*kart/o PV

*karto

1.
Kartona aŭ plasta folieto kun aŭ por manaj aŭ presaj surskriboj, magneta aŭ elektronika registrado:
a)
Poŝtkarto: oni pakas la leterojn, poŝtajn kartojn, poŝtajn asignojn FK ; la patrino de lia edzino transdonas al li la kartojn kaj tagolibrojn de sia mortinta edzo FK .
b)
Dokumento, precipe tia havanta formon de karto1, servanta kiel rekonilo, rajtigilo, identigilo: jen estas mia karto, mi loĝas sur la Suna Flanko DL ; jen, prenu mian vizitkarton ‐ mi nun havas tutan aron da kompanioj [1]; lia vojaĝa karto estas notita por Saratovo [2]; telefonkarto [3]; identiga karto [4]; havigi al la civitanoj novajn biometrikajn identec-kartojn kaj pasportojn [5]. VD:bileto, pasporto
VD:slipo
2.
SPO Ludkarto: ĉu vi ludas violonon — ne, mi ludas kartojn DL ; li ne povas trinki kaj trinkas, li ne scias ludi kartojn kaj ludas FK ; amuzante infanojn, mi faris dometojn el kartoj [6]; (frazaĵo) meti ion sur la karton (t.e. riski, per komparo al kartluda vetado) FK ; mi sentis, ke mi metas sur la karton la tutan estontan trankvilecon mian VivZam ; meti ĉion sur la lastan karton (riski la lastan ŝancon); la vivo staras sur la karto (en ekstrema situacio) PrV ; (frazaĵo) blindulo kartojn ludi ne devas (oni ĝuste taksu siajn kapablojn) PrV .
3.
KUI Manĝokarto: manĝi laŭ la karto (kiam la kliento elektas manĝaĵojn sur la karto, kaj pagas sekve varian prezon); menukarto. VD:menuo
4.
GEOGAST(arkaismo) (evitinde) Mapo: li daŭrigas labori super siaj kartoj, partoprenas en la portugalaj ekspedicioj al la bordo de Gvineo FK ; tablo, kovrita de geografiaj kartoj FK ; ŝanĝi la politikan karton de la mondo [7]; gravurita karto de la ĉielo [8].
1. Monato, Trevor Steele: Tridek jarojn poste, 2015
2. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua
3. Alica Komloŝiova: Ne nur por infanoj, Monato, 2000/06, p. 21
4. Monato, Alice Liu: Bicikle al Nord-Koreio, 2014
5. Monato, Bardhyl Selimi: Vizoj reviziitaj, 2009
6. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IX
afrikanse:
kaart
albane:
kartë
amhare:
ካርድ
angle:
card 4. map
arabe:
بطاقة
armene:
Հարցաթերթիկ
azerbajĝane:
kart
beloruse:
карта, картка, мапа 3. мэню
bengale:
কার্ড
birme:
ကဒ်
bosne:
karticu
bretone:
kartenn
ĉeĥe:
deska přen. plošný spoj, lístek, panel
ĉine:
1. 卡片 [kǎpiàn], 借記卡 [jièjìkǎ], 名片 [míngpiàn], 卡 [kǎ], 明信片 [míngxìnpiàn], 智能卡 [zhìnéngkǎ], 信用卡 [xìnyòngkǎ] 2. 紙牌 [zhǐpái], 卡牌 [kǎpái] 4. 地图 [dìtú]
dane:
kort
estone:
kaart
eŭske:
txartel
filipine:
kard
france:
carte
galege:
tarxeta
germane:
Karte 1.a Postkarte 2. Spielkarte 3. Speisekarte 4. Landkarte
guĝarate:
કાર્ડ
haitie:
kat
hinde:
कार्ड
hispane:
1. tarjeta 2. naipe 3. carta, menú
hungare:
kártya 2. játékkártya meti ion sur la ~on: kockára tesz. meti ĉion sur la lastan ~on: mindent egy lapra tesz fel. la vivo staras sur la ~o: az élete forog kockán. 3. étlap 4. térkép
igbe:
kaadị
indonezie:
kartu
irlande:
cárta
islande:
kort
japane:
カード
jave:
kertu
jide:
קאָרט
jorube:
kaadi
kanare:
ಕಾರ್ಡ್
kartvele:
ანკეტა
katalune:
carta 1.b carnet 1. targeta 2. carta, naip meti ion sur la ~on: jugar-s'ho tot a una sola carta. meti ĉion sur la lastan ~on: jugar-se l'última carta. la vivo staras sur la ~o: penjar d'un fil. 3. carta, menú 4. mapa
kazaĥe:
кәртішке
kimre:
cerdyn
kirgize:
карта
kmere:
កាត
koree:
카드
korsike:
card
kose:
ikhadi
kroate:
kartice
kurde:
qert
latine:
pecto
latve:
kartes
laŭe:
ບັດ
litove:
kortelė
makedone:
картичка
malagase:
karatra
malaje:
kad
malajalame:
കാർഡ്
malte:
karta
maorie:
kāri
marate:
कार्ड
mongole:
карт
nederlande:
1.b identiteitskaart 1. kaart 2. speelkaart, kaart 3. menu 4. landkaart (ontr.)
nepale:
कार्ड
njanĝe:
khadi
okcidentfrise:
kaart
panĝabe:
ਕਾਰਡ
paŝtue:
کارت
pole:
karta (przest.) 1.b karta (przest.), papier (pot.) 1. karta 2. karta do gry 3. karta dań, menu
ruande:
ikarita
ruse:
1.b удостоверение, билет (членский и т.п.), талон 1. карточка 2. карта (игральная) 3. меню
samoe:
pepa malō
sinde:
ڪارڊ
sinhale:
කාඩ්
skotgaele:
cairt
slovake:
doska, panel, plošný spoj
slovene:
kartice
somale:
kaarka
ŝone:
kadhi
sote:
karete ya
sunde:
kartu
svahile:
kadi
taĝike:
корт
taje:
บัตร
tamile:
கார்டு
tatare:
карточка
telugue:
కార్డ్
tokipone:
lipu
turke:
kart
ukraine:
карта
urdue:
کارڈ
uzbeke:
karta
vjetname:
thẻ
zulue:
ikhadi

