9majuskl/o SPV

9majuskla

HISKOMPTIP (pri signo) Apartenanta al signaro, kies ĉiuj signobildoj lokeblas inter du paralelaj horizontalaj linioj, kiujn ili tuŝas: la majusklaj ŝtonsurskriboj de la Romiaj monumentoj; la majusklaj ciferoj; ĉiuj propraj nomoj hazarde komenciĝantaj per majuskla litero K fakte presiĝas kun komenca minuskla litero k [1]; granda majuskla titolo SEMAJNO [2]; troa majuskligo [3]; ĉiuj elementoj estas en la Akademia Vortaro baze listigataj en neŭtrala tutmajuskla formoAdE . ANT:minuskla
Rim.: La eksterliniaj diakritiloj rompas tiun difinon; por la lingvoj uzantaj ilin (ankaŭ Esperanto) oni kutime konsideras nur la bazan signon ‐ kvankam en iuj presaĵoj kaj en ekranaj tiparoj oni pro la evidenta praktika motivo iam malaltigas la tutan diakritaĵon tiel ke ĝi plene lokiĝu inter la du linioj; tiel estas presita, ekzemple, la „Enciklopedio de Esperanto“.
1. Pejno Simono: Atentokapta sed ruĝkrajoninda, Monato, 2001/01, p. 31
2. Monato, Claude Piron: Funkcio kreas organon, 2004
3. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Malkovru Napolon!, 2008
angle:
majuscule (script), capital (letter), uppercase (letter)
beloruse:
маюскульны (спосаб пісьма), вялікая (літара)
france:
majuscule (adj.), capitale (adj., lettre)
hispane:
mayúscula, en mayúsculas
hungare:
nagybetűs
japane:
大文字の [おおもじの]
katalune:
majúscul
nederlande:
bovenkast-
pole:
majuskułą, wersalikami, wielkimi literami
portugale:
maiúsculo
ruse:
маюскульный (о письме), прописная (буква), заглавная (буква)

9majusklo

GRATIPKOMP Majuskla litero: la baza duelementa metodo, kiun la fama sveda natursciencisto Carl Linnæus iniciatis en la 18a jarcento, estas konservata: substantiva genronomo (kun majusklo) plus adjektiva karakterizo (sen majusklo) [4]; la unuaj vortoj de la evangelio aperis, kun bele ornamitaj majuskloj kaj kelta interplektaĵo [5]; la senmajusklaj frazoj estas ofte tiom longaj, ke mi tediĝis [6]. SIN:ĉefliteroANT:minuskloVD:versalo, inicialo
4. Monato, Manuel Halvelik: Atentinda solvo por kompleksega problemo, 2007
5. Monato, Garbhan MacAoidh: Ornamitaj manuskriptoj, 2007
6. Monato, Garvan Makaj': Nigra apokalipso, 2008
beloruse:
вялікая літара
ĉine:
起首大字母 [qǐshǒudàzìmǔ], 大写字母 [dàxiězìmǔ], 大寫字母 [dàxiězìmǔ]
france:
majuscule (nom), capitale (nom, lettre)
germane:
Großbuchstabe, Majuskel
hispane:
letra mayúscula
hungare:
nagybetű
japane:
大文字 [おおもじ]
katalune:
majúscula
nederlande:
hoofdletter
pole:
majuskuła, wersalik, wielka litera
portugale:
maiúscula, letra maiúscula
ruse:
прописная буква, заглавная буква
ukraine:
велика буква

9majuskleto

GRATIPKOMP Litero (en alfabeto posedanta majusklojn kaj minusklojn) majuskloforma sed malpli alta ol normala majusklo de la sama serio (proksimume samalta kiel la plej malaltaj minuskloj): por la alfabeto kun ciferoj kaj signoj ekzistas majuskloj, majuskletoj kaj minuskloj, kaj por la tiparfasonoj rekta, kursiva kaj grasa [7].
beloruse:
капітэль (тыпагр.)
ĉine:
小型的大写字母 [xiǎoxíngdedàxiězìmǔ], 小型的大寫字母 [xiǎoxíngdedàxiězìmǔ]
germane:
Kapitälchen
japane:
スモールキャピタル, 小型大文字 [こがたおおもじ]
pole:
kapitalik

administraj notoj