
Metrop
;
Hiukin, ŝia
bofilino registris sin por labori sur la konstruejo
[29].
29.
Saŭ J.:
La nomo de la nepeto, El popola Ĉinio, 1960-05, p. 207a-211a
- beloruse:
- будаўнічая пляцоўка
- bulgare:
- строеж
- ĉeĥe:
- staveniště
- ĉine:
- 工地 [gōngdì]
- france:
- chantier
- germane:
- Baustelle
- indonezie:
- lokasi pembangunan, lokasi konstruksi
- itale:
- cantiere
- japane:
- 建設用地 [けんせつようち], 建設現場 [けんせつげんば]
- pole:
- budowa, plac budowy
- rumane:
- construcții
- slovake:
- stavenisko
konstruisto
Homo, kiu planas kaj efektivigas konstruadon:
hakis la konstruistoj de Salomono […]
kaj pretigis lignon kaj ŝtonojn
por konstrui la domon
[30];
la konstruistoj starigis fundamenton por la templo
[31];
la malgranda Ido estis rozo belaspekta kiel tiam,
kiam la ŝipkonstruisto ŝin vidis
[32];
li tamen volis lasi mortigi la konstruiston, kiu konstruis por li
lian kastelon kun la turo kaj la dikaj muroj
[33];
antaŭ dudek jaroj li ankoraŭ laboris […] kiel simpla
altfervoj-konstruisto, liaj fingroj ankoraŭ nun estas kalaj pro la cirkelo
VaK
;
tiel granda estis la respektego al tiu kolegio,
ke la manoj de la monavidaj,
spekulemaj konstruistoj reteniĝis laŭ reĝa ordono
Iŝtar
.
arĥitekto,
ĉarpentisto,
inĝeniero,
ŝtontranĉisto
30.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. reĝoj 5:18
31. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ezra 3:10
32. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
33. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
31. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ezra 3:10
32. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
33. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
- beloruse:
- будаўнік, канструктар
- bulgare:
- строител
- ĉeĥe:
- stavař, stavbař
- ĉine:
- 建設者 [jiànshèzhě], 設計者 [shèjìzhě], 建筑工人 [jiànzhùgōngrén], 施工人 [shīgōngrén], 生产商 [shēngchǎnshāng]
- france:
- bâtisseur (subst.), constructeur (subst.)
- germane:
- Erbauer, Bauarbeiter, Konstrukteur, Maurer
- indonezie:
- pembangun
- itale:
- impresario (edile), costruttore (sost.)
- japane:
- 建築業者 [けんちくぎょうしゃ], 建設業者 [けんせつぎょうしゃ], 建設労働者 [けんせつろうどうしゃ], 建設作業員 [けんせつさぎょういん]
- pole:
- budowniczy, konstruktor
- rumane:
- arhitect
- slovake:
- stavbár, staviteľ
alkonstrui
(tr)
Konstrui
ĉe jam staranta konstruaĵo:
sur la orienta bordo de la rivero oni alkonstruos novan,
grandan lamenejon
InfanTorent2
;
oni alkonstruas novan barilparton, pli proksime al la
laboristaj domoj, kaj la
infanoj en la malgranda sablejo devas forlasi sian ludlokon
InfanTorent2
;
en la 19-a jarcento oni […] al iom pli grandaj
murfragmentoj alkonstruis domojn
[34].
- beloruse:
- прыбудаваць
- bulgare:
- пристроявам
- ĉeĥe:
- přistavět
- ĉine:
- 一体化 [yītǐhuà]
- france:
- adjoindre à une construction
- germane:
- anbauen
- pole:
- dobudować
- rumane:
- construi
- slovake:
- pristaviť
malkonstrui
(tr)
Disfaligi konstruaĵon:
ilian domon […] oni laŭ ordono de la magistrato
malkonstruis, ĉar ĝi estis tro kaduka
[35];
la domo […] devos iam esti malkonstruita,
ĉar tiel antaŭvidis la
konstruplano de la urbo Rotterdam
EeP
;
la dometo ne plu staras tie, antaŭ jaroj oni malkonstruis ĝin
brikon post briko kaj sendis ĝin al Aŭstralio, kie ĝi ankoraŭ videblas
[36];
(figure)
kronika malsano, kiu dum la lastaj jaroj iom post iom
malkonstruis liajn iam grandajn spiritajn fortojn
[37].
disbati,
detrui,
malfari,
malkomponi
35.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Malnova tomba ŝtono
36. Monato, Jack Warren: James Cook estis anglo
37. Monato, Cyreen Knockaert: Nomenklaturo: ĉu kroma esperanta finvenko?
36. Monato, Jack Warren: James Cook estis anglo
37. Monato, Cyreen Knockaert: Nomenklaturo: ĉu kroma esperanta finvenko?
- angle:
- demolish, take to pieces
- beloruse:
- разбураць, руйнаваць
- bulgare:
- разрушавам
- ĉeĥe:
- bourat
- ĉine:
- 拆 [chāi], 拆除 [chāichú], 扒 [bā]
- france:
- abattre, démolir, détruire
- germane:
- niederreißen, abbauen (ein Gebäude)
- hungare:
- lebont
- indonezie:
- menghancurkan (bangunan dsj.), merobohkan (bangunan dsj.), meruntuhkan (bangunan dsj.)
