*dolor/i PV
*dolori ↝
(tr)
- (io)
Sentigi al iu tre malagrablan korpan aŭ spiritan impreson:
ne doloras frapo sur fremda kapo
PrV
;
tia operacio tre dolorasZ
;
ili batis min, sed ĝi min ne doloris
[1];
dum la frosta vetero mia reŭmatismo min doloras;
min doloras ĉi tieZ
;
la kruro doloras min, al mi;
doloras lin la malfavoro
[2];
forte min doloras la nepovado helpi vinZ
.
mia kruro doloras;
ĉu ne doloris miaj ostoj post la longa vojaĝo
[3];
ankaŭ dum ridado povas dolori la koro
[4].
aflikti, ĉagreni, dolorigi, suferigi, turmenti
Rim. 1: Oni uzas tiun sensufiksan formon, se oni precipe konsideras aŭ atentigas la subjektivan senton kaj la konscion de la estigata doloro.
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 23:35
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 16
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 24
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 14:13
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 16
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 24
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 14:13
- angle:
- hurt, ache, pain
- beloruse:
- балець
- ĉeĥe:
- bolet
- france:
- faire mal (être douloureux) , être douloureux
- germane:
- schmerzen, weh tun
- hispane:
- doler
- hungare:
- fáj
- itale:
- fare male (essere doloroso), essere doloroso
- nederlande:
- pijn doen (intr.)
- pole:
- boleć, dolegać
- portugale:
- doer, causar dor
- rumane:
- a durea
- ruse:
- болеть (давать чувство боли)
- slovake:
- bolieť
dolorigi ↝
- (iu aŭ io)
Kaŭzi al iu tre malagrablan korpan aŭ spiritan
impreson:
kurante mi dolorigis al mi la piedon;
ĉu mi dolorigis vin?
espero prokrastata dolorigas la koron
[5]
Rim. 2: Oni uzas tiun sufikshavan formon, se oni precipe konsideras aŭ atentigas la objektivan kaŭzon de la doloroRim. 3: Oni ofte uzas la simplan vorton dolori anstataŭ dolorigi.
5.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 13:12
- angle:
- hurt, inflict pain, cause pain
- beloruse:
- прычыняць боль
- ĉeĥe:
- způsobit bolest
- france:
- faire mal (causer une douleur), causer une douleur, endolorir
- hebree:
- להכאיב
- hispane:
- doler, dañar, lastimar, adolorar
- hungare:
- megfájdít, fájdalmat okoz
- itale:
- fare male (causare dolore), causare dolore
- nederlande:
- pijn veroorzaken
- pole:
- powodować ból
- ruse:
- причинять боль
- slovake:
- spôsobiť bolesť
doloro ↝
- 1. ↝
-
Tre malagrabla korpa impreso:
senti en la brusto akran mordantanZ
,
kruelan doloron.
sufero.
- 2.
- Tre malagrabla spirita sento, malplezuro, aflikto: stranga konsolo pro la komuna subiĝo sub doloro [6]; mi havas doloron en la animo [7]; rigardi kun doloro la reciprokan fremdecon, kiu dividas inter si la filojn de sama landoZ .
6.
Stellan Engholm: Al Torento, ĉapitro
IV, 1930
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 4
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 4
- angle:
- pain, ache, hurt, anguish
- beloruse:
- боль
- ĉeĥe:
- bolest
- france:
- douleur
- germane:
- Schmerz
- hebree:
- כְּאֵב
- hispane:
- dolor
- hungare:
- fájdalom
- itale:
- dolore
- nederlande:
- pijn
- pole:
- ból, dolegliwość
- portugale:
- dor
- rumane:
- durere, chin, amaraciune
- ruse:
- боль
- slovake:
- bolesť, bôľ
dolora
- 1.
- Sentiganta doloron: dolora vundo, dento; tre dolora estas por ĝojanto refalo tro subita en malĝojonZ ; vi ne puŝu tiel doloreZ .
- 2.
- Esprimanta doloron, estigita de doloro: dolora krio; dolorege ploriZ .
