2burlesk/a JED
burleska

Ekstravagance komika,
kontrastiganta la noblecon de la temo kun la trivialeco de la stilo:
burleska poemo;
centoj da maskitoj vagadas laŭ la stratoj de Binche, „intrigas“, iras de
trinkejo al trinkejo, amuzante sin per multaj ŝercburleskaĵoj
[1];
el la peza franca originalo fariĝas do poemo pli burleska ol filozofia, pli
rakonta ol didaktika
[2];
la situacio, almenaŭ en burleska formo, spegulas la multe pli seriozan
mortpafadon en Londono
[3];
ĝi similas burleskan skeĉon, sed ne politikan satiron
[4].
1.
Maxime Lechien: Fama karnavalo en Binche, Monato, 2000/06, p. 16
2. Carlo Minnaja: Mezepokaj sekret(igit)aj sonetoj, Monato, 2008/08, p. 31
3. Paul Gubbins: Faktoj senfaktaj kaj murdo en la metroo, Monato, 2005/10, p. 12
4. Etelo Liliano VOJNIĈ, trad. Vladimir OKC: Ojstro verkas pamfletojn, Parto II, Ĉapitro 3
2. Carlo Minnaja: Mezepokaj sekret(igit)aj sonetoj, Monato, 2008/08, p. 31
3. Paul Gubbins: Faktoj senfaktaj kaj murdo en la metroo, Monato, 2005/10, p. 12
4. Etelo Liliano VOJNIĈ, trad. Vladimir OKC: Ojstro verkas pamfletojn, Parto II, Ĉapitro 3
- angle:
- burlesque
- beloruse:
- бурлескны
- ĉeĥe:
- burleskní, drsně komický, žertovný
- france:
- burlesque
- germane:
- burlesk
- hebree:
- בּוּרלֶסקָה
- hispane:
- burlesco
- hungare:
- burleszk, kacagtató
- itale:
- burlesco
- japane:
- 滑稽な [こっけいな], 道化た [どうかた], 茶化した [ちゃかした]
- pole:
- burleskowy, krotochwilny
- ruse:
- бурлескный, вычурно- комический
- slovake:
- burleskný, fraškovitý, komický
- ukraine:
- бурлескний, вигадливо-комічний (про твір чи виставу)
burlesko
burleskulo

Rolulo kiu prezentas
malnoblan, komikan rolon, kontraste al pli noblaj:
ni restas ja la modernaj burleskuloj apud elito, kiu akceptas, ke ni moku ĝin por
ke ĝi ĝuu la privilegion aspekti tolerema kaj kapabla ridi pri si mem
[5];
spektaklo recitata en miksita lingvo, kiu kunfandis kaj unuigis diversajn
dialektojn de norda Italio kun la lingvo de la mezepokaj burleskuloj, por
elvoki la rakontmanieron de la kamparanoj
[6].
amuzisto
5.
Arto taŭzata sed ankoraŭ
potenca, Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013
6. Roberto Pigro: Ĉu vi parolas „grammelot”?, Monato, 2017/07, p. 18
6. Roberto Pigro: Ĉu vi parolas „grammelot”?, Monato, 2017/07, p. 18
- angle:
- buffoon
- beloruse:
- блазан
- ĉeĥe:
- tatrman, šašek
- france:
- bouffon, amuseur, comique burlesque (amuseur)
- hispane:
- bufón
- hungare:
- mókamester, nevettető
- itale:
- buffone, comico
- japane:
- 道化役者 [どうけやくしゃ], 道化師 [どうけし]
- ruse:
- шут
- slovake:
- komik, pajác
- ukraine:
- актор-комік, блазень
