drum/o PIV1

drumo

MUZ Garnituro de frapinstrumentoj precipe tamburoj kaj cimbaloj, ludataj de unu homo: la varieco de uzitaj muzikinstrumentoj (violono, akordiono, pian-klavaro, drumo, kontrabaso, bas-gitaro, mandolino, buzuko, citro) tute ne kaŝas la agrablan, amikecan basan voĉon de Yvart [1]; Martin estas la centra kolono de la grupo, kune kun Johan Lagerdahl per baso, kaj Matias Levin per drumo [2].
1. Monato, Alexander Shlafer: Plia sukceso de Jacques Yvart, 2010
2. Vinilkosmo: Martin kaj la talpoj - Superbazaro, 2014
beloruse:
ударная ўстаноўка (музычная)
ĉine:
爵士鼓 [juéshìgǔ]
france:
batterie (musique)
germane:
Schlagzeug
hispane:
batería (música)
pole:
perkusja
ukraine:
ударні інструменти

administraj notoj