- angle:
- 1. painful, aching, sore 2. pained, anguished
- beloruse:
- балючы
- ĉeĥe:
- bolestivý, bolestný
- france:
- douloureux
- germane:
- Schmerzens- 1. schmerzend
- hebree:
- כואב
- hispane:
- doloroso, doliente
- hungare:
- fájdalmas 1. fájó
- itale:
- doloroso, dolente
- nederlande:
- pijnlijk
- pole:
- 1. obolały, bolesny, bolący, dolegliwy 2. bolesny, dolegliwy
- rumane:
- 1. dureros, penibil
- ruse:
- болезненный
- slovake:
- bolestný
doloriga
- Doloriganta: ŝi dolorige surtretis la piedojn de la maljuna virino [8]; la knaboj maldelikate kaj dolorige premis la birdon en la manoj [9].
8.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Ruĝaj ŝuoj
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
- angle:
- painful, agonizing
- beloruse:
- балючы
- ĉeĥe:
- bolestivý, bolestný
- france:
- douloureux
- hebree:
- מכאיב
- hispane:
- doloroso, dañoso
- hungare:
- fájdalmat okozó
- itale:
- doloroso
- nederlande:
- pijn veroorzakend
- pole:
- bolesny, dolegliwy
- rumane:
- chinuitor, dureros, care provoacă durere
- ruse:
- болезненный
- slovake:
- bolestný
doloriĝi
- Senti doloron.
- angle:
- suffer, feel pain
- france:
- se faire mal
- hebree:
- לסבול מכאב
- hispane:
- sentir dolor
- hungare:
- megfájdul
- itale:
- sentire dolore
- nederlande:
- pijn hebben
- pole:
- czuć ból, odczuwać ból, mieć dolegliwości
- ruse:
- чувствовать боль
kontraŭdolorilo, sendolorigilo ↝
Rimedo, medikamento kiu mildigas aŭ forigas doloron: iu suferanto de frunta doloro prenis sendolorigilon dum unu semajno, sed la malsano pligraviĝis [10]; patrina lakto efikas al novnaskito kiel kontraŭdolorilo [11].
anestezilo
- angle:
- analgesic, pain remedy, painkiller
- france:
- analgésique (subst.), antalgique (subst.)
- hispane:
- analgésico (sust.)
- itale:
- analgesico (sost.)
- nederlande:
- pijnstiller
- pole:
- środek przeciwbólowy, środek uśmierzający ból, środek znieczulający
sendolora
- Sentiganta nenian doloron.
- angle:
- painless
- beloruse:
- бязбольны
- ĉeĥe:
- bezbolestný
- france:
- indolore
- germane:
- schmerzfrei
- hebree:
- ללא כאבים
- hispane:
- indoloro
- hungare:
- fájdalommentes
- itale:
- indolore
- nederlande:
- pijnloos, gevoelloos
- pole:
- bezbolesny
- ruse:
- безболезненный
- slovake:
- bezbolestný
sendoloreco ↝
Stato, en kiu oni ne sentas doloron eĉ kun vundo aŭ alio normale kaŭzanta doloron: komence mi povis ricevi sendolorecon per terapio, sed post certa tempo la doloroj reaperis [12].
analgezio
sensenteco
12.
Amikaro Bruno Groening:
Lumbo-spino-sindromo, 2008
- angle:
- painlessness, analgesia, absence of pain
- france:
- analgésie
- hispane:
- analgesia
- itale:
- anelgesia
- nederlande:
- pijnloosheid, gevoelloosheid
- pole:
- znieczulenie
sendoloriga
- Foriganta la doloron.
- angle:
- analgesic
- beloruse:
- абязбольваючы, болесуцішальны
- ĉeĥe:
- anestetický, anesteziologický, znecitlivující
- france:
- analgésique (adj.), calmant (la douleur)
- germane:
- schmerzlindernd, schmerzstillend
- hebree:
- ללא כאבים
- hispane:
- analgésico (adj.), calmante (del dolor)
- hungare:
- fájdalomcsillapító, fájdalmat enyhítő
- itale:
- analgesico (agg.)
