8etiop/o FK MT

etiopo

1.
Ŝtatano de Etiopujo.
2.
Homo kun etiopa nacieco: Joab diris al Etiopo: Iru, diru al la reĝo, kion vi vidis, la Etiopo adorkliniĝis antaŭ Joab kaj ekkuris [1]; sennombra estis la popolo, kiu venis kun li el Egiptujo: la Luboj, Sukioj, kaj Etiopoj [2]; Ebed-Meleĥ, Etiopo, eŭnuko, kiu estis en la domo de la reĝo, aŭdis, ke oni ĵetis Jeremian en la kavon [3]; Kandake, reĝino de la Etiopoj [4].
angle:
Ethiopian
beloruse:
этыёп
ĉeĥe:
Etiop, Etiopan
ĉine:
埃塞俄比亚人 [āisāiébǐyàrén]
france:
Éthiopie (subst.)
germane:
Äthiopier
japane:
エチオピア人 [エチオピアじん]
katalune:
etíop (subst.)
nederlande:
Ethiopiër
slovake:
Etiópčan
tokipone:
jan pi ma Isijopija
ukraine:
ефіоп
volapuke:
Lätiopänan

etiopa

Rilatanta al etiopoj, ilia nacieco aŭ ŝtato: transe de la riveroj Etiopaj [5].
angle:
Ethiopian
beloruse:
этыёпскі
france:
éthiopien (adj.)
germane:
äthiopisch
katalune:
etíop (adj.)
nederlande:
Ethiopisch
tokipone:
pi ma Isijopija
ukraine:
ефіопський
volapuke:
Lätiopänik

Etiopujo MT (ET)

GEOGPOL Ŝtato en la nordorienta Afriko kun ĉefurbo Adis-Abebo; teritorio de Federacia Popola Respubliko Etiopujo, limanta kun Eritreo, Ĝibutio, Kenjo, Somalujo kaj Sudano: Etiopujo kaj la senfina Egiptujo estis ĝia forto, la Putidoj kaj Luboj donadis al vi helpon [6]. SIN:Etiopio
angle:
Ethiopia
beloruse:
Этыёпія
bulgare:
Етиопия
ĉine:
埃塞俄比亚 [āisàiébǐyà]
france:
Éthiopie
germane:
Äthiopien
indonezie:
Etiopia
katalune:
Etiòpia, República Federal Democràtica d'Etiòpia
nederlande:
Ethiopië
okcidentfrise:
Etioopje
perse:
اتیوپی، حبشه
pole:
Etiopia, Federalna Demokratyczna Republika Etiopii
portugale:
Etiópia
tokipone:
ma Isijopija
volapuke:
Lätiopän

administraj notoj