kartaro

SPO Kompleto el ludkartoj, tradicie 32 aŭ 52: tie kuŝis tri aŭ kvar ludkartaroj, kiuj estis ne kompletaj [9].
angle:
card deck
beloruse:
тальля
bretone:
c'hoari gartoù
ĉeĥe:
zeměpisný atlas
ĉine:
卡片游戏 [kǎpiànyóuxì]
france:
jeu de cartes (ensemble de cartes)
germane:
Kartenspiel, Kartenstapel
hispane:
baraja (compilación de naipes)
hungare:
kártya (egy csomag)
japane:
カード一組 [かーどひとくみ]
katalune:
baralla, naips
nederlande:
spel kaarten
pole:
talia kart
ruse:
колода (карт)
slovake:
zemepisný atlas
turke:
oyun kartı
ukraine:
карти, колода карт, атлас

balotrajtiga karto

POL En iuj landoj, oficiala karto rajtiganta je voĉdono en baloto: ili postulis, ke ĉiu ricevu sian balot-rajtigan karton [10].
10. Monato, Gbeglo Koffi/pg: Per balot-kartoj atuti, 2005
beloruse:
пасьведчаньне выбаршчыка
ĉeĥe:
voličský průkaz
france:
carte d'électeur
germane:
Wahlschein
hungare:
választói igazolvány
katalune:
targeta de votant
nederlande:
stembrief
pole:
karta wyborcza
ruse:
удостоверение избирателя, открепительный талон
slovake:
voličský preukaz
turke:
seçmen kartı

bankokarto

EKON Karto1 provizita de banko, funkcianta kiel pagilo, alivorte kiel kreditkarto, aŭ ankaŭ kiel legitimilo por transakcioj ĉe bankaŭtomato: li iom dubas, ĉu en Krimeo entute eblas elpreni monon per eksterlanda bankokarto [11].
11. K. Kniivilä: Krimeo estas nia, 2015
beloruse:
банкаўская картка
ĉine:
銀行卡 [yínhángkǎ]
france:
carte bancaire

bildkarto

POSX Poŝtkarto kies unu flanko prezentas bildon, kaj la alia estas destinita por adreso kaj mesaĝo, cetere uzata kiel objekto de kolektado, memoraĵo ktp.: karikatura bildkarto el ĉirkaŭ 1913 [12]; Jerusalemo sur bildkarto el la jaro 1933 [13].
angle:
postcard
beloruse:
паштоўка
bretone:
kartenn-bost skeudennaouet
ĉeĥe:
pohlednice
ĉine:
明信片 [míngxìnpiàn], 名信片 [míngxìnpiàn], 風景明信片 [fēngjǐngmíngxìnpiàn]
france:
carte postale illustrée
germane:
Ansichtskarte
hispane:
postal (tarjeta postal)
hungare:
képeslap
indonezie:
kartu pos
katalune:
postal, targeta postal
nederlande:
prentbriefkaart, ansichtkaart
pole:
pocztówka, widokówka
rumane:
ilustrată
ruse:
открытка
slovake:
pohľadnica
turke:
posta kartı
ukraine:
листівка

