*liter/o PV
*litero
↝ 
- 1. ↝
Ĉiu signo de la alfabeto uzata en skribado aŭ presado por prezenti parolsonojn de lingvo: la 28 literoj de la Esperanta alfabeto; supersignitaj (kunĉapelaj, ĉapelitaj, tegmentitaj) literoj (diakritaĵoj) ; anstataŭ la signeto superlitera oni povas kuraĝe uzadi la literon h kaj anstataŭ ŭ ― simplan u [1]; nomoj de la literoj: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ĥo, i, jo, ĵo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo [2]; sur ĉiu paĝo (temas pri skribmodelo) staris ĉiuj grandaj literoj, ĉiu kun malgranda litero flanke, unu post la alia[3]; en nia lingvo ne ekzistas duoblaj vokaloj, sed ĉiu litero estas elparolata ĉiam egale kaj ĉiam aparteLR ; ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita, ne estas neelparolataj literojF ; vidu, per kiaj grandaj literoj mi skribis al vi propramane [4]; traktato […][…] skribita sur brikoj, per kojnformaj literoj [5].
grafemo
alfabeto
hieroglifo, ideogramo, fonemo
- 2. ↝
- (figure) Formulo, skribita teksto: la decido de la kongreso restos simple malviva litero kaj fakte neniam atingos efektiviĝon FK ; tian fidon ni havas […] ne laŭ litero, sed laŭ spirito, ĉar la litero mortigas, sed la spirito vivigas [6]; ligante sin ne per la litero de siaj dogmoj, sed nur per ilia komuna spirito [7].
1.
L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, La Esperantisto, 1890,
p.32
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §1
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
4. La Nova Testamento, Galatoj 6:11
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XI
6. La Nova Testamento, II. Korintanoj 3:6
7. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §1
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
4. La Nova Testamento, Galatoj 6:11
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XI
6. La Nova Testamento, II. Korintanoj 3:6
7. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
- angle:
- letter malviva ~o: dead letter
- beloruse:
- літара
- bulgare:
- буква
- ĉeĥe:
- písmeno
- france:
- lettre
- germane:
- Buchstabe
- greke:
- γράμμα
- hispane:
- letra malviva ~o: papel mojado
- hungare:
- betű
- indonezie:
- huruf
- itale:
- lettera (alfabeto) malviva ~o: lettera morta
- nederlande:
- letter malviva ~o: dode letter
- pole:
- litera
- portugale:
- letra
- rumane:
- caracter
- ruse:
- буква malviva ~o: мёртвая буква
- slovake:
- písmeno
- turke:
- harf
literumi ↝
- Ortografii: kiel vi literumas vian nomon PIV1 ? preskaŭ neniu en Britio aŭ Irlando scipovas perfekte (aŭ eĉ malperfekte) literumi anglajn vortojn [8]; la literumado de arabaj nomoj en latina skribo estas tre ĥaosa, ĉar preskaŭ ĉiu aŭtoro uzas sian propran sistemon [9]; kelkaj „transliterumoj” malkaŝas eĉ rusan fonon [10]; spamistoj povas […] verki siajn mesaĝojn, tiel ke ili trairas la filtrilon, ekzemple laŭcele misliterumante vortojn [11].
8.
Monato, Albisturo Kvinke: Disleksio, 2005
9. Monato, Um Keltum'
10. Monato, D-ro Winfried Schumacher: Filozofio metio ideologio, 2012
11. Monato, Franck Arnaud: Kia solvo por rubpoŝto?, 2003
9. Monato, Um Keltum'
10. Monato, D-ro Winfried Schumacher: Filozofio metio ideologio, 2012
11. Monato, Franck Arnaud: Kia solvo por rubpoŝto?, 2003
- angle:
- spell (a word)
- ĉeĥe:
- hláskovat, namáhavě číst, slabikovat
- france:
- épeler
- germane:
- buchstabieren
- hispane:
- deletrear
- hungare:
- betűz (szót)
- itale:
- scrivere (forma ortografica)
- nederlande:
- spellen
- pole:
- literować, przeliterowywać, pisać
- portugale:
- soletrar
- ruse:
- называть, произносить, читать по буквам (имя, слово)
- slovake:
- hláskovať
- turke:
- hecelemek
literumilo
↝ 
Programo por kontroli ortografion de homlingva teksto, ofte disponebla dialoge en teksta redaktilo: UniRed entenas potencan esperantan literumilon [12]; en versio 7 de Vimo la literumilo povas kontroli ankaŭ Esperantan tekston [13].
12.
