*bulk/oUV
*bulko
Paneto, pankuko el pli malpli
delikata faruno:
oni disdonadis bulkojn kaj kringojn
[1];
oni aĉetis ĉe la bulkisto spesdekan krakenon, oni
ricevis kiel
aldonon ses grandajn bulkojn, kaj tiuj bulkoj eĉ estis kun sekvinberoj
[2];
ŝi opiniis, ke per glaso da lakto kaj per kelke da bulkoj ĉiutage ŝi povos dum
kelka tempo sufiĉe subteni siajn fortojn
Marta
;
kiu ne preferus tritikan bulkon, ol hordean
[3]?
mi scias, ke kio en mia familio nomiĝas „bulko“, ne aspektas
kiel la „bulko“ de iu familio alilanda
[4].
skono
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro 9a
4. Jouko Lindstedt: k.a.: Hejma Vortaro, ĉap. „Kiel uzi la vortaron“

- angle:
- roll, bun
- beloruse:
- булка
- bulgare:
- хлебче
- ĉeĥe:
- houska
- ĉine:
- 小面包 [xiǎomiànbāo]
- france:
- petit pain
- germane:
- Brötchen
- hebree:
- לחמניה
- hispane:
- panecillo
- hungare:
- zsemlye
- japane:
- ロールパン, 菓子パン [かしパン]
- nederlande:
- broodje
- pole:
- bułka
- portugale:
- pãozinho
- rumane:
- franzelă
- ruse:
- булка, хлебец
- slovake:
- pletenka, žemľa
- ukraine:
- булка, хлібець
kornobulko, kornbulko, korna bulko, lunarka bulko
Bulko
kuirita en formo kurba kaj dupinta:
la patrino ekiris, por aĉeti freŝajn kornbulkojn ĉe la panvendejo
[5];
butera kornobulko
[6];
iu viro permesas, ke ni tendumu sur lia tereno, kaj li matene donacas al ni lunarkan
bulkon
[7].
5.
J. Sigmond: Alfi, 2017
6. F. Molnár, trad. J. Horvath: Joĉjo kaj aliaj komedietoj, 2025
7. Cirilo kaj Roz': Niaj Bonfarantoj, [vidita en 2026]
6. F. Molnár, trad. J. Horvath: Joĉjo kaj aliaj komedietoj, 2025
7. Cirilo kaj Roz': Niaj Bonfarantoj, [vidita en 2026]
- france:
- croissant (pâtisserie)