cirkvitkarto

ELE En elektronikaj aranĝaĵoj (ekzemple, komputiloj), epoksirezina plataĵo sur kiu estas muntita cirkvitaro, kun la klemoj necesaj por fiksado en framo kaj por konektado: ĉefmemoro en komputilo funkcias per integraj cirkvitoj fiksitaj sur cirkvitkarto [14].
angle:
circuit board
beloruse:
мантажная плата, пячатная плата
ĉeĥe:
deska plošného spoje osazená součástkami
ĉine:
电路板 [diànlùbǎn], 線路板 [xiànlùbǎn], 印制电路板 [yìnzhìdiànlùbǎn], 存储卡 [cúnchǔkǎ]
france:
circuit imprimé, carte (électronique)
germane:
Platine, Steckkarte (Computer)
hispane:
platina, pletina
hungare:
áramköri lap
japane:
回路基板 [かいろきばん]
katalune:
placa, placa de circuit
nederlande:
printplaat
pole:
płyta montażowa, karta
ruse:
монтажная плата
slovake:
doska plošného spoja osadená súčiastkami

kreditkarto

EKON Pagilo, plasta karto1 por pagi el fiksita kredito aŭ el bankokonto, ordinare uzebla nur kun sekreta numero: li ne havis kreditkarton kaj ofte portis multe da mono ĉe si [15]; por lui biciklon oni disponu pri kreditkarto: oni tiel pagas la necesan sumon [16].
angle:
credit card
beloruse:
крэдытная картка
bretone:
kartenn-gred
ĉeĥe:
kreditní karta, úvěrová karta
ĉine:
信用卡 [xìnyòngkǎ], 威士 [Wēishì], 維薩 [Wéisà]
france:
carte de crédit
germane:
Kreditkarte
hispane:
tarjeta de crédito
hungare:
hitelkártya
indonezie:
kartu kredit
japane:
クレジットカード
katalune:
targeta de crèdit
nederlande:
kredietkaart, creditcard
pole:
karta płatnicza, karta kredytowa, karta debetowa
ruse:
кредитная карточка
slovake:
kreditná karta
svede:
kreditkort
tibete:
དངུལ་ཚབ་ལག་ཁྱེར་
turke:
kredi kartı
ukraine:
кредитна картка

ludkarto

SPO Kartona karto1 prezentanta sur unu flanko kolorajn gravuraĵojn de emblemoj kaj poentoj, uzata por ludi diversajn ludojn (kartludojn): niaj esperoj disfalis kiel dometo el ludkartoj; ludkartoj, sur kiuj la bildoj prezentis soldatojn kaj urbanojn kun flirtantaj standardoj [17]; ili havas kapon, eĉ ne sole supre, sed ankaŭ malsupre, kiel la ludkartoj ja ordinare havas [18]; kartodomo, kies tri etaĝoj ĉiuj estas konstruitaj el ludkartoj kun la figura flanko internen [19]. SIN:karto 2
angle:
playing card
beloruse:
ігральная карта
bretone:
kartenn-c'hoari
ĉeĥe:
hrací karta
ĉine:
紙牌 [zhǐpái], 卡牌 [kǎpái], 扑克牌 [pūkèpái]
france:
carte à jouer
germane:
Spielkarte
hispane:
naipe, carta de la baraja (una cualquiera)
hungare:
játékkártya
katalune:
carta, naip
nederlande:
speelkaart, kaart (speelkaart)
pole:
karta do gry
ruse:
игральная карта
slovake:
hracia karta
ukraine:
гральна карта

manĝokarto

KUI Karto, sur kiu estas skribita tabelo de manĝaĵoj disponeblaj ĉe restoracio kun la prezoj apude: kultura toleremo estas pli ol paca kunekzistado de diversaj manĝokartoj [20]. VD:menuo
20. Monato, Jomo Ipfelkofer: Ne interveni signifas ne solvi, 2014
beloruse:
мэню
bretone:
roll-meuzioù
ĉine:
菜单 [càidān]
france:
menu
germane:
Speisekarte
hispane:
carta, menú
hungare:
étlap
indonezie:
menu
japane:
メニュー [めにゅー], 献立表 [こんだてひょう]
katalune:
carta, menú
nederlande:
menu
pole:
karta dań, menu
rumane:
meniu
ruse:
меню
svede:
meny
turke:
yemek listesi, menü

