*pep/i PV

*pepi

(ntr)
1.
Bleki per mallaŭtaj ripetataj krietoj, kiel kokidetoj, paseroj, musoj: mi volus kisi la ĉarmajn junajn birdojn tie en la nesto […] ili elŝovas la kapetojn kaj pepas tre mallaŭte [1]; la paruoj, kiuj dum la tuta vintro pepis per raŭkaj voĉetoj, jam triletis klartone [2]; la violonoj malakorde pepis, penante agordiĝi al la mallertaj violonĉeloj Metrop ; kie? kie? pepis la kolomboj [3]; kokinoj kaj kokidoj klukis kaj pepis post li [4]; la telefono repepas kaj Xin komprenas, ke ĝi estas la ŝia [5]; (figure) pepaj krioj de la virinoj miksiĝis kun la insultoj de l’ viroj [6]. VD:ĉirpi, fajfi, fluti, kluki, kviviti, trili
2.
(figure) Rapide paroli per akuta voĉo: Aleksandro […] sekvis la movojn de la rozokoloraj lipetoj, kiuj pepis tiujn vortojn Marta ; – ĉarma, ĉarma! – pepis Sitnikov – mi prezentos vin al ŝi [7]; Mi avertas: se pepos (elbabilos) vi vorteton ian, ⫽ Por rompi la edziĝon, tiam, dio-vere, ⫽ Mi, kun ĉi-tiuj ungoj, alsaltos kolere [8]; „ĉio preta“, ŝi pepis [9]; ĉu ni transportu ŝin tien? – la mastrino pepis haste kaj tute konfuzite [10];
3.
RET Tviteri: mi nek vizaĝlibrumas, nek blogas, nek pepas: la vivo tro mallongas, dum surbretas libroj nelegitaj [11]; jes ili kaŝe, subtable, tekstas, pepas, fejsbukas [12]; kiel pepis la verkisto Salman Rushdie […]: „respekti religiojn nun signifas timi religiojn“ [13].
angle:
chirp, beep 3. twitter
beloruse:
шчабятаць, цвыркаць, цырыкаць, ціўкаць, квактаць, сакатаць
ĉeĥe:
cvrlikat, pípat, štěbetat, švitořit
ĉine:
[jiū], 虫鸟叫声 [chóngniǎojiàoshēng], 蟲鳥叫聲 [chóngniǎojiàoshēng], 啅 [zhào], 喿 [sào], 啁啾 [zhōujiū], 呢喃 [nínán], 啭 [zhuàn], 囀 [zhuàn]
france:
piailler
germane:
zwitschern 1. piepen, tschilpen, fiepen 2. flöten 3. twittern
hispane:
piar (un pajarillo)
hungare:
csipog, csiripel, csicsereg
japane:
さえずる, ピィピィ鳴く [ピィピィなく], ペチャクチャしゃべる
nederlande:
piepen, sjilpen, kwetteren
pole:
ćwierkać, szczebiotać, świergotać
portugale:
1. piar, gorjear, chilrear, chiar, pipilar 2. tagarelar
rumane:
ciripi, flecări
ruse:
чирикать, щебетать, пищать
slovake:
pišťať, čvirikať, štebotať, švitoriť
ukraine:
щебетати, цвірінькати, воркувати, белькотіти, лепетати

pep

(sonimito)
Bleketo de malgranda birdo aŭ alia besto; pip: pep!“ diris unu pasero al alia [14]. VD:kvivit
angle:
chirp!
beloruse:
чырык!
ĉine:
[zhào], 啾 [jiū], 吱吱叫 [zīzījiào]
france:
piou ! (cri d'oiseau)
germane:
piep, tschilp
hungare:
csip, pip
pole:
pipnięcie, pisk
rumane:
chițăit
ruse:
чирик!

pepo

Ago pepi; la sono farita: leviĝis kontentaj pepoj ĉie, ĉar ankaŭ al la tuta birdaro estas Longvosta Paruo tre kara [15]; per komputila klavtuŝo, mi devis rapide konfirmi, ĉu mi surekrane vidas O aŭ X, sed, kiam mi aŭdis pepon, mi devis subpremi mian reagon [16]; infanoj sciigis Hajjatan per krio kaj pepo [17].
15. Monato, Angela Tellier: Laŭproverbaj fabeloj, 2004
16. Monato, Kees Ruig: Esplorego el Nimego, 2013
17. La Ondo de Esperanto, 2003, № 3 (101)
angle:
beep
ĉine:
吱吱叫 [zīzījiào]
germane:
Zwitschern, Piepen

plorpepi

(ntr)
Plende, pete pepi, kiel birdido: kiel hirundo plendanta mi plorpepis [18]; plorpepas la spiritoj de la abismo [19].
beloruse:
кныхаць, хныкаць
ĉine:
呜咽 [wūyè], 嗚咽 [wūyè]
france:
pépier (oisillon)
germane:
wimmern
hungare:
pityereg
pole:
skowyczeć
rumane:
se văita
ruse:
хныкать

administraj notoj