fagac/oj
fagacoj

- Familio de lignoplantoj monoikaj el la ordo de fagoparencaj floroplantoj (Fagaceae) kun: folioj spiralaj aŭ alternaj; kromfolioj frue defalantaj; tepaloj apenaŭ videblaj; ovolujo supra, kun 3 ĝis 6 fakoj; nukseto unuopa aŭ pluropa, ĉirkaŭita de fruktujo. Al fagacoj apartenas fago, kverko, kaŝtano k.a.: amento estas nefinita floraro, ofte konussimila, longforma, fleksebla kaj tipe penda [...] tipa [por] arbfamilioj kiel salikacoj, fagacoj kaj betulacoj [1]; akeno estas seka frukto, speco de nukso, [...] ne dehiska, unusema kaj la perikarpo ne estas kuniĝinta kun la semo [...] ankaŭ tipa frukto de fagacoj [2].
- beloruse:
- букавыя (сям'я)
- ĉeĥe:
- bukovité (čeleď)
- ĉine:
- 山毛榉科 [shānmáojǔkē], 山毛櫸科 [shānmáojǔkē], 壳斗科 [kédòukē], 殼斗科 [kédòukē]
- france:
- fagacées
- germane:
- Buchengewächse
- hungare:
- bükkfélék, bükkfafélék
- katalune:
- fagàcies
- latinece:
- Fagaceae
- nederlande:
- napjesdragers
- pole:
- bukowate
- portugale:
- fagáceas
- ruse:
- буковые (семейство)
- slovake:
- bukovité (čeľaď)
- ukraine:
- букові