*blek/i PV

*bleki

(ntr)
1.
Krii (p. p. bestoj): animaloj povas boji, miaŭi, iai, heni, trili, kluki, kluki, bleki diversmaniere [1]; la bovinoj […] blekis, sed ne forflankiĝis [2]; ili fariĝis kiel voluptemaj pasiaj ĉevaloj, ĉiu blekas al la edzino de sia proksimulo [3]; li ekkriis per granda voĉo, kiel leono blekas [4]; ekblekis ranoj en la marĉo [5]; la lupoj blekis, kaj la korvoj kriis [6]; la azeno blekis, la hundo bojis, la kato miaŭis kaj la koko kantis sian kikeriki [7]; ŝafbleki, ĉevalbleki, lupbleki. ranbleki, kokinbleki. SUB:grumbli, pepi, hojli, hurli, muĝi, grunti, ululi
2.
(figure) Krii simile al besto: li blekis kiel frenezulo kaj batis kiel furiozanta diablo [8]; vi volas defali de ni, ĉar ia senvalora knabino plore blekas [9]? la aŭtomobilo ekblekis, saltis, leviĝis [10]; se vi estas tiel malprudenta, li blekis, ke vi tuŝas min […] mi mortigas vin kiel hundon [11]; ĉe la kolumo ŝi ĉiufoje malkovras fremdajn harojn, kaj ŝi priblekas la malfidelulon [12]; ha! tiamaniere okazas aferoj, ŝi blekis [13]; li muĝis kaj ĝemblekis […] batate [14].
angle:
bleat, bellow, bray, low, moo, neigh, roar, squeal, whinny
beloruse:
1. крычаць (пра жывёлу), бляяць, іржаць, мыкаць, рыкаць, квакаць, квахтаць 2. крычаць
bretone:
ŝaf~i: begeliat. ĉeval~i: c'hwirinat. lup~i: yudal. ran~i: rakal. kokin~i: klochal. 2. blejal (gant an dud)
bulgare:
издавам животински звук, крещя, блея, ръмжа, вия, мъркам, квакам
ĉeĥe:
bečet (zvíře), mečet
ĉine:
怒吼 [nùhǒu]
france:
1. crier (en parlant d'un animal) ŝaf~i: bêler. ĉeval~i: hennir. lup~i: hurler. ran~i: coasser. kokin~i: glousser. 2. brailler
germane:
blöken, heulen, kreischen ŝaf~i: mähen, blöken. ĉeval~i: wiehern. lup~i: heulen. ran~i: quaken. kokin~i: gackern.
hebree:
לגעות, לפעות
hispane:
gritar (un animal)
hungare:
bőg ŝaf~i: béget. ĉeval~i: nyerít. lup~i: vonít. ran~i: brekeg. kokin~i: kotkodácsol.
japane:
鳴く [なく], いななく, ほえる, わめく
pole:
1. wydawać odgłosy (o zwierzętach) ŝaf~i: beczeć. ĉeval~i: rżeć. lup~i: wyć. ran~i: rechotać. kokin~i: gdakać. 2. ryczeć, wyć, zawodzić
portugale:
gritar (falando-se de animais)
ruse:
выть 1. кричать (о животных), блеять, ржать, мычать, квакать, квохтать
slovake:
bľačať
ukraine:
видавати крики (про тварин), гавкати, мукати, іржати, вити

bleko

1.
Krio de besto: en la fundo de la valo […] oni povis distingi […] ĉevalajn blekojn kaj kriojn de la ĉefoj [15]; eksonis grandega voĉo, pli potenca ol leona bleko [16]; sonis nokte ĝemantaj blekoj de l' hienoj [17].
2.
(figure) Krio simila al tiu de besto: la junulo volis paroli, protesti, sed li povis respondi nur per malsonora bleko [18]; el la gorĝoj gargaris senartikaj, simiosimilaj blekoj [19]; ventfantomo skuas kaj ĝemigas la fenestrojn, mortobleko [20].
angle:
animal sound, bleat, moo, whinny, etc
beloruse:
крык (жывёлы), вой, рык
bulgare:
животински звук
ĉeĥe:
bekot, jek, jekot, mekot
france:
cri (d'un animal)
germane:
Blöken, Heulen, Kreischen
hebree:
געיה, פעיה
hispane:
grito (de un animal)
japane:
鳴き声 [なきごえ], いななき, わめき声 [わめきごえ]
pole:
odgłoś (zwierzęcia)
ruse:
крик (животного), вой
slovake:
bľačanie, mekot
ukraine:
крик (тварини)

administraj notoj