9eŭr/o

9eŭro (EUR) (€)

EKON Monunuo de Eŭropa Unio: ĝi kostas dek eŭrojn kaj kvindek cendojn OA9 ; en la unuaj monatoj de 2002 nacia mono kaj eŭro ekzistos samtempe en papera kaj monera formoj [1]. PRT:cendo
1. Marc Vanden Bempt: Al nova komuna epoko, Monato, jaro 1997a, numero 3a, p. 22a
angle:
euro
beloruse:
эўра
ĉine:
欧元 [ōuyuán]
france:
euro
germane:
Euro
hispane:
euro
hungare:
euró
indonezie:
euro
katalune:
euro
nederlande:
euro
pole:
euro
portugale:
euro
ruse:
евро
ukraine:
євро

eŭrolando

EKON Lando en kiu eŭro estas la oficiala valuto: Post longa hezitado, en la dua semajnfino de oktobro, la eŭrolandoj kaj poste la tuta Eŭropa Unio kunordigite agis, plialtigante la garantion je ŝpardeponoj [2].
2. Marc Vanden Bempt: La nuna monda financa krizo, Monato, jaro 2008a, numero 12a, p. 15a
angle:
Eurozone, Euroland
beloruse:
зона эўра, эўразона
france:
Euroland, zone euro
indonezie:
Zona Euro
katalune:
país de la zona euro
nederlande:
euroland, land van de eurozone
pole:
strefa euro

administraj notoj

~olando: Mankas dua fontindiko.