*brik/o UV

*briko

1.
KON Negranda ortangula paralelepipeda bloko, plej ofte el argilo (bakita, kunpremita aŭ sunsekigita) aŭ el miksaĵo de kvarca sablo kaj kalko, uzata en masonaĵoj: la domo estis ĉirkaŭita de muro el palaj brikoj [1]; iru en kalkon, knedu argilon, faru fortajn brikojn [2]; [la] fasado konsistas el vidbrikoj malhelruĝaj (sen surmetita mortero) [3]; dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas (post la danĝero oni forgesas la promesojn) PrV .
2.
(figure) Baza elemento de tuto: oni devas malkombini [proteinon] per hidrolizo, ĝis la „konstrubrikoj“, aminoacidoj [4].
3.
(figure) Brikforma aĵo: briko da sapo; la faraono sidiĝis sur la oraj brikoj (en la trezorejo, kp ingoto) [5]; la fruktoj de la karoboarbo ebligas produkti ankaŭ karobobrikojn tute similajn al la ĉie vendataj ĉokoladobrikoj [6]. VD:ŝtono, tegolo
angle:
1. brick 3. block
beloruse:
1. цагліна 2. аснова 3. кавалак, брусок
ĉeĥe:
cihla
ĉine:
1. 建筑用砖 [jiànzhùyòngzhuān], 耐火砖 [nàihuǒzhuān], 砌砖 [qìzhuān]
france:
brique
germane:
1. Ziegel
hebree:
לְבֵנָה, קוביה
hispane:
1. ladrillo 3. ladrillo
hungare:
1. tégla 3. darab (tégla formájú)
indonezie:
1. batu bata
japane:
れんが, れんが形のもの [れんがかたのもの]
perse:
1. آجر 3. قالب
pole:
1. cegła, cegłówka 3. cegła, bloczek
portugale:
1. tijolo
ruse:
1. кирпич 3. кусок, брусок
slovake:
1. tehla 3. tehla
ukraine:
цегла, блок, плита

briketo JED

Malgranda briko: samarkanda astronomia skolo, kies esploroj kaj malkovroj fariĝis kvazaŭ netakseblaj briketoj en la fundamento de la moderna astronomia scienco [7]; aperis alvokoj nepre ne aĉeti danajn varojn ĉu kolbasoj, lakto, insulino aŭ Lego-briketoj [8]. VD:karbobuleto
7. Monato, Vitalij kaj Anatolij Ionesov: Mirzo Ulugbek: granda reĝo de astronomio, 2010
8. La Ondo de Esperanto, 2003, № 1
beloruse:
брыкет
ĉeĥe:
briketa
france:
briquette
germane:
Brikett
hebree:
קוביה
hungare:
brikett
indonezie:
briket
japane:
れんが状の小塊 [れんがじょうのしょうかたまり], 積み木 [つみき], ブロック [ぶろっく]
perse:
بریکت، زغال قالبی
pole:
brykiet
ruse:
брикет, кирпичик
slovake:
briketa
ukraine:
цеглинка, брикет

administraj notoj