ekart/o PVEF
ekarto
- 1.
[1]
Diferenco de
la proksimuma valoro de iu grando al la ekzakta:
ekarto de observo;
rilata, absoluta ekarto.
- 2.
(pri kompaso)
Sumo de la anguloj de deklino
kaj devio:
la angulo formita de la kompasa montrilo kun la astronomia
meridiano estas la ekarto de kompaso;
la tera magneteco influas la magnetan montrilon kaj deklinigas ĝin de la
astronomia meridiano laŭ angulo nomata deklino, aliparte la feraĵaro de la
ŝipo influas kaj deklinigas ĝin laŭ alia angulo nomita deviacio: la sumo de
tiuj du anguloj estas la ekarto de la kompaso
[2].
- 3.
Distanco
inter la celita kaj trafita punkto:
oni distingas jenajn ekartojn: horizontalan, laŭdirektan,
altecan, laŭdistancan kaj vertikalan.
- angle:
- 1. approximation error
- beloruse:
- адхіленьне, памылка, хіба, хібнасьць
- ĉeĥe:
- absolutní chyba, chyba, odchylka
- france:
- 1. erreur d'approximation 3. écart (de tir)
- germane:
- 1. Approximationsfehler, Annäherungsfehler 2. Abweichung 3. Abweichung
- hebree:
- הפרש בין ערך מקורב למדוייק
- hungare:
- 1. közelítési hiba, approximációs hiba 2. eltérés 3. eltérés (találati)
- itale:
- scarto (differenza)
- japane:
- 誤差 [ごさ], 偏差 [へんさ]
- pole:
- 1. błąd przybliżenia
- portugale:
- 1. erro, diferença 2. desvio 3. diferença
- ruse:
- отклонение, погрешность 1. погрешность приближения
- slovake:
- chyba, odchýlka
- ukraine:
- похибка, відхилення, схилення
administraj notoj
pri
~o 1.:
MatVort konas ankaux la terminon "eraro". "Ekarto" estus "absoluta
eraro" kaj nia difino pli proksimus al "eraro de aproksimo". Mi
ne komprenas la precizan sencon de tiuj terminoj. Cxu la nocioj
cxirkaux malprecizeco de mezuro (incertitude, neopredeljonnostj,
Ungewissheit) ne havus rolon en tiu debato? [MB]