Pejno S.: Sidiĝu
kaj tajpu, Monato, 2001:01
13. Klarigoj pri la tekstoredaktilo „Vim“, Literumilo
13. Klarigoj pri la tekstoredaktilo „Vim“, Literumilo
- angle:
- speller, spelling checker, spell-checker
- beloruse:
- праграма праверкі правапісу, модуль праверкі правапісу
- ĉeĥe:
- program na kontrolu pravopisu
- france:
- correcteur orthographique
- germane:
- Rechtschreibkontrolle
- hispane:
- corrector ortográfico
- hungare:
- helyesírásellenőrző
- itale:
- correttore ortografico (automatico)
- nederlande:
- spellingcontroleprogramma
- pole:
- korektor pisowni
- portugale:
- corretor ortográfico
- ruse:
- корректор (программа), средство орфографического контроля
- slovake:
- program na kontrolu pravopisu
ĉiuliteraĵo ↝
Frazo entenanta ĉiujn literojn de la alfabeto de koncerna lingvo, uzebla por testi tiparon, ktp: la ĉiuliteraĵo: „laŭ Ludoviko Zamenhof bongustas freŝa ĉeĥa manĝaĵo kun spicoj“ estas la plej flua, la ĉiuliteraĵo: „gajecvoĉa fuŝmuĝaĵo de knabĥoro haltpaŭzis“ estas unu el la plej mallongaj; jen estas mia ĉiuliteraĵo por ŝava alfabeto: […] 𐑓𐑤𐑨𐑝𐑨 ·𐑟𐑧𐑘𐑕𐑩 𐑛𐑩𐑮𐑤𐑩𐑑𐑧 𐑐𐑪𐑚𐑤𐑦𐑒𐑦𐑜𐑪 𐑫𐑦𐑨𐑵 𐑧𐑞𐑧𐑔𐑩𐑵. 𐑣𐑩 𐑧𐑙𐑩𐑖𐑨𐑵𐑡𐑩𐑢 𐑗𐑦𐑪𐑠𐑨𐑘𐑛𐑧, ĝi havas (preskaŭ) ĉiun paron voĉa/senvoĉa konsonanto apude en la sama vorto [14].
14.
Зьміцер Лапцёнак: por-ŝava ĉiuliteraĵo
- angle:
- pangram
- bulgare:
- панграма
- france:
- pangramme
- germane:
- Pangramm
- hispane:
- pangrama
- indonezie:
- pangram
- itale:
- pangramma
- nederlande:
- pangram
- pole:
- pangram
- ruse:
- панграмма
duliteraĵo ↝
Plurliteraĵo el du literoj, ofte rigardata kiel unu litero: en la ĉeĥa alfabeto la duliteraĵo ch okupas lokon inter h kaj i; la Soraba ortografio enhavas ankaŭ du duliteraĵojn:[…] ch sekvas post h kaj dź post d [15]; laŭ la Fundamento, la ĉapelitajn literojn de Esperanto oni rajtas prezenti per duliteraĵoj ch, gh, hh, jh ktp.
diftongo
- angle:
- digraph
- beloruse:
- дыграф
- france:
- digramme
- germane:
- Digraph
- hispane:
- dígrafo
- hungare:
- kétjegyű betű
- indonezie:
- digraf
- itale:
- digramma
- nederlande:
- tweelettergroep
- portugale:
- dígrafo, digrama
- ruse:
- диграф, двойная буква
granda litero, ĉeflitero PIV1 ↝
Litero en formo relative pli granda, klara aŭ eleganta, kiel la majusklaj literoj de la antikvaj surskriboj, tial opiniata speciale konvena por la komenca pozicio (en propraj nomoj, komence de frazo ktp); ano de la serio A, B, C ... kontraste al la malgrandaj literoj a, b, c ...: de supre ĝis malsupre, staris ĉiuj grandaj literoj, ĉiu kun malgranda litero flanke, unu post la alia [16]; la ĉeflitero H [17].
majusklo
Rim.: Ne ekzistas devigaj reguloj pri la uzo de majuskloj kaj minuskloj. Ordinare oni uzas la minusklajn literformojn. Majusklojn oni uzas kiel unuan literon de ĉefa frazo, kaj kiel unuan literon de propra nomo, kaj en iuj mallongigoj PMEG .
- angle:
- capital letter
- beloruse:
- вялікая літара
- france:
- capitale (majuscule), majuscule
- germane:
- Anfangsbuchstabe, Großbuchstabe, Majuskel
- hispane:
- letra capital (mayúscula), mayúscula
- hungare:
- nagybetű
- indonezie:
- huruf kapital
- itale:
- capolettera, capilettera, maiuscola
- nederlande:
- hoofdletter
- pole:
- duża litera, wielka litera, majuskuła, wersalik, litera drukowana (pot.)
- ruse:
- прописная буква, большая буква, заглавная буква
- turke:
- büyük harf
kvarliteraĵo ↝
Plurliteraĵo el kvar literoj: la angla kvarliteraĵo „ough“ estas plursignifa (kp „cough“, „dough“, „ought“...).
