*drog/o

*drogo

1.
KEMMED Kuraca, venena, narkota substanco uzata en farmacio aŭ magio: observu tiun junulon, […] kiu eble metis drogon en ŝian kafon [1].
2.
Drogaĉo: drogkonsumantoj [2]; drogkomercistoj [3]; ni aŭdis pri neniu kriŝnano, kiu uzas aŭ vendas drogojn, fumas, drinkas alkoholon [4]; falis ŝteloj sed kreskis krimoj rilataj al drogoj [5]; per anonimaj ŝparlibretoj drogŝakristoj kaj aliaj krimuloj legalizas sian fimonon [6]; profesiuloj ne lasus sin kapti per drogkontrolo [7]; kanabo – populara droga vegetaĵo [8]; ni spertis dum la Olimpikoj en Ateno: neniam antaŭe tiom da atletoj estis tro drogitaj [9]; milito inter drogkarteloj [10].
1. Claude Piron: Gerda malaperis, ĉapitro 6a
2. Walter Klag: Birdoj kriantaj kaj kantantaj, Monato, 2013
3. Jomo Ipfelkofer: Historie senekzempla katastrofo, Monato, 2013
4. Bob Felby: Ne tiom danĝera, Monato, 1999/12, p. 4
5. LAST/pg: Krim-portreto, Monato, 2000/11, p. 14
6. Walter Klag: Ŝparlibretoj: fino por la anonimeco, Monato, 2000/06, p. 13
7. Stefan Maul: Du mil, Monato, 2000/12, p. 5
8. Monato, Antanas Grincevičius: Ĉokolada konflikto, 2003
9. Monato, Stefan Maul: Du mil kvar, 2004
10. Monato, AMik: Rio-granda stimulado, 2011
angle:
drug
beloruse:
1. лекі, лечыва, мэдыкамэнт, лякарства, прэпарат (лекавы), зельле (лекавае), зёлкі 2. наркотык
ĉeĥe:
droga
ĉine:
1. 药品 [yàopǐn], 原料药 [yuánliàoyào], 药材 [yàocái]
france:
drogue
germane:
1. Arznei, Medikament, Droge [fak], Heildroge 2. Droge, Rauschgift, Dopingmittel ~komercistoj: Drogendealer.
hispane:
1. droga, medicamento 2. droga, narcótico, estupefaciente
hungare:
1. drog, gyógyszer, gyógyanyag, szer (gyógyító) 2. drog (kábítószer), szer (kábítószer), kábítószer
japane:
薬種 [やくしゅ], 生薬 [しょうやく]
nederlande:
~komercistoj: drugsdealer.
pole:
1. medykament, środek (np. na coś) 2. drag (młodzież.), narkotyk, środek odurzający, doping (środek wspomagający)
portugale:
1. droga, medicamento, medicina
ruse:
снадобье, препарат 1. зелье, снадобье, препарат
slovake:
droga
ukraine:
ліки, медикамент, засіб, зілля, наркотик

drogaĉo

Narkotaĵo uzata kiel stimulilo aŭ por plezuro, ofte kun misaj sekvoj al la sano: la kulpigo tekstas: legaligo de drogaĉ-mono kaj organizado de infan- kaj virin-komercado [11]; malnova balkana drogaĉo-vojo, kiu kunligis Turkion, Bulgarion, Jugoslavion kaj Okcidenton [12]; la drogaĉo troviĝis en kvar statuetoj importitaj el Venezuelo [13].
Rim.: La vorto estas misfarita: -aĉ ŝajnas aludi miskvaliton de la drogo, dum fakte temas pri fieco de ĝia konsumo. Krome, formale imageblas uzo de „fi-drogo“ por malpermesita uzo de stimuliloj fare de malhonestaj sportistoj, sed tia vortuzo ŝajne ne ekzistas. [Sergio Pokrovskij]
11. Guido Van Damme: Kiu faris kion?, Monato, jaro 1996a, numero 11a, p. 8a
12. div.: Noticoj, Monato, 1993/10, p. 4
13. div.: Noticoj, Monato, 1993/10, p. 4
angle:
abused substance, dangerous drug
beloruse:
наркотык
ĉine:
麻醉品 [mázuìpǐn], 迷幻剂 [míhuànjì]
germane:
Droge, Rauschgift
hispane:
droga, estupefaciente
hungare:
drog (kábítószer), szer (kábítószer), kábítószer
pole:
drag (młodzież.), narkotyk, środek odurzający, doping (środek wspomagający)
portugale:
droga, entorpecente, tóxico
ruse:
дурман, наркотик

drogemulo, drogulo

(komune)
Narkotaĵemulo: aidosuloj plus drogemuloj [14]; li estas aŭ senhejmulo aŭ drogulo [15].
14. Vladimir Lemelev: Novaj strategioj en Rusio, Monato, jaro 2001a, numero 5a, p. 14a
15. Monato, Laimius Stražnickas: Strangulo en la naturo, 2005
angle:
drug addict
beloruse:
наркаман
ĉine:
吸毒者 [xīdúzhě], 吸毒人员 [xīdúrényuán], 瘾君子 [yǐnjūnzǐ], 嗜毒者 [shìdúzhě]
france:
drogué (subst.), toxicomane
germane:
Drogensüchtige(r), Rauschgiftsüchtige(r)
hebree:
מכור לסמים
hispane:
drogadicto, toxicómano
pole:
narkoman, lekoman, ćpun
ruse:
наркоман, токсикоман

administraj notoj