ekvizet/o PIV1

ekvizeto

BOT Plurjara vegetaĵo, plimultiĝantaj per sporoj kaj per rizomoj; kun verda tigo multartika, kiu ĉe ĉiu artiko surhavas skatolecan ingon, konsistantan el kuniĝintaj skvamformaj folioj kun liberaj pintoj, kun kirlile elkreskantaj fadenoformaj folioj; ofte kreskanta sur malseka grundo; sola plu vivanta genro (Equisetum) el ekvizetoj: ekvizetoj havas tre reduktitajn, kutime ne-fotosintezajn, foliojn, kiuj aranĝiĝas en verticiloj kunfandiĝintaj en ingoj sur la tigo [1]; el la novaj semgrajnoj kreskis novaj plantoj, [kiuj] similis je filikfrondoj aŭ malgrandaj palmoj, kaktobuloj, ekvizetoj aŭ ĝibaj arbetoj [2].
1. Vikipedio, Ekvizeto
2. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Perelin', la Noktarbaro
beloruse:
хвошч
ĉeĥe:
přeslička
france:
prêle
germane:
Schachtelhalm
japane:
スギナ
latinece:
Equisetum
pole:
skrzyp
rumane:
equisetum
slovake:
praslička
ukraine:
сосонка

ekvizetoj

Klaso de filikoplantoj (Equisetopsida), el kiu vivas plu nur la genro ekvizeto.
beloruse:
хвошчападобныя (кляс), членістасьцябловыя (кляс)
ĉine:
木賊屬 [mùzéishǔ]
germane:
Schachtelhalme
latinece:
Equisetopsida
pole:
skrzypowe

administraj notoj

~oj: Mankas dua fontindiko.
~oj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.