eksplic/ita PIV2

eksplicita

Klare kaj precize esprimita, ne per subkompreno alie interpretebla; malimplicita: eksplicita interkonsento en formo de ia kontrakto Ret ; viaj vortoj volas ekspliciti, ke ekzistas socia mendo ― precize! MMa . la Traktato de Aachen (1748) estis redaktita en la franca, sed aparta artikolo eksplicite precizigis, ke [oni rajtas fari] kopiojn en aliaj lingvoj EeP ; temas eksplicitadire pri surogato [1]. VD:klara3, laŭlitera, laŭvorte, rekta2, preciza, sensupozeco
Rim.: PIV1 prezentas la vorton ankoraŭ kiel adjektiva radiko „eksplicit/“, kaj tiel la vorto preskaŭ senescepte uziĝas. PIV2 ŝanĝis la kapvorton al verba radiko „eksplic/“, de kie ĝi derivas „eksplic/it/a“ kiel participon. Tio estas almenaŭ simetria al verba „implic/“. [W. Diestel]
Rim.: Ekzemplo konforma al PIV2: ni devas esprimi en la lingvo, kion ni celas, do tre eksplice [2]. [ĵv]
1. Monato, Carlo Minnaja: Interlingvo: komparo inter du solvoj, 2010
2. K. Tytgat: Epizodo 12 – Kristin Tytgat, tubaro, Esku, 2022-05
angle:
explicit
ĉine:
明示 [míngshì], 明确 [míngquè]
france:
explicite
germane:
explizit, ausdrücklich, eindeutig
japane:
明示された [めいじされた]
pole:
wyrażony bezpośrednio, wyrażony jawnie
ukraine:
чітко виражений, явний, недвозначний

eksplicitigi

(tr)
Igi eksplicita, dirita, ne subkomprenata: kiam oni komparas la francan kaj la anglan, oni konstatas, ke la unua aludas kie la dua eksplicitigas [3].
3. Monato, Clair Mahé: La okcitana lingvo, 2006
france:
expliciter
pole:
wyjaśnić jednoznacznie

administraj notoj

~ita: Mankas verkindiko en fonto.