ĉiĉeron/o PV
ĉiĉerono
- Gvidisto por turistoj, vizitantoj de muzeo ktp: ĉiĉerono gvidis nin dum nia vizito al la kastelo kaj ĝia bela intermura ĝardeno [1]; ni volontulas en la Muzeo kiel ĉiĉeronoj [2]; en gazetaj anoncoj ofte estas proponataj la servoj de belaj ĉiĉeroninoj, kiuj akompanos gastojn al hoteloj [3]; la biciklanta karavano […] vizitis la Sanktan Tombon, kie loka gardisto-ĉiĉerono kuraĝigis ilin daŭrigi sian paco-anoncadon per pilgrima vizito al la Sanktaj Lokoj [4]!
Rim.:
Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri urbogvidanto/-isto,
fremdulgvidanto/-isto.
1.
W. H. Simcock: Vizito
al la nordaj insuloj, Monato, jaro 1999a, numero 9a,
p. 18a
2. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ni, pacemaj indoneziaj formikoj (Elsy Luciana)
3. Monato, last: Ŝanĝiĝu nia propra sinteno, 2007
4. Monato, Armando Zecchin: Pedalante al Jerusalemo, 2007
2. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ni, pacemaj indoneziaj formikoj (Elsy Luciana)
3. Monato, last: Ŝanĝiĝu nia propra sinteno, 2007
4. Monato, Armando Zecchin: Pedalante al Jerusalemo, 2007
- angle:
- cicerone, tour guide, docent
- beloruse:
- праваднік, гід
- ĉine:
- 外国导游 [wàiguódǎoyóu], 导游 [dǎoyóu], 旅游指南 [lǚyóuzhǐnán]
- france:
- guide
- germane:
- Fremdenführer, Reiseführer, Reiseleiter
- greke:
- ξεναγός
- hebree:
- מדריך טיולים
- hispane:
- guía
- hungare:
- idegenvezető
- itale:
- cicerone, guida (turistica)
- japane:
- 観光ガイド [かんこうガイド], 名所案内人 [めいしょあんないじん]
- katalune:
- guia
- nederlande:
- gids
- pole:
- przewodnik, cicerone
- portugale:
- cicerone
- rumane:
- ghid
- ruse:
- проводник, чичероне
- svede:
- guide
- ukraine:
- екскурсовод, провідник, чичероне
ĉiĉeroni
- Gvidi kiel ĉiĉerono: entuziasme ŝi ĉiĉeronis tra Prago kaj la tuta Ĉeĥio [5]; ni promenas en Nara en akompano (kaj kun bonega ĉiĉeronado) de esperantisto [6]; Magalhães […] kartografias la domon, ĉiĉeronante ĉambron post ĉambro [7].
5.
La Ondo de Esperanto, 2000, No 3 (65)
6. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
7. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: La movada koro sur viddisko, 2007
6. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
7. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: La movada koro sur viddisko, 2007
- germane:
- führen (durch ein Museum usw.)