*7Esperant/o PV

Esperanto   Vikipedio

1.  
ESPLIN Lingvo internacia publikigita de Zamenhofo en 1887: en la lingvo „Esperanto“ ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo [1].
2.  
PERS (Propre „doktoro Esperanto“.) Plumnomo sub kiu Zamenhofo publikigis sian lingvoprojekton kaj kiu iĝis nomo de la lingvo mem: mi prenis por mi la pseŭdonimon „Esperanto“ la lingvo mem havis nenian propran nomon kaj estis nomata „la lingvo internacia proponita de Esperanto“ LR .
angle:
Esperanto
beloruse:
1. эспэранта 2. Эспэранта
bulgare:
1. есперанто 2. Есперанто
ĉeĥe:
Esperanto
ĉine:
1. 世界语 [shìjièyǔ]
france:
Espéranto
germane:
Esperanto
hispane:
esperanto
hungare:
1. eszperantó 2. Esperanto
ide:
Esperanto
indonezie:
Esperanto
itale:
Esperanto
japane:
エスペラント [えすぺらんと]
katalune:
esperanto
nederlande:
Esperanto
okcidentfrise:
Esperanto
pole:
Esperanto
portugale:
Esperanto
ruse:
1. эсперанто 2. Эсперанто
slovake:
Esperanto
svede:
Esperanto
taje:
1. ภาษาเอสเปรันโต
tokipone:
1. toki Epelanto
volapuke:
1. Sperantapük

esperanta Vikipedio

ESPLIN De Esperanto, rilata al Esperanto: la Esperanta afero; la esperantaj kongresoj.
angle:
Esperantic
bulgare:
есперантистки
france:
espérantiste (adj.)
hispane:
esperantista (adj.)
ide:
Esperantala
japane:
エスペラントの [えすぺらんとの]
pole:
esperancki
tokipone:
pi toki Epelanto

esperante Vikipedio

ESPLIN Laŭ la esperanta maniero: ni parolas kaj skribas Esperante.
ĉeĥe:
v esperantu
france:
en Esperanto
hispane:
en esperanto
japane:
エスペラントで [えすぺらんとで]
pole:
po esperancku
slovake:
v esperante

esperantido   Vikipedio

ESPLIN Planlingvo kreita post Esperanto kaj grandparte ĝin imitanta: antaŭtagmeze okazis mia prelego pri esperantidoj [2].
2. C. J. Günkel: GIL 2000, esp-novo, 2000-11-19
angle:
Esperantido, language derived from Esperanto
france:
espérantide
hispane:
esperantido

esperantigo   Vikipedio

ESPLIN Adapto de teksto, esprimo, vorto, nomo al Esperanto: la Esperantigo de la verko estas flua [3]. .
Rim.: Plene esperantigitan propran nomon karakterizas kelkaj nepraj trajtoj: 1) Ĝia formo uzas nur la 28 Esperantajn sonojn kaj literojn; 2) La nomo havas la finaĵon -o; 3) Ĉe elparolo de la nomo oni sekvas la akcentajn regulojn de Esperanto. Aldone, en plena esperantigo oni emas eviti sonkombinojn nekutimajn por Esperanto: ĝi povas baziĝi sur la origina prononco (Ŝekspiro), skribo (Londono) aŭ signifo de la nomo (Bonaero), aŭ sur kompromiso inter du aŭ tri el ĉi tiuj esperantigo-manieroj (Nov-Jorko) AdE .
3. J. A. del Barrio: Ombra duono de Ejnŝtejno? Verŝajne, ne, Beletra Almanako, 2015-02 (22)
france:
espérantisation
hispane:
esperantización

esperantismoZ Vikipedio

1.
ESP Agado por Esperanto, uzado kaj propagando de la lingvo.
2.  
LIN Dirmaniero speciala al Esperanto: tiu formo jam de tre longe uzata fariĝis esperantismoZ . VD:idiotismo
angle:
Esperantism
france:
espérantisme
germane:
Esperantismus
hispane:
esperantismo
hungare:
eszperantizmus
itale:
esperantismo
katalune:
esperantisme
pole:
1. esperantyzm 2. esperantyzm
portugale:
1. esperantismo 2. esperantismo
ruse:
1. эсперантизм
taje:
1. เอสเปรันโตนิยม

