fabac/oj PV

fabacoj

BOT Familio de lignoplantoj, duonarbustoj, staŭdoj aŭ herboj unujaraj el la ordo de faboparencaj floroplantoj (Fabaceae) kun: folioj alternaj aŭ kruce alternaj, kun kromfolioj; floroj dulipaj, papiliformaj; 5 sepaloj ofte kunkreskintaj; 5 petaloj estantaj la supra la flago, la du flankaj la aloj kaj la du malsupraj la ŝipeto; 10 stamenoj, kunkreskintaj ― aŭ ĉiuj je fermita aŭ nur naŭ je supre malfermita ― tubo ĉirkaŭanta la ovolujon; 1 pistilo; guŝoj klape malfermiĝantaj, disfalantaj en partojn unusemajn aŭ helice turniĝantaj: ĉiro estas maldika spirale volviĝanta kroĉilo de grimpa planto, ekz-e de vinberujo aŭ ĉe kelkaj fabacoj [1]; la esprimo akacio estas ofte uzata por robinio, kio estas tute erara, ambaŭ genroj [...] apartenas nur al la sama familio, al la fabacoj [2]. SIN:legumenacojPRT:fabo, fazeolo, pizo, vicio
beloruse:
бабовыя (сям'я)
ĉeĥe:
motýlokvěté (čeleď)
ĉine:
蝶形花亚科 [diéxínghuāyàkē]
france:
fabacées
germane:
Schmetterlingsblütengewächse
hispane:
leguminosas
hungare:
hüvelyesek (család), pillangósvirágúak
itale:
fabacee, leguminose
japane:
マメ科 [マメか]
katalune:
fabàcies
latinece:
Fabaceae
nederlande:
vlinderbloemigen
pole:
motylkowate
portugale:
fabáceas
ruse:
бобовые
slovake:
motýľokveté (čeľaď)
svede:
ärtväxter
ukraine:
бобові

administraj notoj