- nederlande:
- pijnstillend
- pole:
- przeciwbólowy, znieczulający
- ruse:
- обезболивающий, болеутоляющий
- slovake:
- znecitlivejúci
artikdoloro ↝
Ĉiu ajn artika doloro. La planto efikas kontraŭ reŭmataj artikdoloroj, [13]
Rim.: PIV mencias la vorton artralgio [14] kiu estas, kiel jam klarigite en tiu rimarko, faka sinonimo senutila, kaj do evitinda.
- angle:
- arthralgia
- france:
- arthralgie, douleur articulaire
- hispane:
- artralgia, dolor articular
dentodoloro ↝
Doloro ĉe dento.
Rim.: Oni kelkfoje povas legi la terminon odontalgio kiu estas, kiel jam klarigite en tiu rimarko, faka sinonima balastaĵo por la lingvo, kaj do evitinda.
- angle:
- toothache, odontalgia
- ĉeĥe:
- bolest zubu
- france:
- douleur dentaire, odontalgie
- hispane:
- dolor dental, odontalgia
- slovake:
- bolesť zubov
dorsodoloro
Doloro ĉe la toraka vertebraro.
- angle:
- dorsalgia, middle back pain
- france:
- dorsalgie
epigastra doloro ↝
Doloro ĉe la epigastro, de kiu ajn kaŭzo.
stomakdoloro, epigastro,
- angle:
- epigastralgia
- ĉeĥe:
- bolest v nadbřišku
- france:
- épigastralgie
- slovake:
- bolesť v nadbruší
genudoloro
Doloro ĉe genuo.
- angle:
- gonalgia
- france:
- gonalgie
kalkandoloro
Doloro ĉe kalkano.
- angle:
- talalgia
- france:
- talalgie
kapdoloro ↝
Doloro sentata en la kapo: suferis la junulino fortan kapdoloron [15].
Rim.: En PIV, oni trovas la vortojn cefaleo [16] kaj cefalalgio [17] [18], kiuj estas nur krudaj aplikaĵoj de la dekkvina Fundamenta regulo. Estas vere ke historie, ekzistis semiologia nuanco inter cefaleo kaj cefalalgio, nome cefaleo estis cefalalgio pli forta kaj daŭra. Sed tiu distingo estas tute forgesita de post la 19a jarcento. Hodiaŭ, cefaleo kaĵ cefalalgio estas veraj sinonimoj kaj aldonas neniun plian semantikan nuancon ol la vorto kapdoloro. Do ne indas enigi en la lingvon konfuzemajn vortojn, eĉ por teknikaj terminaroj dum ekzistas pli klaraj rimedoj kun ekzakte la sama senco. Due, la ŝajnsufiksa radiko -algio por difini doloron kiel simplan simptomon tute ne utilas, nek valoras. Kunmetaĵo kun la radiko -doloro estas same preciza, pli klara, pli facile rekonebla por ne-eŭropanoj, ne pli peza kaj funkcias en ĉiuj kazoj (ne eblas diri kial kuracistoj decidis adopti la terminon 'gastralgio' sed ne 'abdomenalgio', ekzemple). Estas grave ke Esperanto sin detenu de la multaj nekoheraĵoj kaj senutilaj pedantaj komplikaĵoj de la medicina vortoprovizo. [Alain Gérard, franca kuracisto]
- angle:
- headache, cephalalgia
- ĉeĥe:
- bolení hlavy, cefalea, cefalgie
- france:
- mal de tête, céphalée, céphalalgie
- hispane:
- dolor de cabeza, cefalea, cefalalgia
- slovake:
- bolesť hlavy
koksdoloro ↝
Doloro ĉe kokso, de kiu ajn kaŭzo. Nur 3 pacientoj suferis de koksdoloro, sed neniu el ili uzis analgezikojn [19].
koksalgio
19.
