1cirk/o JED
cirko
- 1.
Rondforma, ĉirkaŭfermita loko, por rajdaj, akrobataj
kaj burleskulaj spektakloj:
la princo kun la nomarĥo kaj ĉefaj oficiroj iris en la cirkon, kiu estis
konstruita en la ĝardeno de Astarte
[1];
mi vidis en la cirko artiston, kiu kuŝis en la aero
[2].
- a)
En antikva Romo, longforma areno, kie okazis vetkuroj k.a.:
oni povas ŝin renkonti nek en la cirko, nek en la amfiteatro
[3].
areno1
amfiteatro- 2.
Cirkistaro kune kun ties
ekipaĵoj kaj spektaĵoj:
tiu cirko vizitas jam dum multaj jaroj ĉiujn kermesojn de la grandaj vilaĝoj
en la provinco Groningen
[4];
lia majstro kondukis lin en la urbon, ne en la cirkon, por vidi la lertajn
rajdistojn, [sed] en la grandan operejon
[5];
(figure)
Patrino kaj la gefratoj faras cirkon (agitiĝon, tumulton) ĉiutage
[6];
sur la ununura ĉevalo de la cirko li enrajdas, ekhaltas en la mezo de l’ areno
kaj la ĉevalo faras riverencon
[7];
mi provis min kiel muzikisto […] en turneanta
cirko
[8].
spektaĵo,
varieteo
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VIII
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XV
3. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro II
4. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
6. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
7. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto
8. M. Lineckij: -, Monato, jaro 2002a, numero 9a, p. 6a
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XV
3. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro II
4. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
6. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
7. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto
8. M. Lineckij: -, Monato, jaro 2002a, numero 9a, p. 6a
- angle:
- circus
- beloruse:
- цырк
- bretone:
- sirk
- ĉeĥe:
- cirkus
- ĉine:
- 馬戲 [mǎxì]
- france:
- cirque
- germane:
- Zirkus 1.a Circus
- hebree:
- קרקס
- hispane:
- circo
- hungare:
- cirkusz
- itale:
- circo
- japane:
- サーカス小屋 [サーカスこや], 円形競技場 [えんけいきょうぎじょう], 圏谷 [けんこく], カール
- katalune:
- circ
- nederlande:
- circus
- perse:
- سیرک
- pole:
- 1. cyrk, namiot cyrkowy 2. cyrk
- portugale:
- circo
- rumane:
- circ
- ruse:
- цирк
- slovake:
- cirkus
- ukraine:
- цирк
cirkisto
Laboristo de cirko preparanta aŭ prezentanta homajn aŭ
bestajn akrobataĵojn kaj ceterajn distraĵojn:
post longa disputo la cirkisto diris al Benzo:
„la sola oferto, kiun mi povas fari, estas repagi
vin per leonido“
[9];
la cirkistoj konstruis apartajn saltilojn kiuj jam funkciis
laŭ la mekanismo de nuntempaj trampolinoj, kaj evoluigis
apartajn prezentaĵojn
[10].
akrobato,
artisto2,
dresisto
- angle:
- circus performer
- beloruse:
- цыркач
- ĉeĥe:
- cirkusák
- france:
- artiste de cirque
- germane:
- Zirkusartist
- katalune:
- treballador de circ, artista de circ
- perse:
- سیرکباز
- pole:
- cyrkowiec
- portugale:
- artista de circo
- slovake:
- cirkusant
cirkistaro
Grupo de cirkistoj, ordinare kunmigranta
kaj prezentanta spektaĵojn:
li ankaŭ petis de mi prunti monon por
inviti el Usono virinan cirkistaron
[11];
la plej alta kaj plej malalta homoj de la mondo ambaŭ aliĝis al
cirkistaro
[12].
11.
Kooga S., trad. Ŝimizu J.:
Viro en Blua Vesto, 2007
12. El hombre más alto y el más bajo del mundo se unieron al circo
12. El hombre más alto y el más bajo del mundo se unieron al circo
- angle:
- circus troupe
- beloruse:
- цыркавая трупа
- ĉine:
- 馬戲團 [mǎxìtuán]
- france:
- troupe de cirque
- germane:
- Zirkustruppe
- katalune:
- companyia circense
- pole:
- trupa cyrkowa
- portugale:
- trupe circense, trupe de circo