esperantisto Vikipedio

ESP Tiu, kiu parolas Esperanton, aktivas en la esperanta medio, propagandas la lingvon: esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas [4].
angle:
Esperantist, Esperanto speaker
beloruse:
эспэрантыст
bulgare:
есперантист
france:
espérantiste (subst.)
germane:
Esperantist
hispane:
esperantista (sust.)
hungare:
eszperantista
ide:
Esperantisto
indonezie:
esperantis
itale:
esperantista (sost.)
japane:
エスペランティスト [えすぺらんてぃすと], エスペランチスト [えすぺらんちすと], エスペラント使用者 [えすぺらんとしようしゃ]
katalune:
esperantista
nederlande:
esperantist, Esperantospreker
okcidentfrise:
esperantist
pole:
esperantysta
portugale:
esperantista
ruse:
эсперантист
svede:
esperantist
taje:
ผู้ใช้ภาษาเอสเปรันโต
tokipone:
jan pi toki Epelanto, jan Epelanto
volapuke:
Sperantapükan

esperantistaro

La tuto de Esperantistoj, la Esperanta kvazaŭ-popolo: bona Esperantisto devas scii la historion de la Esperanta movado, la organizon de la Esperantistaro, la sciencan bazon de nia lingvo [5].
5. A. Möbusz: Dokumentoj de Esperanto, 1921
france:
les espérantistes
itale:
movimento esperantista

esperantistecoZ

Scio kaj uzado de Esperanto.
hispane:
esperantismo
hungare:
eszperantistaság
itale:
esperantismo
portugale:
esperantismo

EsperantujoZ   Vikipedio

ESP La ideala lando de esperantistoj, la esperantista mondo; Esperantio: ni ĉiujare kunvenas en la ĉefurbo de Esperantujo (la urbo de la vica Universala Kongreso), por vigligi en ni la amon al la ideo esperantisma [6]; kvankam laŭnombre Esperantujo ne superas urbon kun cent mil loĝantoj, ĉiujare en ĝi okazas centoj da diversspecaj renkontiĝoj, funkcias kelkaj miloj da klub(et)oj kaj asocioj, aperas multaj gazetoj kaj libroj [7].
6. L. L. Zamenhof: Paroloj, antaŭ la Tria Kongreso Esperantista, Cambridge, 1907
7. La Ondo de Esperanto, Esperanto en 2000, 2001:1
angle:
the Esperanto community
ĉeĥe:
svět (hnutí) esperanta
france:
Espérantie, pays de l'espéranto
germane:
Esperantowelt
hispane:
Esperantia, país del esperanto
hungare:
Eszperancia, Eszperantóország
itale:
Esperantia, comunità esperantista
japane:
エスペラント界 [えすぺらんとかい]
nederlande:
Esperantië, de Esperantogemeenschap
pole:
Esperancja
portugale:
Esperântia, país do Esperanto
ruse:
Эсперантида
slovake:
svet esperanta
taje:
สถานที่ที่ใช้ภาษาเอสเปรันโต
tokipone:
kulupu pi toki Epelanto
volapuke:
Sperantapükän

esperantumi

(ntr)
ESP Uzi la lingvon Esperanto kaj agadi en la esperanta medio: mi estas dekkelkjarulino kiu ŝategas esperantumi [8].
8. I. Antonia : en: Esperantujo, la esperantista mondmapo, [vidita en 2018]
france:
pratiquer l'Espéranto

praesperanto Vikipedio

ESP Provizora stato de ankoraŭ verkata Esperanto antaŭ ĝia publikigo en 1887: grandformata tripaĝa kajero ... enhavas okversan kantaĵon de Zamenhof ...; ĝi estas verkita en unu plia Praesperanto, kiun ni nomu Praesperanto III [9].
9. A. Korĵenkov: Nekonata Zamenhofa verko en nekonata mondlingvo, La Ondo de Esperanto, 2016-08 kaj 09
angle:
Proto-Esperanto
france:
Protoesperanto

administraj notoj

e~a: Mankas dua fontindiko.
e~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
e~e: Mankas dua fontindiko.
e~e: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
e~igo: Mankas verkindiko en fonto.
e~ismo: Mankas verkindiko en fonto.
e~isto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
e~isteco: Mankas verkindiko en fonto.
~ujo: Mankas verkindiko en fonto.