*dig/o UV
*digo
Murego aŭ teramaso starigita por ŝirmi lokon
kontraŭ superakvo el rivero aŭ maro:
la maro, kies potenco rompiĝadis sur la digo
[1];
por gardi sin kontraŭ troaj superakvoj, ili konstruis potencajn digojn kaj
fosis akvujojn
[2];
ĉar ĉijara inundo ne estis tiom granda,
ne minacante la digon, oni ne ellasis inundon
[3];
(figure)
la digo estos for, kaj la torento de liaj deziroj povos pli libere fluegi
[4];
(figure)
ilia sango estas tro bolanta, rompanta
ofte digon de prudento
[5].
akvoŝtupo,
valbaraĵo,
kluzo1
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
3. Mo Yan, trad. Vejdo: Travidebla Ruĝa Rafano, 2012
4. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
5. W. Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, 1894
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
3. Mo Yan, trad. Vejdo: Travidebla Ruĝa Rafano, 2012
4. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
5. W. Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, 1894
- angle:
- dam, dike
- beloruse:
- плаціна, запруда, гаць, грэбля, дамба
- bulgare:
- дига, насип
- ĉeĥe:
- hráz
- ĉine:
- 堤 [dī]
- france:
- digue
- germane:
- Damm, Deich
- hebree:
- סכר
- hispane:
- dique
- hungare:
- gát, védőgát, töltés
- japane:
- 堤防 [ていぼう], 堰 [せき], ダム [だむ]
- katalune:
- dic, escullera
- nederlande:
- dijk
- pole:
- grobla, nasyp, tama
- portugale:
- dique, represa, barreira, obstáculo
- rumane:
- baraj
- ruse:
- плотина, запруда, дамба
- slovake:
- hrádza
- ukraine:
- гать, гребля, загата, дамба
digi, endigigi
(tr)
- 1.
Bari per digo:
kiam Li digas la akvon, ĝi elsekiĝas
[6].
- 2.
- (figure)
Malakceli, haltigi:
ĉiu lingvo kaj do ankaŭ Esperanto ne estas digigebla de la medio kaj socio,
en kiu ĝi estas uzata
EeP
;
mi preskaŭ eksplodis – ĉu je rido, ĉu kolero mi ja ne scias,
sed mi devis digi mian spritemon
[7];
endigado de konfliktoj
MD14
.
bridi,
kontraŭstari,
malhelpi,
moderigi.
- angle:
- 1. dam 2. stop, halt
- beloruse:
- 1. перагарадзіць плацінай 2. перашкаджаць, чыніць перашкоды
- ĉine:
- 2. 筑堤 [zhútí]
- france:
- endiguer
- germane:
- 1. eindämmen, eindeichen 2. eindämmen, begrenzen
- hebree:
- לסכור
- hungare:
- 1. gáttal elzár, gátak közé szorít 2. megfékez, korlátok közé szorít, megzaboláz
- japane:
- せき止める [せきとめる]
- katalune:
- aturar, retenir 1. posar un dic 2. detenir
- nederlande:
- indijken
- pole:
- 1. zatamować 2. tamować
- ruse:
- 1. преградить плотиной, запрудить 2. препятствовать
- ukraine:
- гатити, загачувати, перекривати греблею