nomkarto, vizitkarto

Karto1 kun nomo, adreso, eventuale aliaj personaj aŭ profesiaj informoj, donata okaze de vizito aŭ unua renkonto por faciligi postajn kontaktojn: mi sciigis al ili la telefonnumeron en la nomkarto de japana gastejo [21]; se mi scius la familinomon! ne finlegis mi ĝin sur la vizitkarto [22].
angle:
business card
beloruse:
візытоўка, візытная картка
ĉine:
名片 [míngpiàn], 卡片 [kǎpiàn], 名片 [míngpiàn], 卡片 [kǎpiàn]
france:
carte de visite
germane:
Visitenkarte
hispane:
tarjeta de visita, tarjeta de presentación, papeleta (Lat.Am.)
hungare:
névjegykártya
indonezie:
kartu nama
japane:
名刺 [めいし], 名札 [なふだ]
katalune:
targeta personal, targeta comercial
nederlande:
naamkaartje, visitekaartje
pole:
wizytówka, karta wizytowa (przest.)
ruse:
визитная карточка, визитка
turke:
kartvizit

poŝtkarto

POSX Poŝte sendata karto, kutime rekte surskribata kaj afrankata, sen koverto: interŝanĝi ilustritajn poŝtajn kartojn [23]; poŝtkarto al D-ro Corret, (novembro 1906) [24].
23. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Nefermita letero al s-ro de Beaufront.
24. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. La verkaro de Zamenhof
angle:
postcard
beloruse:
паштовая картка
bretone:
kartenn-bost
ĉine:
明信片 [míngxìnpiàn]
france:
carte postale
germane:
Postkarte
hispane:
tarjeta postal, postal
hungare:
levelezőlap
indonezie:
kartu pos
japane:
郵便はがき [ゆうびんはがき]
katalune:
postal, targeta postal
nederlande:
postkaart, kaart (postkaart)
pole:
pocztówka, karta pocztowa
ruse:
почтовая карточка
svede:
vykort
tibete:
སྦྲག་ཤོག་
ukraine:
поштова картка, листівка
volapuke:
potakad

telefonkarto

TEL Karto ŝovebla en strattelefonon, provizanta eluzeblan daŭron de komunikado: oni povas telefoni ankaŭ en la telefonbudoj surtrotuare per telefonkartoj de Kosovo [25].
25. Bardhyl Selimi: Kosovo antaŭeniras, Monato, jaro 2003a, numero 1a, p. 21a
angle:
telephone card
beloruse:
тэлефонная картка
bretone:
kartenn-bellgomz
ĉine:
电话卡 [diànhuàkǎ]
france:
carte téléphonique
germane:
Telefonkarte
hungare:
telefonkártya
indonezie:
kartu telepon
japane:
テレホンカード
katalune:
targeta telefònica
nederlande:
telefoonkaart
pole:
karta telefoniczna
ruse:
телефонная карточка
turke:
telefon kartı

kartludo

SPO Ludo per ludkartoj: ermitludo, briĝo kaj diversaj hazardludoj.
angle:
card game
beloruse:
картачная гульня, гульня ў карты
bretone:
c'hoari gartoù
ĉeĥe:
hra v karty
ĉine:
卡片游戏 [kǎpiànyóuxì], 牌戏 [páixì]
france:
jeu de cartes (jeu)
germane:
Kartenspiel
hispane:
baraja, juego de cartas, juego de naipes
hungare:
kártyázás, kártyajáték
indonezie:
permainan kartu
katalune:
joc de cartes
nederlande:
kaartspel
pole:
gra w karty
ruse:
карточная игра
slovake:
hra v karty
ukraine:
гра в карти, картярська гра

administraj notoj

pri ~o 3.:
      Koherigi kun "manĝokarto" kaj "menuo". Ĉu ekzistas
      senca nuanco aux ne? La klarigo en ekz subkomprenigas,
      ke "manĝi laŭ la menuo" aux "laŭ la karto"
      estas malsamaj de la vidpunkto de prezo (kiel en la franca),
      sed tiu nuanco ne retroviĝas en la aliaj artikoloj.
      [MB]
    
pri ~o 3.:
      Mi aldonu ke "vinkarto", se tia ekzistas kaj laŭas la
      francan vortuzon, pli similas menuon ĉar implicas liberan
      elekton.
      [Sergio]
    
pri ~ludo:
Movu tion al ludo...[WD]
~ludo: Mankas dua fontindiko.
~ludo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.