4establ/i PV

establi

(tr)
1.
Fondi kaj ekipi ion, t.e. ejon, organizaĵon ks, ĝis tia grado, ke ĝi povas daŭre funkcii: li establis aŭtostacion, kaj nun liaj domograndaj aŭtobusoj disfosis la vojojn en kvin paroĥoj HsT ; pro la konstrua krizo li ne establas konstantan loĝejon KKr ; la novaj posedantoj prizonkamerojn rekonstruus por tie establi komfortajn apartamentojn [1]; la Komisiono establos la necesajn kontaktojn kun la lernejoj, en kiuj Esperanto estas instruata EeP . SIN:instali, malfermi, fondi, starigi
2.
Enkonduki kaj akceptigi (normon, opinion, teorion, principon) kiel kutiman, validan, eksterduban, obeendan: Unikodo estas jam establita normo [2]; la samaj principoj establitaj por Unuiĝintaj Nacioj validas ankaŭ por la t.n. specialigitaj organizaĵoj apartenantaj al la familio de UN EeP ; alia granda lingvisto, Franz Bopp, […] establis la komunajn trajtojn de la t.n. hindeŭropaj lingvoj Ret (kp malkovri4); inter la jaroj 470 kaj 460 la urboj-ŝtatoj de Sicilio sukcesis forigi la tiranecajn reĝimojn kaj establis demokration Ret ; la privilegia pozicio de la franca estis ankaŭ jure establita per longa uzado en la diplomatia praktiko EeP . VD:kutimigi, loĝigi, tradicii
1. Last: Entreprenistoj interesiĝas pri prizonoj, Monato, jaro 2001a, numero 12a, p. 9a
2. Bertilo Wennergren: Kritikaj notoj pri la Nova PIV
angle:
to establish
beloruse:
засноўваць, устанаўліваць, уладкоўваць, наладжваць, усталёўваць, адкрываць, адчыняць
ĉeĥe:
budovat, zařídit (podnik), zřídit
ĉine:
建立 [jiànlì], 組建 [zǔjiàn]
france:
établir
germane:
einrichten, etablieren
hispane:
establecer
japane:
設置する [せっちする], 開設する [かいせつする], 創立する [そうりつする], 確立する [かくりつする], 制定する [せいていする]
nederlande:
vestigen, oprichten
pole:
ustanawiać, fundować, zakładać, organizować
portugale:
estabelecer, organizar, fundar
ruse:
1. основывать, учреждать, устраивать, налаживать, открывать 2. установить, устанавливать
slovake:
ustanoviť, založiť, zriadiť
tibete:
འཛུགས་
ukraine:
засновувати, запроваджувати, улаштовувати, установлювати, налагоджувати, відкривати (торгівлю, філію)

establo

1.
Ago establi kaj ties rezulto: la persekutoj kontraŭ Esperanto kaj unuopaj esperantistoj komenciĝis kun la establo de la diktaturo en 1929 EeP ; establo de temploj kaj oferoj Rsp ; la aŭtoro de tiu verko konsideris la gramatikon kiel esencan por komparado de la lingvoj kaj establo de ilia parenceco Ret .
2.
Establaĵo: turista restoracio lin ne logis, li decidis serĉi […] malmultekostan establon, kie ĉiu babilas kun ĉiu, kaj la voĉon ne kontrolas ChB ; ĉu vi ne akceptos min en vian establon kiel kudristinon Marta ?
angle:
2. establishment
beloruse:
1. заснаваньне, усталяваньне 2. установа
ĉeĥe:
instituce, podnik, zařízení, zřízení (výsledek)
ĉine:
調整過程 [tiáozhěngguòchéng], 同意給予 [tóngyìjǐyǔ], 讓與 [ràngyǔ], 柢 [dǐ], 基 [jī]
france:
2. établissement (entreprise, organisation)
germane:
Einrichtung 1. Etablierung 2. Establissement
hebree:
מוסד
hispane:
2. establecimiento
japane:
施設 [しせつ], 機関 [きかん]
nederlande:
2. oprichting, vestiging (actief)
pole:
2. zakład, fundacja
portugale:
2. estabelecimento
ruse:
2. учреждение
slovake:
inštitúcia, podnik, zriadenie