- itale:
- demolire, smantellare
- japane:
- 解体する [かいたいする], 取り壊す [とりこわす]
- nederlande:
- afbreken
- pole:
- rozbierać, burzyć, demontować
- rumane:
- dezasamblați, demolați, detonatori, desface
- ruse:
- снести, разобрать, демонтировать
- slovake:
- búrať
- taje:
- ทำลาย
prikonstrui
(tr)
- Garni per konstruaĵoj: li aĉetis la monton […] kaj li prikonstruis tiun monton, kaj al la urbo, kiun li konstruis, li donis la nomon Samario [38]; li prikonstruis la tutan difektiĝintan muregon, li plialtigis la turojn, kaj konstruis ekstere ankoraŭ alian muregon [39]; mi financas vian elekt-kampanjon kaj vi atribuas al mi permeson prikonstrui terenojn ĉe via municipo MD11 .
38.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 16:24
39. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 32:5
39. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 32:5
- beloruse:
- аббудоўваць, забудоўваць
- bulgare:
- застроявам
- france:
- bâtir (un terrain), construire (un terrain)
- germane:
- bebauen
- hungare:
- beépít
- itale:
- edificare (un terreno)
- japane:
- 建物で覆う [たてものでおおう]
- nederlande:
- bebouwen
- pole:
- obudować, zabudować
- rumane:
- zidi, clădi
- ruse:
- застроить
rekonstrui
- 1.
- Restarigi konstruaĵon tute aŭ parte detruitan: mi povas detrui la sanktejon de Dio, kaj rekonstrui ĝin en la daŭro de tri tagoj [40]; la ruinoj estos rekonstruitaj [41]; mi rekonstruis la muregon kaj ke ne restis en ĝi difektoj [42].
- 2.
- (figure) En la spirito detale kunmeti pasintan okazaĵon el indikoj, deduktoj, supozoj ktp: li rekonstruas la aferon; jen ĉi tie la aŭto puŝiĝis al la trotuaro […] la postsignoj estas klare videblaj LGA ; surbaze de tiuj restaĵoj – kelkfoje nur pecetoj de kranioj kaj de aliaj ostoj – oni povis rekonstrui en larĝaj linioj la tre longdaŭran historion de la homformiĝo Ret .
40.
La Nova Testamento, S. Mateo 26:61
41. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 36:33
42. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 6:1
41. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 36:33
42. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 6:1
- angle:
- 2. reconstruct
- beloruse:
- 1. адбудоўваць, рэканструяваць, рэстаўраваць, аднаўляць (будынак) 2. рэканструяваць
- ĉine:
- 1. 修复 [xiūfù], 整修 [zhěngxiū], 恢复原状 [huīfùyuánzhuàng], 复原 [fùyuán], 修繕 [xiūshàn], 重新建立 [chóngxīnjiànlì]
- france:
- 1. rebâtir, restaurer
- germane:
- 1. restaurieren, wiederherstellen, wieder aufbauen 2. rekonstruieren
- ide:
- 1. rikonstruktar
- indonezie:
- 1. membangun (kembali), merestorasi 2. merekonstruksi
- japane:
- 再建する [さいけんする], 建て直す [たてなおす]
- pole:
- 1. rekonstruować, odbudować
- rumane:
- 1. reconstrui
- ukraine:
- перебудовувати, відбудовувати
trakonstrui
(tr)
- Renovigi per riparo aŭ ŝanĝo de la strukturo, de la materialoj aŭ de funkciaĵoj: ŝtata mono pagis grandan trakonstruon de la biblioteko, kiu estis finita en 2009 [43].
43.
K. Kniivilä: Homoj de Putin, 2016
- beloruse:
- перабудоўваць, рэканструяваць
- ĉine:
- 改建 [gǎijiàn], 装修 [zhuāngxiū], 修繕 [xiūshàn], 整修 [zhěngxiū]
- france:
- rénover
- germane:
- umbauen, renovieren
- indonezie:
- merenovasi
- pole:
- odnawiać
- rumane:
- renova
alikonstrui
- Ŝanĝi la aranĝon de konstruita afero: oni tute alikonstruos la frazon enkondukante subpropoziciojn [44]; konkurantoj rapide alikonstruis la ŝipon „Sirius“, kiu estis konstruita nur por la bordotrafiko [45].
44.