J. Adamczyk, A. Szczęśniak, B. Jasiewicz,
M. Tęsiorowski:
Functional Results of Operative Treatment in Slipped
Epiphysis, [vidita en 2015]
- angle:
- coxalgia
- france:
- douleur de hanche
lumbodoloro ↝
Doloro ĉe la lumba regiono.
lumbago
Rim.: PIV uzas la vorton lumbalgio [20] kun la malbona senco de lumbago. Lumbalgio estas doloro ĉe la lombo. Kaj lumbago estas akuta lumbalgio. Sed kiel klarigite en tiu rimarko, lumbalgio estas faka kaj konfuzema sinonimo de lumbodoloro.
- angle:
- low back pain
- ĉeĥe:
- bolest v zádech, houser, ústřel
- france:
- lombalgie
- hispane:
- lumbalgia, dolor lumbar
- slovake:
- bolesť v hrbte
mamdoloro ↝
Doloro ĉe mamo.
Rim.: En PIV, troviĝas la termino mamalgio [21]. Kiel klarigite en tiu rimarko, tiu faka sinonimo senutilas, kaj do estas evitinda.
- angle:
- mastodynia, mastalgia
- france:
- mastodynie, mastalgie
muskoldoloro
Doloro en muskolo, de kiu ajn kaŭzo: la rigideco de la nuko kaj spino kaj la muskoldoloroj karakterizas tiun periodon [22].
22.
Internacia Naturkuraca Asocio:
Kelkaj oftaj infektaj, akutaj malsanoj, [vidita en 2012]
- angle:
- myalgia
- ĉeĥe:
- myalgie
- france:
- myalgie, courbature
- hispane:
- dolor muscular, mialgia, miodinia
- slovake:
- myalgia
nukdoloro
Doloro ĉe la nuka vertebraro.
- angle:
- cervicodynia, neck pain
- ĉeĥe:
- bolest v šíji
- france:
- cervicalgie
- hispane:
- dolor cervical
- slovake:
- bolesť v šiji
oreldoloro ↝
Doloro ĉe orelo.
Rim.: PIV mencias la terminon otalgio [23] kiu estas, kiel jam klarigite en tiu rimarko, faka sinonima balastaĵo por la lingvo, kaj do evitinda.
- angle:
- otalgia
- france:
- otalgie, otodynie
- hispane:
- otalgia
stomakdoloro ↝
Doloro de stomaka kaŭzo, kiun la malsanulo lokalizas ĉe la epigastro.
epigastra doloro
Rim.: En PIV, troviĝas la vorto gastralgio [24]. Kiel klarigite en tiu rimarko, tiu faka sinonimo signifas nenion pli ol stomakan doloron, kaj tial estas evitinda. Esperantaj kuracistoj ne bezonas esoterismon.
- angle:
- stomachache, gastralgia
- france:
- mal d’estomac, gastralgie
- hispane:
- dolor de estómago, gastralgia
administraj notoj
~i:
Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas verkindiko en fonto.
~iĝi: Mankas dua fontindiko.
~iĝi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sen~a: Mankas dua fontindiko.
sen~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sen~iga: Mankas dua fontindiko.
sen~iga: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
dento~o: Mankas dua fontindiko.
dento~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
dorso~o: Mankas dua fontindiko.
dorso~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
epigastra ~o: Mankas dua fontindiko.
epigastra ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
genu~o: Mankas dua fontindiko.
genu~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kalkan~o: Mankas dua fontindiko.
kalkan~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
nuk~o: Mankas dua fontindiko.
nuk~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas verkindiko en fonto.
~iĝi: Mankas dua fontindiko.
~iĝi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sen~a: Mankas dua fontindiko.
sen~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sen~iga: Mankas dua fontindiko.
sen~iga: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
dento~o: Mankas dua fontindiko.
dento~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
dorso~o: Mankas dua fontindiko.
dorso~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
epigastra ~o: Mankas dua fontindiko.
epigastra ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
genu~o: Mankas dua fontindiko.
genu~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kalkan~o: Mankas dua fontindiko.
kalkan~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
nuk~o: Mankas dua fontindiko.
nuk~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.