*entuziasm/o PV

*entuziasmo

Admira aŭ espera fervorego: aperis popolaj amasoj kun krioj, floroj kaj muzikistoj […], proksime de l' urbo la entuziasmo atingis la supron [1]; virino kun menso de infano, kun entuziasmo kaj kredo, ― la standardon ŝi portas antaŭ la batalanta militistaro [2]; ŝi rimarkis en la najbara parko tiel belan ludon de koloroj, ke ŝi ekkriis kun entuziasmo [3]; laŭta ekkrio montranta entuziasmon de juna brusto Marta ; la entuziasmo de la publiko por la nova ideo estis ankoraŭ tute freŝa [4]; nenio estas pli danĝera ol blinda entuziasmo [5]. VD:agitiĝo, pasio, simpatio, vervo, vibri3
beloruse:
энтузіязм, натхненьне, захапленьне
bulgare:
ентусиазъм
ĉeĥe:
elán, entuziazmus, nadšení
ĉine:
全神灌注 [quánshénguànzhù], 激情 [jīqíng], 乾勁 [gānjìng], 热风 [rèfēng]
france:
enthousiasme
germane:
Begeisterung, Enthusiasmus
hispane:
entusiasmo
japane:
熱狂 [ねっきょう], 熱中 [ねっちゅう], 情熱 [じょうねつ], 狂喜 [きょうき]
pole:
entuzjazm, zapał, furora
portugale:
entusiasmo, ânimo, vida, furor
ruse:
энтузиазм, воодушевление, увлечение, азарт
slovake:
nadšenie, oduševnenie
ukraine:
ентузіазм, наснага, запал, азарт

entuziasma

Plena je entuziasmo: konante la entuziasman kaj kavaliran karakteron de Fernando, mi ne estus tre mirigita [6]; ambaŭ sublevite de sama entuziasma instigo, sin brakpremis kun multaj montroj de reciproka amemo [7]; entuziasmaj aplaŭdoj […] sekvis post lia parolado [8]; niaj kongresoj, ne sole la universala, sed ankaŭ la lokaj, tiamaniere edukas […] entuziasmajn batalantojn por nia afero [9]. ANT:malfervora, rezervita, skeptika
6. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvina
7. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvina
8. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
9. L. L. Zamenhof: Paroloj, ĉe la Solena Malfermo de la Prepara Konferenco de Ruslandaj Esperantistoj en St. Peterburg, 1910
beloruse:
энтузіястычны, натхнёны, захоплены
ĉeĥe:
nadšený, zanícený
ĉine:
兴致很高 [xìngzhìhěngāo], 兴奋的 [xīngfènde], 昂扬 [ángyáng], 心潮澎湃 [xīncháopēngpài], 火辣 [huǒlà], 踊跃 [yǒngyuè], 热衷 [rèzhōng], 狂热 [kuángrè], 津津乐道 [jīnjīnlèdào], 殷切 [yīnqiè], 热心 [rèxīn], 使振奋 [shǐzhènfèn], 令人鼓舞 [lìngréngǔwǔ], 慷慨激昂 [kāngkǎijīáng]
france:
enthousiaste (adj.)
germane:
begeistert, enthusiastisch
hebree:
בהִתלַהֲבוּת
japane:
熱烈な [ねつれつな], 熱狂的な [ねっきょうてきな]
pole:
entuzjastyczny, zapalony, napalony (na coś)
ruse:
воодушевлённый
slovake:
nadšený, zanietený
ukraine:
повний ентузіазму, пристрасний, натхнений

entuziasmi

Senti, elmontri entuziasmon: mi hejmeniru enlitiĝi por ke neniam, kun neniu mi parolu, ne amu, ne entuziasmu [10]; li tro entuziasmas pri krimromanoj [11]; „belega lando!“ entuziasmis la sekretariino [12]; Miguel Fernández ne tuj entuziasmis, kiam la „mirindaj frenezuloj de UEA“ petis lin estri la Belartajn Konkursojn [13].
beloruse:
праяўляць энтузіязм, дзейнічаць з энтузіязмам
ĉine:
[mí], 兴高采烈 [xìnggāocǎiliè], 眉飛色舞 [méifēisèwǔ]
france:
être enthousiaste
germane:
begeistert sein
japane:
熱狂している [ねっきょうしている], 熱中している [ねっちゅうしている]

entuziasmigi

(tr)
Plenigi je entuziasmo: li entuziasmigas ilin per sia flameco kaj elokventeco [14]; kio do tiel entuziasmigis la membrojn de la kongreso [15]? tio ĉi enblovos fajron en viajn vejnojn, se nenio alia vin plu entuziasmigas [16]. VD:agiti2, eksciti, emocii, fervorigi
14. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
15. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
16. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
beloruse:
натхняць
ĉeĥe:
nadchnout, poblouznit, uvést v nadšení, zapálit
ĉine:
使振奋 [shǐzhènfèn], 令人鼓舞 [lìngréngǔwǔ], 授意 [shòuyì]
france:
enthousiasmer
germane:
begeistern
hebree:
להלהיב
japane:
熱狂させる [ねっきょうさせる], 夢中にさせる [むちゅうにさせる]
pole:
rozentuzjazmowywać, rozpalać (zapał), wywoływać furorę
ruse:
воодушевить, увлечь
slovake:
nadchnúť, oduševniť
ukraine:
наповнювати ентузіазмом, запалювати, надихати

entuziasmiĝi

(ntr)
Iĝi entuziasma, eksenti entuziasmon: homoj, kiuj havas la inklinon entuziasmiĝi kaj dediĉi sin al pionireco, oferas sian tempon [17]; Ajna entuziasmiĝis, sed Alda estis skeptika [18]; la sola, kiu ne entuziasmiĝis pri la propono, estis Montmorency [19].
beloruse:
напаўняцца энтузіязмам, нахняцца
ĉine:
振奋 [zhènfèn], 愛好 [àihào]
france:
s'enthousiasmer
germane:
sich begeistern
japane:
熱狂する [ねっきょうする], 夢中になる [むちゅうになる]
ukraine:
набиратися ентузіазму, запалюватися

entuziasmulo, entuziasmemulo

Facile entuziasmiĝanta homo: la nombro de la entuziasmuloj atingos certan ciferon kaj haltos [20]; ili efemere aperas sub la plumo de nur malmultaj entuziasmuloj, kaj malaperas senspure [21]; skii sen neĝo ― tion provis 80 entuziasmuloj pri vintra sporto meze de la somero en la litova ĉefurbo [22]; la menciitan karton iniciatis skotaj entuziasmuloj en la jaro 1987 [23]. VD:fano, fervorulo, zeloto
beloruse:
энтузіяст
ĉeĥe:
nadšenec
ĉine:
热心家 [rèxīnjiā], 狂热者 [kuángrèzhě], 迷 [mí], 控 [kòng]
france:
enthousiaste (subst.)
germane:
Begeisterter, Schwärmer, Enthusiast
hebree:
נלהב
japane:
熱中しやすい人 [ねっちゅうしやすいじん], 熱狂者 [ねっきょうしゃ], ファン [ふぁん], 情熱家 [じょうねつか]
pole:
entuzjasta, zapaleniec, napaleniec
ruse:
энтузиаст
slovake:
nadšenec
ukraine:
ентузіаст

administraj notoj