- angle:
- tetragraph
- beloruse:
- тэтраграф
- france:
- tétragramme
- hispane:
- fonema representado por cuatro letras
- hungare:
- négyjegyű betű
- itale:
- tetragramma
- nederlande:
- vierlettergroep
- ruse:
- тетраграф
laŭlitera ↝
- (figure) Laŭvorta: laŭlitera kompreno; laŭlitera traduko [18]; absoluta kaj laŭlitera reguleco [19]; se la kliento ne laŭlitere respektas la kontrakton, teamo da respondeculoj vizitas la klienton por forpreni ĉiujn garantiaĵojn [20].
18.
Monato, Anna kaj Mati Pentus: Frandaĵo por scivolemuloj, 2003
19. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 10. Ceteraj pronomoj
20. Monato, Fidilalao Henriel: Mikrokreditaj asocioj kreskas kiel fungoj, 2012
19. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 10. Ceteraj pronomoj
20. Monato, Fidilalao Henriel: Mikrokreditaj asocioj kreskas kiel fungoj, 2012
- beloruse:
- літаральны
- france:
- littéral
- germane:
- buchstäblich
- hispane:
- literal
- nederlande:
- letterlijk
- pole:
- dosłowny
- ruse:
- буквальный
malgranda litero, etlitero ↝
Litero apartenanta al la pli ordinara speco ol la grandaj literoj; en Esperanto, ano de la serio a, b, c, ĉ ...: la ĉiama skribado de „vi“ per malgranda litero estas ne sole tute regula, sed mi mem ankaŭ nun provos iom post iom forlasi mian ĝisnunan manieron de skribado [21]; la etlitero x iĝas granda X [22].
minusklo
21.
L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 8. Personaj pronomoj
22. Iksa problemo en reta ligilo, lernu.net
22. Iksa problemo en reta ligilo, lernu.net
- angle:
- small letter
- beloruse:
- малая літара
- france:
- bas de casse, minuscule
- germane:
- Kleinbuchstabe, Minuskel
- hispane:
- minúscula
- hungare:
- kisbetű
- indonezie:
- huruf kecil
- itale:
- minuscolo
- nederlande:
- kleine letter
- pole:
- mała litera, litera tekstowa, minuskuła
- ruse:
- строчная буква, малая буква
- turke:
- küçük harf
preslitero

- 1. ↝
- Grafika formo de litero (signobildo), normale uzata en presaĵoj, sed iam ankaŭ mane skribataj: porinfanaj libroj devas esti presataj per la plej klaraj presliteroj [23]; ĉu vi skribis vian adreson per presliteroj [24]? krom mallonga enkonduko kaj kelkaj fotoj la ĉefan rolon havas pluraj leteroj – fotokopie kaj preslitere [25].
- 2. ↝
- (evitinde)
prestipo
Rim.: Prestipoj estas uzataj ne nur por literoj, sed ankaŭ por la ciferoj, interpunkciaj signoj kaj aliaj simboloj.
23.
Monato, Nikolao Gudskov: Ruza leporo kaj ĉiuj aliaj, 2007
24. Theodor Kilian: Lernolibro de Esperanto, 16a leciono
25. Monato, Gerrit Berveling: Respektinda virino. Granda animo ĉu iom naiva?, 2010
24. Theodor Kilian: Lernolibro de Esperanto, 16a leciono
25. Monato, Gerrit Berveling: Respektinda virino. Granda animo ĉu iom naiva?, 2010
- angle:
- 1. block letter, printscript
- ĉeĥe:
- tištěné písmeno
- germane:
- Druckbuchstabe
- hispane:
- letra de imprenta
- ruse:
- 1. печатная буква
- slovake:
- tlačené písmeno
plurliteraĵo ↝
Kombino el pluraj literoj kiu en koncerna skribosistemo havas unu aŭ plurajn fonetikajn valorojn malsamajn ol la sinsekvo da sonoj prezentataj per la komponantaj literoj: la angla skribosistemo entenas 26 literojn kaj 118 plurliteraĵojn.

- nederlande:
- meerlettergroep
- ruse:
- буквосочетание
triliteraĵo ↝
Plurliteraĵo el tri literoj: la germanan triliteraĵon „sch“ oni legu kiel /ŝ/; la francan triliteraĵon „eau“ oni legu kiel /o/.
- angle:
- trigraph
- beloruse:
- трыграф
- france:
- trigramme
- germane:
- Trigraph
- hispane:
- fonema representado por tres letras
- hungare:
- háromjegyű betű
- indonezie:
- trigraf
- itale:
- trigramma
- nederlande:
- drielettergroep
- ruse:
- триграф, трёхбуквенное буквосочетание