*ĉu

*ĉu

(konjunkcio)
Estas vere aŭ ne, ke...? (en rekta aŭ nerekta demando, kiam neniu alia demanda vorto estas en la frazo, kaj nur por montri ian dubon): ĉu vi venos? ĉu (estas) vere? ĉu ne (estas vere)? respondu al mi, ĉu vi efektive komprenis kion mi skribis UL ; mi ne scias, ĉu mi sekvos lin aŭ ne [1]; mi ne intencas demandi la doktoron, ĉu li konsentas, ĉar li ja ne donus ŝin al mi BdV ; anstataŭ analizi, ĉu mi bone kreis la vortaron kaj ĉu oni ne povus fari ĝin ankoraŭ pli komprenebla […], ili diris, ke la vortaro devas esti […] prenita mikse el ĉiuj lingvoj de l’ mondo DL ; se vi volas scii, ĉu vi bone decidis tiun demandon, turnu vin ne al mi ADL .
a)
Demandanta pri respondo (opinio, decido ktp) jesa aŭ nea: mi en la somero faros veturon, ĉu vi volas min akompani DL ? (evitinde) diru, ĉu li ne estas hejme FK ?
b)
Prezentante alternativon por eventuala decido, ne nepre respondendan per jes aŭ ne: estu sinceraj kontraŭ mi, ĉu oni invitis vin aŭ ne? Hamlet ; ĉu ĝi estis trompo de okuloj aŭ ĉu mi [ĝin] vidis tute klare VojaĝImp ; ĉu li estas plej pura idealisto aŭ plej profitama egoisto [2]; ĉu […] signoj hieroglifaj aŭ nombraj aŭ signoj de sonoj FK .
c)
Esprimanta dubon aŭ nescion: mi scias, ke ŝi estas feliĉa, sed mi ne scias, ĉu li estas feliĉa; ni ofte ne scias, ĉu ĝi signifas „io, kio faras“ „io, kio estas farata“ [3]; mi ne scias […], ĉu mi trafos en tia interspaco FK .
d)
(post aserto) Demandanta pri konfirmo, konsento aŭ kontraŭo: varmega tago, ĉu ne [4]? vi iros al la popola parko vespere, ĉu ne Tor ? vi pensas, ke ni estas netaŭguloj, ĉu KrM ?
e)
Informanta, ke elekto inter du alternativoj dependas (aŭ ne dependas) de iu cirkonstanco: post „sidiĝi“ ni povas egale bone uzi la akuzativon kaj la nominativon, depende de tio, ĉu ni volas esprimi movon aŭ komencon de nova stato [5]; [ĉiu] sufikso […] ĉiam konservas egalan signifon, tute egale, ĉu ĝi estos uzata en la fino […] de alia vorto aŭ memstare FK .
Rim.: Z atentigas, ke „la vorton ‚ĉu‘ ni devas, kiom eble, uzadi nur en senco demanda […]. Ni povas ĝin uzi ankaŭ en la senco de necerteco, aŭ de dubo, aŭ en aliaj similaj sencoj, kiam ni ne havas pli bonan vorton (kiel en via ekzemplo: ĉu pro timo, ĉu pro fiereco, li nenion respondis), sed mi neniam konsilus uzi ĝin tute senbezone anstataŭ ‚jen‘, ‚aŭ‘ ktp.“ LR
1. Claude Piron: Gerda malaperis, ĉapitro 8a
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
3. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VIII
5. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 5. Kazosintakso
afrikanse:
of
albane:
nëse
amhare:
እንደሆነ
arabe:
سواء
armene:
արդյոք
azerbajĝane:
olub
beloruse:
ці (пытальная часьціца)
bengale:
কিনা
birme:
ဖြစ်စေ
bosne:
da li je
bulgare:
дали, ли
ĉeĥe:
zda (tvoří otázku)
ĉine:
吗, tr. 嗎 [ma]
dane:
hvorvidt
estone:
kas
eŭske:
ala
filipine:
kung
finne:
(kysymyssana) -ko, -kö
france:
est-ce que
galege:
se
germane:
ob
guĝarate:
કે શું
haitie:
si wi ou non
haŭse:
ko
hebree:
האם
hinde:
चाहे
hispane:
acaso
ide:
ka, kad
igbe:
ma
irlande:
cé acu
islande:
hvort
japane:
かどうか
jave:
apa
jide:
צי
jorube:
boya
kanare:
ಎಂಬುದನ್ನು
kartvele:
არა
kazaĥe:
ма
kimre:
p’un a
kirgize:
же
kmere:
ថាតើ
koree:
여부
korsike:
agghicaru
kose:
nokuba
kroate:
da li
kurde:
gelo
latine:
sive
latve:
vai
laŭe:
ບໍ່ວ່າຈະເປັນ
litove:
ar
makedone:
дали
malagase:
na
malaje:
sama ada
malajalame:
എന്ന്
malte:
jekk
maorie:
ahakoa
marate:
की नाही
monge:
seb
mongole:
эсэх
nederlande:
of
njanĝe:
kaya
norvege:
om
okcidentfrise:
of
panĝabe:
ਕੀ
paŝtue:
که
pole:
czy
portugale:
acaso (partícula interrogativa, geralmente não traduzida)
ruande:
niba
ruse:
ли
samoe:
pe
sinde:
ت
sinhale:
යන්න
skotgaele:
co-dhiù
slovake:
či
slovene:
ali
somale:
haddii
ŝone:
kana
sote:
hore na
sunde:
lamun
svahile:
kama
taĝike:
новобаста аз он
taje:
ไม่ว่าจะเป็น
tamile:
என்பதை
tatare:
буламы
telugue:
లేదో
turke:
mı, mi, mu, mü
ukraine:
чи
urdue:
چاہے
uzbeke:
yoki
vjetname:
liệu
volapuke:
-li
zulue:
noma

ĉu... ĉu...

Eble tiel, eble alie, oni ne scias aŭ tio ne gravas: ĉu pro timo, ĉu pro fiereco li nenion respondis [6]; ĉu mi post tio ankoraŭ vivos, ĉu mi mortos, ĉu mi konservos la forton de mia korpo kaj animo, ĉu mi ĝin perdos, – […] dependas de l’ sorto DL ; ĉu li koleras, ĉu li ridas, li ne havas trankvilon [7]; ties animo ekstermiĝos, ĉu li estas fremdulo, ĉu li estas indiĝeno [8]. VD:aŭ... aŭ..., jen... jen...
finne:
-ko ... vai, olipa ... tai sitten
france:
que ce soit... ou..., soit... soit...
germane:
ob ... oder ...
itale:
o ... o ...
nederlande:
of ... of ...
norvege:
om ... eller om ...
pole:
czy ... czy ...

administraj notoj