S. Pokrovskij: lingva sondeto,
sce, 2007-11-30
45. C. Melzer, [trad. H.-G. Kaiser]: La Blua Rubando..., retmagazino Karapaco - Panoramo, 2013-05-25
45. C. Melzer, [trad. H.-G. Kaiser]: La Blua Rubando..., retmagazino Karapaco - Panoramo, 2013-05-25
- beloruse:
- перабудоўваць
- bulgare:
- преустройвам
- ĉeĥe:
- přebudovat, zadaptovat
- ĉine:
- 整修 [zhěngxiū], 改造 [gǎizào]
- france:
- réaménager, transformer (réaménager)
- germane:
- umbauen
- indonezie:
- membarui (bangunan dsj.), memperbarui (bangunan dsj.)
- japane:
- 改築する [かいちくする]
- pole:
- przebudować
- rumane:
- remodela, restabili
- slovake:
- prebudovať
antaŭkonstruaĵo
Konstruaĵo, antaŭanta la ĉefan
konstruaĵon:
ili atingis pordegon kaj antaŭkonstruaĵon,
dediĉitajn al Iŝtar, kiuj formis alirejon al vasta
korto,
en kiu staris la granda templo de Merodaĥ
[46].
Rim.: En la vortaro Minnaja (ItaEsp), ĉi tiu vorto indikas „doman prilaboraĵon“. [A. Codazzi]
46.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 11a
- beloruse:
- прыбудова
- ĉine:
- 以前的結構 [yǐqiándejiégòu], 走廊 [zǒuláng]
- germane:
- Vorbau, Vorderhaus
- hungare:
- előépület
- indonezie:
- gedung depan
- pole:
- przybudówka
- rumane:
- anexă
- ruse:
- пристройка
domkonstruejo
Loko, en kiu oni estas konstruanta domojn.
- beloruse:
- будаўнічая пляцоўка (жытла)
- ĉine:
- 建筑用地 [jiànzhùyòngdì], 工地 [gōngdì], 墺 [ào], 建造场馆 [jiànzàochǎngguǎn], 地基 [dìjī]
- germane:
- Baustelle, Baugrundstück
- itale:
- cantiere edile
- pole:
- plac budowy
- rumane:
- construcții
ŝipkonstruejo
Loko por konstrui ŝipojn:
la franca kompanio Atlantika Ŝipkonstruejo anoncis
projekton por konstrui novan naftokolektan ŝipon
[47];
du novaj mendoj de pasaĝerŝipoj, unu al la finna
ŝipkonstruejo
Kvaerner Masa kaj la alia al la germana
Meyerwerft, esperigas pli favoran estonton
[48];
malnovaj gruoj de la ŝipkonstruejo estis renovigitaj
[49].
47.
Monato, Christian Bertin: Ĉu revo
iam fariĝos realo?
48. Monato, Christian Bertin: Reĝino de la maroj
49. Monato, Lucette Échappé: Vizito al Nanto
48. Monato, Christian Bertin: Reĝino de la maroj
49. Monato, Lucette Échappé: Vizito al Nanto
- angle:
- shipyard
- beloruse:
- верф
- ĉine:
- 船厂 [chuánchǎng], 造船厂 [zàochuánchǎng], 造船所 [zàochuánsuǒ], 型造船厂 [xíngzàochuánchǎng]
- france:
- chantier naval
- germane:
- Werft
- hispane:
- astillero
- hungare:
- hajógyár
- indonezie:
- galangan (kapal), dok, guri, limbung
- itale:
- cantiere navale
- japane:
- 造船所 [ぞうせんじょ]
- pole:
- stocznia
- portugale:
- estaleiro
- ruse:
- верфь
- ukraine:
- суднобудівна верф
subkonstruaĵo
Bazo, subtera,
fundamenta aŭ subporta parto de
konstruaĵo:
turo kun neloĝata ŝtona subkonstruaĵo, kiu portis loĝeblan
surkonstruaĵon ofte lignan
[50];
tia kupolo [estas neebla] ĉar la subkonstruaĵo ne eltenus tiun pezon
MD17
;
[ili] funkciigas egajn ŝtonrompajn maŝinojn, kiuj elsputas ŝtonetojn
destinitajn por la subkonstruaĵo de la ĉefurbaj vojoj
MD08
.
soklo
- angle:
- foundation
- beloruse:
- падмурак, база, падстава
- bulgare:
- основа
- ĉine:
- 基业 [jīyè], 底座 [dǐzuò], 地基 [dìjī], 基址 [jīzhǐ], 根基 [gēnjī]
- france:
- fondation (d'un édifice), substructure
- germane:
- Unterbau, Fundament
- hungare:
- alépítmény, alap(ozás)
- indonezie:
- fondasi, fundamen
- itale:
- platea (edil.), basamento
- japane:
- 基礎 [きそ], 土台 [どだい]
- nederlande:
- fundament
- pole:
- fundament
- rumane:
- fundament
- ruse:
- база, фундамент, основание