establaĵo

EKONPOL
Io establita, precipe daŭre funkcianta organizaĵo: la muzeo pri la historio de polaj judoj […] samtempe estos nova, plurfunkcia establaĵo pri kulturo en Varsovio [3]; li parolis pri […] tro forta ligo inter giganta militestablaĵo kaj granda militserva industrio [4]. SUB:entrepreno, firmo, institucio, instituto
3. Monato, Zofia Banet-Fornalowa: Muzeo pri la historio de pollandaj judoj, 2009
4. Monato, Ian Fantom: 2007
angle:
establishment
beloruse:
установа
ĉine:
体势 [tǐshì], 警報 [jǐngbào], 設備 [shèbei], 設施 [shèshī], 保护者 [bǎohùzhě]
france:
établissement (entreprise, organisation)
germane:
Einrichtung (Organisation)
hebree:
מוֹסָד
hispane:
establecimiento
japane:
機関 [きかん]
nederlande:
vestiging (resultaat)
pole:
zakład, fundacja, organizacja
portugale:
estabelecimento
ruse:
учреждение
ukraine:
установка (пристрій, механізм)

establejo

EKONPOL
Loko, kie io estas establita; restadejo de funkcianta organizaĵo: 35 establejoj […] priservas biciklistojn kaj proponas laŭ montbiciklaj kriterioj 3- ĝis 6-tagajn bicikladojn (kune kun tranoktoj, pakaĵtransporto ktp) [5]; la urbo estas depost 1965 establejo de loĝantaroj devenantaj de la altebenaĵo [6]. VD:agentejo, centralo, kontoro, oficejo, reprezentejo, rezidejo, setlejo, sidejo, stacio2
5. Evgeni Georgiev: 900 km tra montbicikla paradizo, Monato, 2000/12, p. 20
6. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016, Atencoj kaj perfortaĵoj fone de antagonismoj pli ekonomiaj ol religiaj
angle:
establishment, place of business
beloruse:
установа
ĉeĥe:
podnik, závod
ĉine:
移民区 [yímínqū], 殖民地 [zhímíndì], 租界 [zūjiè], 开业 [kāiyè]
france:
établissement (d'une entreprise, d'une organisation)
germane:
Einrichtung (Ort), Niederlasssung
hispane:
establecimiento
japane:
施設 [しせつ]
nederlande:
zetel (v.vestiging)
pole:
zakład, siedziba (organizacji, fundacji)
portugale:
estabelecimento (sede)
ruse:
учреждение (здание), заведение
slovake:
podnik, závod

establiĝi

(ntr)
Fondiĝi, ekipiĝi kaj ekfunkcii: rapide establiĝis preskaŭ totala tutmondiĝo de la ekonomio [7]. la salamandro establiĝis en la hejmo de Maria KKr ; ja restas nur korespondebleco ... ne mirinde, se tieaj societoj malfacile establiĝas, tro facile forvelkas AzS . VD:ekloĝi, instaliĝi
7. Franz Josef Braun: Ĉu kapitalismo disfalonta aŭ triomfanta?, Monato, jaro 1998a, numero 9a, p. 20a
angle:
to become established, to get set up
beloruse:
уладкоўвацца, усталёўвацца
ĉine:
定居下來 [dìngjūxiàlái], 落戶 [luòhù]
france:
s'établir, s'installer
germane:
sich einrichten, sich etablieren, sich niederlassen
hebree:
להתיישב
japane:
設立される [せつりつされる]
nederlande:
oprichten: opgericht worden, vestigen: gevestigd worden
pole:
ustanawiać się, zakładać się, organizować się
ruse:
устраиваться, устроиться

administraj notoj