2duŝ/o PV

duŝi

(tr)
Ŝprucigi akvon sur iun: ŝi gvidis min al mia ĉambro […] kaj, duŝinte min per ĉiela rideto, foriris KrM ; tra la fenestro vidiĝis pluvoduŝataj domoj kaj pluvolavataj stratoj KrM ; mia patro nur post duŝado odoras je sia kolonja akvo [1]. VD:aspergi2, akvumi, verŝi
1. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo
angle:
shower
france:
doucher
germane:
duschen
hebree:
לרחוץ \רחץ\
hispane:
duchar
hungare:
zuhanyoz, letusol
japane:
シャワーを浴びせる [しゃわーをあびせる], 洗浄する [せんじょうする]
nederlande:
besprenkelen
perse:
زیر دوش بردن
pole:
brać prysznic, kąpać pod prysznicem, brać natrysk, kąpać pod natryskiem, brać dusz (rzadkie)
slovake:
sprchovať
svede:
duscha (någon eller något)
ukraine:
робити обливання

duŝo

1.
Ŝprucigo de akvo sur iun parton de la korpo: vi devus ŝanĝi viajn vestojn, ili estas tute malsekaj […], li estis tute forgesinta la malvarmegan duŝon (maltroige: akvoverŝon), kiu falis sur lin antaŭ duono da horo ChL ; (figure) la ekhalto […] antaŭ Liège estis al li kvazaŭ glacie malvarma duŝo, ili devus esti en Parizo je tiu tempo HsT .
2.
Duŝilo: mia dommastro senvestigis sin antaŭ mi sen ia prudeco, ekzemplo, kiun devis sekvi ankaŭ mi por puriĝi sub la duŝo en la apuda banĉambro VaK ; traktado per freŝa akvo el la duŝo de la banĉambro revigligas ilin ViV ; iu insida satano ŝtelis sin en la duŝtubon, la duŝo cetere ne funkciis jam de kvin jaroj LGA .
angle:
1. shower
beloruse:
1. душ
bulgare:
1. душ
ĉine:
淋浴設備 [línyùshèbèi], 淋浴装置 [lìnyùzhuāngzhì], 淋浴 [línyù]
france:
1. douche (jet d'eau)
germane:
Dusche
hebree:
1. מקלחת
hispane:
1. ducha
hungare:
1. zuhany, tus (zuhany)
japane:
シャワー, 洗浄 [せんじょう]
nederlande:
1. douche
perse:
1. دوش (حمام)
pole:
1. prysznic, natrysk, dusz (rzadkie)
portugale:
1. ducha, banho de chuveiro
ruse:
1. душ, обливание
slovake:
1. sprcha
svede:
1. dusch
ukraine:
обливання, душ (дія)

duŝejo

Loko aranĝita por duŝo: la ĉambroj de la hoteloj havas […] duŝejon [2]; ĉar ĉiuj unuopaj ĉeloj estas okupitaj, ili akceptas komunan duŝejon KrB .
2. -: Utilaj informoj pri Hanojo kaj Vjetnamio, Universala Kongreso de Esperanto, Dua Bulteno, 2012
ĉine:
淋浴器 [línyùqì]
france:
douche (lieu)
germane:
Duschkabine, Duschzelle
japane:
シャワー室 [シャワーしつ]
ukraine:
душова

duŝiĝi, sin duŝi

Sin lavi per duŝo: ŝi esprimis du dezirojn: manĝi finfine freŝan miksitan salaton kaj duŝiĝi [3].
angle:
take a shower
beloruse:
прымаць душ
ĉine:
洗淋浴 [xǐlínyù]
france:
prendre une douche, se doucher
germane:
sich duschen, eine Dusche nehmen
hebree:
להתקלח
hispane:
ducharse
hungare:
zuhanyozik, tusol
nederlande:
douchen
perse:
دوش گرفتن، زیر دوش رفتن

administraj notoj