3idiotism/o JED

idiotismo

LIN Vortaĵo kun senco ne facile komprenebla el ĝiaj partoj, ofte propra al iu lingvo: ankaŭ en Esperanto troviĝas diversaj (ne multaj) idiotismoj [1]; naciajn idiotismojn, kiuj ne prezentas necesaĵon, ni devas kompreneble eviti [2]; lingvo absolute logika kaj tute sen idiotismoj estus lingvo senviva kaj tro peza [3]; mi esperas, ke iom post iom ĉiuj idiotismoj malaperos kaj cedos sian lokon al esprimoj tute logikaj kaj internaciaj [4]; en okazo, se ni por ia idiotismo ne trovos pli bonan esprimon pure logikan, tio ĉi ne devas nin ĉagreni, kaj la idiotismo povas tute oportune resti kiel esperantismo, se ĝi nur estos komune akceptata [5].
1. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Tria Parto – Jurisprudenco
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Tria Parto – Jurisprudenco
3. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Tria Parto – Jurisprudenco
4. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
5. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
angle:
idiomatic expression
beloruse:
ідыёма, ідыяматычны выраз, фразэялягізм
ĉeĥe:
idiotizmus
france:
idiotisme, expression idiomatique
germane:
Idiotismus (Ausdruck), idiomatischer Ausdruck, Spracheigenheit, Redewendung
hungare:
nyelvi fordulat, idiomatikus kifejezés, sajátos nyelvi kifejezésmód
japane:
慣用語法 [かんようごほう]
nederlande:
idiotisme, zegswijze
pole:
idiom
portugale:
idiotismo
ruse:
идиома, идиоматическое выражение, фразеологизм
slovake:
idiotizmus
ukraine:
ідіома, ідіом, ідіоматизм

administraj notoj