*brust/o

*brusto

ANA
1.
Parto de la korpo, ekde kolo ĝis ventro, enhavanta la pulmojn kaj la koron: Naomi prenis la infanon kaj metis ĝin sur sian bruston kaj fariĝis ĝia vartistino [1]; koleremeco loĝas en la brusto de malsaĝuloj [2]; li traboras al ili la bruston per sia sago [3]; lia kapo ripozis sur ŝia brusto [4]; en leda saketo sur la brusto li havis kelke da alkudritaj oraj moneroj [5]; melankolio […] plenigis lian bruston [6]; aŭdiĝis la koraj kaj pensaj sonoj el la brusto de la homoj [7]; vivi kiel ĉe la brusto de Dio PrV ; dorloti serpenton sur sia brusto PrV . VD:busto, mamo, sino, talio, torso
2.
Mamo: sub la diafana ŝtofo oni vidis ŝiajn virgajn brustojn, similajn al pomoj [8]; se iu […] ne elsuĉos el ŝia dekstra brusto tri gutojn da sango kaj ne elkraĉos ilin senprokraste, la princino vere mortos [9].
angle:
chest (body part), breast (chest)
beloruse:
грудзі
bretone:
bruched
ĉeĥe:
hruď, poprsí, prsa, ňadra
ĉine:
2. 胸脯 [xiōngpú]
france:
poitrine
germane:
Brust
hebree:
חזה
hispane:
pecho
hungare:
mell
indonezie:
1. dada 2. buah dada, payudara, susu, tetek
itale:
petto (anat.)
japane:
[むね]
nederlande:
borst (borstkas)
pole:
pierś
portugale:
peito
ruse:
грудь
slovake:
hruď, hruď, poprsie, prsia, ňadrá
tibete:
ནུ་མ་
turke:
göğüs
ukraine:
груди

brustaĵo

KUI
Viando de brusto: Moseo prenis la brustaĵon kaj skuis ĝin kiel skuoferon [10].
beloruse:
грудзінка
bretone:
bruched (boued)
france:
poitrine (viande)
germane:
Bruststück
hebree:
חזה (בשר)
hispane:
pechuga
hungare:
melle húsa, szegy
indonezie:
daging dada (hewan)
itale:
petto (alim.)
japane:
胸肉 [むねにく]
pole:
pierś
ruse:
грудинка
ukraine:
грудинка (м’ясо)

ĉebrustaĵo, ĉebrusto

TEKS
Parto de vesto, situanta ĉe la brusto: Levio serĉis en la ĉebrusto kaj eligis pergamenrulon [11]; ŝi estis vestita per vesto tre simila al tiu, kiun portis la Betraĥanino, krom tio, ke ĝi ne havis broditan kolombon sur la ĉebrustaĵo [12]. VD:korsaĵo, mamzono
beloruse:
пазуха
bretone:
bruched (dilhad)
france:
poitrine (vêtement)
germane:
Mieder
indonezie:
korset
itale:
petto (abigl.)
ukraine:
пазуха

surbrustaĵo, surbrusto

1.
Parto de vesto kovranta la bruston; ĉebrustaĵo: ŝi elprenis la leteron el sia surbrusto [13]; malestas la zono, mi do kisu la surbrustaĵon [14].
2.
BIB Brustpoŝo, kiu apartenis al la ornato de juda ĉefpastro: alligu la surbrustaĵon per ĝiaj ringoj al la ringoj de la efodo per laĉo el blua ŝtofo, por ke ĝi estu super la zono de la efodo [15].
angle:
2. breastplate
ĉine:
1. 紧身围腰 [jǐnshēnwéiyāo]
france:
2. pectoral
germane:
1. Mieder 2. Choschen
indonezie:
1. korset 2. tutup dada imam Israel
japane:
胸飾り [むねかざり]
ruse:
2. наперсник

administraj notoj

~aĵo: Mankas dua fontindiko.