kvivit/i PIV1

kviviti

(ntr)
Bleki per disaj krietoj, kiel iuj birdoj: kion birdo havas pro ĉiuj siaj kvivitoj, kiam venas la vintro [1]? de suna ĝoj' / alte kvivitas / fringoj [2]. VD:ĉirpi, kviki, pepi
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
2. G. E. Maŭra: Psalmo... 137a, la nica literatura revuo, 1955-11 kaj 12, numero 1/2, p. 76a-79a
beloruse:
чырыкаць, шчабятаць, цьвіліць
ĉeĥe:
pípat
france:
pépier
pole:
ćwierkać, kwilić, szczebiotać, śpiewać (o ptakach)
portugale:
pipilar, piar, pipiar
slovake:
pípať

kvivit

(sonimito)
Ripetata akuta bleko, kian faras iuj birdoj: kvivit, kvivit! kantis la birdo kaj enflugis en la verdan arbaron [3]; la hirundo denove preterflugas: „kvivit! kvivit!“ [4].
beloruse:
чырык
ĉine:
啾啾 [jiūjiū]
france:
cui-cui
germane:
kwiwitt
pole:
ćwir-ćwir
portugale:
piu-piu

administraj notoj