8elektronik/o PIV1

elektroniko

ELE Studo de elektraj signaloj kaj arto konstrui maŝinojn per ili funkciantajn: transistoro ... estas la ĉefa komponanto en ĉia moderna elektroniko [1]. SUB:transistoro, diodo, cirkvito integra, reostato, kondensatoro, induktilo, transformilo, rektigilo, konektilo, kondukilo, konektoskemo, cirkvitkarto
1. Vikipedio, „komputilo, artikolo de la monato“, 2007-10-11
angle:
electronics
beloruse:
электроніка
ĉeĥe:
elektronika
ĉine:
电子学 [diànzǐxué], 电子技术 [diànzǐjìshù], 电子装置 [diànzǐzhuāngzhì]
france:
électronique (subst.)
germane:
Elektronik
japane:
エレクトロニクス, 電子工学 [でんしこうがく]
perse:
الکترونیک
pole:
elektronika
portugale:
eletrônica
slovake:
elektronika
ukraine:
електроніка

elektronika

Funkcianta per elektraj signaloj aŭ iel rilata al elektroniko: iaj elektronikaj drumoj havas platojn ... anstataŭ cimbaloj RokPop .
angle:
electronic
beloruse:
электронны
france:
électronique (adj.)
germane:
elektronisch
japane:
電子工学の [でんしこうがくの], 電子式の [でんししきの]
perse:
الکترونیکی
pole:
elektroniczny
portugale:
eletrônico

elektronikisto

Homo, kiu profesie okupiĝas pri elektroniko: eĉ se de tiu tempo lingvistoj, matematikistoj kaj elektronikistoj laboras super tiu ĉi problemo, ĝis nun maŝina tradukado ne estis realigita [2].
2. Z. Hršel: Apliko de Esperanto en la Laboro de Informcentroj, AEST 1978
angle:
electronics engineer
beloruse:
электронік
ĉeĥe:
elektronik
ĉine:
电子工 [diànzǐgōng], 电子机工 [diànzǐjīgōng]
france:
électronicien
germane:
Elektroniker
perse:
مهندس الکترونیک
pole:
elektronik
slovake:
elektronik

administraj notoj

~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.