ĉirp/i PVEF

ĉirp

(sonimito)
Frotsono de insekto aŭ simila: En ĝardeno pompas flora arbo, ⫽ Kie ĉirpas, aj, cikad' per harpo ⫽ Ĉirp! la mond' sin lulas en ebrio [1].
1. Ĉu Daorong: Ĉeno de Embuskoj, en: Beletra Almanako, 2016-06 (26)
france:
cri-cri
germane:
zirp, tschilp

ĉirpi

1.
(ntr)
Eligi akran, vibran sonon, kiel iuj insektoj, precipe cikadoj kaj griloj: la griloj ĉirpadis [2]; vokoj kaj revokoj flugis, kvazaŭ ĝoje ĉirpantaj birdoj [3]; ĉirpinte per alumeto, li lumigis rondan ladan numeron Metrop ; Jano atendis ĉu murmuron, ĉu ĉirpan birdovoĉon [4]; vi forlasis […] la koleran ĉirpadon de l’ cikadoj [5]; du griloj, jen unu, jen la alia, dormige ĉirpis post la forno [6]. VD:frotsono, kriĉi, pepi, trili
2.
(tr)
(evitinde) Ĉirpigi: Zoja ĉirpis la alumeton Metrop ; ŝia sensonora, maljunulina voĉo kortuŝe ĉirpadis ilin, dum la lulilo moviĝis [7].
angle:
1. chirp
beloruse:
1. цвыркаць, цырыкаць, шчабятаць, стракатаць
ĉine:
1. 虫鸟叫声 [chóngniǎojiàoshēng], 啾 [jiū], 噪 [zào], 啅 [zhào]
france:
1. striduler, gazouiller
germane:
1. zirpen, tschilpen
hebree:
1. לצייץ
hispane:
1. chirriar
hungare:
1. ciripel
itale:
1. stridere, frinire
japane:
1. 鳴く [なく], さえずる
nederlande:
1. tsjirpen, tjirpen
perse:
1. جیرجیر کردن
pole:
1. ćwierkać
ruse:
1. чирикать, стрекотать
ukraine:
1. цвірінькати, скрекотати, щебетати

administraj notoj