enorm/a

enorma PIV1

(malofte)
Supermezure granda; ega: tiu tuta enorma laboro, kiu postulis precizan planadon, firman organizitecon kaj multe da persona sindediĉo, povis esti realigita dank’ al Esperanto [1]; koncerne planlingvojn jen elefante enorma korpuso [2]; Jia Zheng stariĝis kaj falis sur la genuojn por danki la enorman indulgon de Lia Majesto [3]; en la hejmo regis enorma tumulto [4]; telefonfirmaoj kiel NTL havas enormajn rimedojn [5]; estas […] enorma svarmo de kurieroj tie ĉi [6]; la elspezoj enormas [7]. VD:eksterordinara
1. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
2. Pejno Simono: Plansprache und Phraseologie, Monato, 2000/06, p. 33
3. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 106a, volumo 3a, p. 375a
4. Monato, CZAR: La fino de Vincent van Gogh, 2003
5. Edmund Grimley Evans: Interreto senpage, Monato, 2000/11, p. 23
6. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Fantaziujo en Danĝero
7. Monato, Bardhyl Selimi: Koridoroj kien?, 2008
angle:
enormous, immense
beloruse:
вялізны, празьмерны
ĉeĥe:
enormní, enormní, nadměrný, nesmírně velký, obrovský
ĉine:
非常大 [fēichángdài], 极大 [jídà], 虯蟠 [qiúpán], 大大 [dàdà]
france:
énorme
germane:
enorm, außergewöhnlich
hebree:
ענקי
nederlande:
enorm
pole:
wielki, ogromny
portugale:
enorme, imenso
slovake:
enormný, nadmerný, obrovský
ukraine:
величезний, велетенський, непомірний

enorme

Ege, eksterordinare: tio kostas enorme [8]; foruzado de papero kreskis enorme [9]; iu ajn listo de anglaj sonoj povas esti enorme plilongigita per aldono de la vasta nombro da dialektoj [10].
8. Monato, Stefan Maul: Pledo por mondcivitana partio, 2005
9. Stefan Maul: Estimataj gelegantoj,, Monato, 2000/10, p. 3
10. Garbhan MacAoidh: Flugilhavaj vortoj, Monato, 2000/10, p. 22
beloruse:
празьмерна
germane:
enorm

administraj notoj